Kokakolao

(Alidirektita el Koka-kolao)

Kokakolao[1] (angle Coca-Cola) estas popularega karbonata trinkaĵo, speco de kolao vendata ĉe restoracioj, vendejoj kaj vendmaŝinoj tutmonde. Ĝi estas produktata de The Coca-Cola Company (La Kokakolaa Firmao). Kokakolao estas unu el la plej vaste konataj kaj vendataj komerc-produktoj. Originale ĝi estis vendita kiel kuracilo por multaj malsanoj en la malfrua 19-a jarcento. Kokakolao estas nigra trinkaĵo, enhavanta multe da sukero kaj kafeino.

Kokakolao
drink brand vd
Dum 8-a de majo 1886 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de The Coca-Cola Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de kokakolao.
La unua versio de la fama botelo produktiĝis en 1916
Nuntempa botelo de kokakolao
Muzeo pri kokakolao en Las Vegas
Enboteligita fabriko de Coca-Cola Kanado Ltd Januaro 8, 1941 Montrealo, Kanado.

La ĉefa usona konkurencanto de la firmao Coca-Cola estas Pepsi.

En Francio, elparolu klare mendante ĝin, por ne ricevi anstataŭe la similsonan Cacolac Arkivigite je 2010-05-23 per la retarkivo Wayback Machine.

Kokakolao estas vendita en ĉiuj landoj en la mondo, krom Kubo kaj Nord-Koreio, kaj pli lastatempe en Rusio, kiel protesto kontraŭ la rusa-ukrainia milito.

Kritikoj redakti

La firmao Coca-Cola estas kritikata pro supozeble malbonaj efikoj de sia ĉefa produktaĵo. Tamen, kutima kritiko al Coca-Cola, baziĝinta sur supozitaj toksikaj acidec-niveloj, demonstriĝis senfundamenta al la plejmulto de la esploristoj; pro tio, procesoj baziĝintaj sur tiu kritiko estas malakceptitaj en pluraj usonaj kortumoj.

La plejmultaj nutradistoj avertas, ke kokakolao kaj aliaj gastrinkaĵoj povas esti malutilaj se konsumataj malmodere, speciale al junaj infanoj, kies gastrinkaĵoj disputas kun ekvilibra dieto, anstataŭ ĝin kompletigi. Esploroj montris, ke kutima trinko de gastrinkaĵoj kaŭzas malgrandan kalci-sorbadon (kio povas kontribui por ostoporozo), magnezio, askorbata acido, vitaminoj A kaj B2.[2] La trinkaĵo ankaŭ suferis kritikojn pro ĝia enhavo de kafeino, kio estas dependiga substanco.[3]

Kiel la plejmultaj aliaj kolaoj, kokakolao enhavas H3PO4. Esplorstudo montris, ke tio akceligas ostoperdon, kontribue al malsanoj kiel ostoporeco.[4]

Ekzistas ankaŭ zorgo pri la uzo de multfruktoza maiza siropo en la produktado de kokakolao. Ekde la malfruaj jaroj de la 1980aj jaroj en Usono, kokakolao estas farata per multfruktoza maiza siropo, anstataŭ per sukera glukozo aŭ fruktozo, por malpliigi kostojn. Tio fariĝis kritikata pro zorgoj pri tio, ke la maizo uzata por produkti maizan siropon povas veni de gen-ŝanĝitaj vegetaĵoj.[5] Kelkaj nutrosciencistoj ankaŭ avertas kontraŭ konsumado de multfruktoza maiza siropo pro eblaj ligoj kun trodikeco kaj diabeto.[6]

Referencoj redakti

  1. kokakolao en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Jacobson, Michael F. (2005). Liquid Candy: How Soft Drinks are Harming Americans' Health. Kontrolo: 2005-06-10.
  3. Center for Science in the Public Interest (1997). "Label Caffeine Content of Foods, Scientists Tell FDA Arkivigite je 2014-07-24 per la retarkivo Wayback Machine." Kontrolo: 2005-06-10.
  4. ASBMR (2003). "Cola Soft Drinks May Contribute to Lower Bone Mineral Density in Women" Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2006-05-16.
  5. Forristal, Linda Joyce (2003). "The Murky World of High Fructose Corn Syrup" Arkivigite je 2010-03-05 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo:2006-05-16.
  6. "Single food ingredient the cause of obesity ? New study has industry up in arms". FoodNavigator.com. Kontrolo: 2006-10-06.

Eksteraj ligiloj redakti