Kohunlich estas arkeologia urbo de la majaoj situante sur la duoninsulo Jukatano en Mezameriko. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Chetumal en Quintana Roo, Meksiko.

Kohunlich
urboarkeologia loko [+]

LandoMeksiko
RegionoQuintana Roo
SituoChetumal
- koordinatoj18° 25′ 0″ N, 88° 47′ 0″ U (mapo)18.41666667-88.78333333Koordinatoj: 18° 25′ 0″ N, 88° 47′ 0″ U (mapo)

Areo2 m²

Kohunlich (Quintana Roo)
Kohunlich (Quintana Roo)
DEC
Kohunlich
Kohunlich
Lokigo de Quintana Roo en Meksiko
Map
Kohunlich
Vikimedia Komunejo:  Kohunlich [+]
vdr
Ŝtona masko en Kohunlich

Kohunlich estis retrovita en la jaro 1912 de la usonano Raymond Merwin.

Oni ne plu scias la originan nomon de la urbo, la vorto „Kohunlich“ devenas de aĉa elparolo de la angla esprimo „Cohoon ridge“ (Cohoon estas loka nomo de palmarbo). Tiun nomon elektis la unua arkeologo, kiu esploris la lokon, Víctor Segovia.

Unuaj majaoj ekloĝis en Kokunlich ĉirkaŭ -200. La plejmulto de la konstruaĵoj estas el la fruklasika erao (250 ĝis 600 kaj hodiaŭ en malbona stato kaj kovritaj de vegetaloj. La plej grava konstruaĵo estas la palaco de la maskoj, ornamita de ŝtonaj maskoj. Aldone troviĝas pluraj altaĵoj, piramidoj, citadeloj kaj placoj, kaj ankaŭ akvumsistemo kaj forflusistemo de akvo kun cisternoj por kolekti pluvakvon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti