Koekecin

mongola princino

Koekecin, Kököchin, Kökechin, KokachinCocacin (ĉine: 阔阔真), estis mongola princino de la dinastio Yuan en Ĉinio, kiu vivis dum la 13-a jarcento. Ŝi apartenis al la tribo de la Bayaut (ĉine: 伯牙吾).

Koekecin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1273 (1273-11-30)
Morto 30-an de novembro 1295 (1295-11-30) (22-jaraĝa)
Ŝtataneco Yuan
Familio
Edz(in)o Ghazan
Okupo
Okupo aristokrato
vdr
Koekecin, ĉinlitera.

Kiam mortis lia preferata edzino Bolgana (zibelo), la ĥano Arghun petis lian grandonklon Kublaj-Ĥano sendi al li parencinon ŝian, nomatan Koekecin (blua aŭ ĉiela damo). [1]

Kublaj donis al Marko Polo la taskon akompani la princinon Koekecin (Cocacin en Il Milione) al Argun. Ili vojaĝis surmare, de la havenurbo de Quanzhou printempe 1291, kun 14 ŝipoj entute, al Sumatro kaj poste Persio. Ili alvenis en 1291.

Intertempe Argun mortis kaj Koekecin edziniĝis al lia filo Ghazan. Ŝi iĝis ties ĉefa edzino.

Referencoj redakti