La Kokin-kokidoj aŭ en angla Hen and Chicken Islands (kutime konataj kolektive kiel la Hen and Chickens) estas insuloj kiuj kuŝas oriente de la Nordaŭklanda Duoninsulo ĉe la marbordo de norda Novzelando. Ili kuŝas 12 km oriente de Bream Head kaj je 40 km sudoriente de Whangarei.

La planto Puka estas distinga parto de la flaŭro de tiuj insuloj.

Historio redakti

Tiuj insuloj ricevis nomon el la kapitano James Cook, kiu unue el eŭropanoj vidis la insulojn en 1769. Oni sugestis, ke tiu nomo estis inspirita de malnova nomo por la stelaro kutime konata kiel Plejadoj (kaj nome Matariki inter Maorioj).

35° 56′ S 174° 44′ O / 35.933 °S, 174.733 °O / -35.933; 174.733 (mapo)Koordinatoj: 35° 56′ S 174° 44′ O / 35.933 °S, 174.733 °O / -35.933; 174.733 (mapo)