Kojsanaj lingvaroj
(Alidirektita el Kojsana lingvaro)
publikigita versio estis patrolita je 14 aŭg. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 14 aŭg. 2023.
La kojsanaj lingvaroj — tua, ĵua, koja, sandava, kaj hadza — estas tri lingvaj familioj de suda Afriko (ĉefe Bocvano kaj Namibio) kaj du senparencaj lingvoj de Tanzanio.
Fonetiko redakti
Komuna karakteriza trajto de la kojsanaj lingvoj estas la klaketoj, sonoj kiuj ne havas ekvivalenton en klasikaj alfabetoj, sed estas notitaj per IPA-simboloj:
Sono | IPA-simbolo | (malnova) | Ekzemplo |
---|---|---|---|
bilabialo (en) | ʘ | aŭskultu | |
dentalo (en) | ǀ | ʇ | aŭskultu |
alveolaro (en) | ǃ | ʗ | aŭskultu |
retroflekso (en) | 𝼊 | ψ | |
palatalo (en) | ǂ | 𝼋 | aŭskultu |
lateralo (en) | ǁ | ʖ | aŭskultu |
Parolantaro redakti
Lingvaro | Lingvoj | Parolantaro |
---|---|---|
Haza | 1 | 1 mil |
Sandava | 1 | 40 mil |
Kojaj | 9 | 300 mil |
Tuaj | 2 | 4 mil |
Ĵuaj | 6 | 45 mil |
Totalo | ĉ. 20 | ĉ. 400 mil |
Etnoj parolantaj kojsanan lingvon redakti
Boŝmanoj redakti
- Nomo: [f] Boschimans; [r] buŝmeni (de nederlanda vorto 'bosjesman' - arbara homo)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Suda kaj Orienta Afriko. En XVI-XIX jc. estis dislokigitaj de bantuaj popoloj en dezertaj regionoj de Namibio (85 mil, 1992), Bocvano (35 mil), Angolo (8 mil) kaj Zimbabvo (1 mil).
- Apartenas al boŝmana raso.
- Lingvoj: boŝmanaj.
- Konservas tradiciajn konfesojn.
Namoj redakti
- Nomo: [m] koj-koin; [f] Hottentots; [r] gottentoti
- Negra gento en Namibio, Bocvano kaj Sud-Afriko, ĉefloĝantoj de Sud-Afriko. Totala kvanto: 130 mil, inter ili en Namibio 102 mil (1992).
- Parolas en hotentotaj lingvoj.
- Kredantoj: precipe protestantoj.