Kohtla-Järve

urbo en Estonio


Kohtla-Järve estas industria urbo en Estonio.

Kohtla-Järve
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Estonio
Distrikto Ida-Viru (Ida-Virumaa)
Telefonkodo (+372) 33
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 675  (2023) [+]
Loĝdenso 856 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 24′ N, 27° 17′ O (mapo)59.427.283333333333Koordinatoj: 59° 24′ N, 27° 17′ O (mapo) [+]
Areo 39,34 km² (3 934 ha) [+]
Kohtla-Järve (Estonio)
Kohtla-Järve (Estonio)
DEC
Kohtla-Järve
Kohtla-Järve
Situo de Kohtla-Järve

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kohtla-Järve [+]
vdr

Geografio redakti

 
la areo de Kohtla-Järve

La urbo situas en la nordoriento de Estonio, proksime de la Balta Maro. La urbo ne kovras koheran teritorion, sed krom la kerna urbo konsistas el pluraj, parte malproksimaj, komunumopartoj.

Loĝantoj redakti

Kohtla-Järve dum la jaro 2004 havis 46 346 loĝantojn. La nombro de urbanoj dum la lastaj 20 jaroj tre malkreskis, unuflanke pro la malintegriĝo de la nuna distrikta ĉefurbo Jõhvi kaj de la urboj Püssi kaj Kiviõli, kaj aliflanke pro la forloĝiĝo de grandparte ne-estonaj industriaj laboristoj post la malfunkciiĝo de multaj industriaj entreprenoj el la epoko de la sovetunia okupo de Estonio. Proksimume 20 procentoj de la urbanoj nun estas estonoj, kaj la restaj 80 procentoj estas rusoj kaj aliaj ruslingvaj malplimultoj, kiuj dum la sovetunia tempo estis loĝigitaj en la urbo, dum forloĝigitaj originaj estonaj loĝantoj dum longa tempo ne rajtis reveni. Urbopartoj estas Järve (pli-malpli 23.000 loĝantoj), Ahtme (21.500 loĝantoj), Sompa kaj Oru (po 2.000 loĝantoj), Viivikonna (900 loĝantoj) kaj Kukruse (750 loĝantoj).

Evoluo de la enloĝantaro inter 1979 kaj 2004

  • 1979 - 87.472
  • 1989 - 62.059
  • 1994 - 56.600
  • 1998 - 52.611
  • 2000 - 47.679
  • 2004 - 46.346

Historio redakti

La loĝlokoj Järve kaj Kukruse unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1241. Ankaŭ Sompa estas relative aĝa, ĝi fondiĝis dum la jaro 1420. Signifan rolon dum la evoluo de la urbo en postaj jaroj havis la mineralo oleoardezo, fonto por energioproduktado, kiu abunde trovatis kaj forpreniĝis en la regiono. Dum la jaro 1924 ekfunkciis la unua industria fabriko por prilaboro de ardezo, kaj samtempe konstruiĝis la laborista loĝloko Kohtla-Järve. Dum la 1930-aj jaroj pliaj loĝlokoj, kiel ekzemple Käva, estis alligitaj al la loko. La 15-an de junio 1946 la laborista loĝloko Kohtla-Järve oficiale ricevis urbajn rajtojn. Ankaŭ dum la sekvaj jaroj pluraj loĝlokoj estis integritaj en la urbon, ekzemple dum 1949 Kohtla kaj Kukruse, dum 1960 Jõhvi, Ahtme kaj Sompa, kaj dum 1964 fine Kiviõli, Oru, Viivikonna kaj Püssi. Post la komunuma reformo la urbo Kohtla-Järve havis kulmine proksimume 90.000 loĝantojn. Dum la jaro 1991, kiam la respubliko Estonio duafoje sendependiĝis dum la 20-a jarcento, iuj el la integritaj loĝlokoj rericevis sian sendependecon kaj malaliĝis el la urbokomplekso.

Ekonomio redakti

Kohtla-Järvedaŭre estas centro de la forpreno kaj prilaboro de oleoardezo, malgraŭ ke la ekologie problema intenseco de tio intertempe malpliiĝis. Krome en la urbo estas fabrikoj por la produkto de torfaj brikoj, domkonstruaj materialoj kaj de mebloj, kaj aldone de nutraĵoj.

Kulturo redakti

Kohtla-Järve disponas pri ardeza muzeo kaj pri filio de la ŝtata estona arta muzeo.

 
la sovetunia kulturdomo (estone Kultuurimaja) de la urbo

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti