Por la samnoma asocio, kiu proponas biologiajn semojn, vidi Kokopelli (asocio).

Kokopelli estas mitologia persono prezentata kiel ĝiba flutludisto, devenanta de la malnovaj amerindiaj kredoj de la okcidenta sudo de Usono, antaŭ pli ol 3000 jaroj. Kokopelli estis bildo de la mitologio de la indiĝenoj Prapueblanoj, simbolo de fekundeco, de ĝojo, de festo, de longa vivo. Ĝi estas ankaŭ menestrelo, spirito de la muziko, rakontisto, komerca vojaĝisto, pluvigisto, resanigisto, profesoro, ŝerca magiisto, deloganto, fekundigisto (cetere oni konas lin ankaŭ kiel "anasazia Casanova" aŭ "Casanova de la klifloĝantoj" ĉar ĝi estas ofte prezentata kun maskla atributo je troigita grandeco). Kokopelli posedas la saĝecon de la aĝo. Tiu ĝoja vojaĝanto havas lecionon por ĉiu. Ĝia plej grava leciono ŝajnas esti ke oni ne devus konsideri la vivon tro serioze.

Kokopelli
virdio
Informoj
Sekso vira
vdr

Ĝi estas aparte viva en la regiono de la « Kvar anguloj », alta ebenaĵo situanta sur kvar ŝtatoj (Nova-Meksikio, Kolorado, Utaho kaj Arizono) kies intersekco troviĝas en la rezervejo de la indiĝenoj navahoj. Tamen surrokaj pentraĵoj montrante ĝin estis trovitaj en Peruo kaj en Kanado.

Kokopelli
Kokopelli

La mitoj redakti

En iuj mitoj, la ĝibo de Kokopelli entenas semojn, plantojn, bebojn, mokasenojn kaj kovrilojn, kanzonsakojn, sakrajn aŭ medicinajn objektojn, la tuto estos donaco al la personoj, kiujn ĝi deziras delogi aŭ kontentigi. Semante la semojn kaŝitajn en la kavo de sia ĝibo, ĝi kantas kaj flutludas. Ĝi tiel enigas la vivblovon en la semojn. Ĝi estas bonvenata en la sezono de la plantado de maizo kaj dezirata de la sterilaj edzinoj.

En aliaj mitoj, ĝi parolas al la vento kaj al la ĉielo. Oni aŭdas ĝian fluton en la printempa venteto, alportantan la varmon post la vintra malvarmo. Ĝi enkorpigas ankaŭ la purecon kaj la spiriton de la muziko. Laŭ tiu legendo, Kokopelli alportas bonan sorton kaj prosperecon al tiu, kiu aŭskultas ĝiajn kanzonojn. Ĝia fluto anoncas ĝian alvenon kaj ĉe ĝia foriro la rikolto estas abunda kaj ĉiuj virinoj estas gravedaj.

Fine, en aliaj, ĝi posedas elstaran faluson, eĉ deligeblan, kiu flosas alvale kaj kiu, ne rimarkita, sorbigas la fraŭlinojn baniĝantajn en la riverego. Estis granda honoro por virino havi ĝin kiel "kunulo en sonĝtempo" dum ĝia ĉeesto en la vilaĝo.

Kokopelli estas do pozitiva diaĵo, adorata de la indianoj navahoj, hopioj, zunioj, Prapueblanoj, hohokamoj, mogolonoj, Fremonto, Hope, mimbreoj, Tewa Nepokwa'i. Kokopelli estas ankaŭ respektegata nuntempe de la idoj de la Taosoj kaj de la popolo Acoma. Ĝia nomo konsistas el « KOKO » por la ligno kaj « Pilau » por la ĝibo en la navaha lingvo kaj prononciĝas kô kô pel´ lê. Alia etimologio en zunia lingvo proksimigas « Koko » al Dio kaj « Pelli » al la nomo de ŝtela dezerta muŝo, kiu ankaŭ havas ĝibon kaj elstaran nazan rostron. Ĝi havas ankaŭ aliajn nomojn kiaj: « Kokopilau », « Kokopele », « Kokopetiyot » kaj "Olowlowishkya".

Ekzistas ankaŭ ina formo nomata « Kokopelli Mana » prezentata kelkfoje kiel la edzino de Kokopelli, kiu delogas la virojn. Ŝi ĉiam nokte vagas, serĉante por sekse helpi iun. En la hopia lingvo, Mana estas « virino; edzino. »

Universala diaĵo redakti

Kokopelli estas la sola persono antropomorfa konata sur roka pentraĵo, kiu havas nomon, identecon kaj senduban genron. Iuj komparis ĝian gravecon por la sudokcidentaj indiĝenoj al tiu de Abrahamo por la judoj kaj al tiu de sankta Paŭlo por la kristanoj.

Kokopelli similas al Osiris en la egipta religio. Kaj, kiel Osiris, ĝi havas seksan ligilon. Ne en malpura senco, sed tiuj, kiuj adoras ĝin kredas en la kreado de la mondo. Osiris estas la Dio de la fekundeco (same kiel la signifo de la sekso), kiel pruvas al oni ĝia verda koloro. Kokopelli estas bazita sur la sama veraĵo. Ambaŭ estas prezentataj en la ĉielo per la sama konstelacio - Oriono.

En la kulturoj de multaj terpopoloj, estas kutime simbolo, kiu estas rekonebla de ĉiuj, indikanta la kernon de ilia kredsistemo. Egipto havis simbolon de eterneco - la Ansa kruco. En aliaj antikvaj kulturoj okangulo, aŭ cirklo, indikas senrompan linion, kiu simbolas la nedistingeblecon inter la Komenciĝo kaj la Fino. La kristanoj havas la krucon, simbolon de la elaĉeto, kiu kondukas al la eterna vivo. La indiĝenaj amerikaj havas la preĝradon (Prayer Wheel), simboligo de la kvar direktoj de kie ŝprucas la potenco kaj la vivo. La kristanaj amerikaj indianoj ofte kunigas la du, kio donas riĉan kombinon de tradicio kaj de nova kredo. La bildo de Kokopelli estas simbolo de la vivkreado. La popolo, kiu ĉiam konis kaj adoris Kokopelli pluvivigis tiun kredon netuŝitan jarcenton post jarcento portante tiun konon proksime de siaj koroj kaj amante ĝin.

Multaj aliaj indiĝenoj ne plu konas la signifon de Kokopelli krom tiu disdirata de la blankuloj.

La legendo de Kokopelli estas pura religia koncepto kaj, tial, estas nekredebla eraro trakti ĝin kiel « ŝercon » aŭ distraĵon. La indiĝenoj povas juĝi blasfema ĝian transformon en dekoracian artiklon ekster ĝia plej profunda signifo.

Lia portreto redakti

La ĝibo de Kokopelli estas kelkfoje prezentata kiel arko, kiu kovras tute lian dorson. Alifoje, ĝi kovras nur la malsupran duonon. Ĝiaj brakoj estas kutime prezentataj en formo de "Vo" kun kubutoj direktitaj malsupren, alteren. Ĝia antaŭa kruro estas ofte prezentata simetrie de la ĝibolinio. Same, la malantaŭa kruro estas kutime prezentata kiel daŭrigo de la korpolinio. La fluto, kiu vere estas nazo, estas kutime prezentata kiel rekta linio, aŭ kiel paro de rektaj linioj. Kelkfoje, tamen, ĝi estas kurba. Ofte, ĝi prezentas bulban finon - kiel la fino de klarneto au de funelpafilo. Malpara nombro de elementoj konsistigas la kreston sur la kapo de Kokopelli. En la kulturo de la puebloj, la festa kresto prezentas la antenojn de la lokusto, al kiu ĝi estas kelkfoje asociita. Kiel reprezentanto de la spiritmondo, ĝi aperas kun plumoj sur la kapo. En aliaj priskriboj, la kresto sur la kapo prezentas la lumradiojn. Kiam ĝi ĉeestas, la faluso de Kokopelli estas ege longa kaj rekta, simbolanta la fekundajn semojn de la homa reproduktado. Kutime, ĝi estas plilongigita al la korpa supro kaj kelkfoje prezentata kiel unika linio aŭ sago. Ĝia faluso estas klare pentrita sur muro pli ol miljara en la nacia parko Mesa Verde. Ofte diratas ke la bildo de Kokopelli estis "viŝita" laŭlonge de la jaroj (ĝia faluso estas malpli ofte videbla) parte pro la influo de la katolikaj pastroj, kiuj forte pelis kristanismon al la loĝantoj de la usona sudokcidenta regiono.

La legendaj rakontoj redakti

Kokopelli kaj la bestoj de la arbaro redakti

Iam, ĉe la rando de superkreskinta arbaro, estis vilaĝeto. La vilaĝanoj ĉasis en la arbaro kaj vivis feliĉaj en la kavernoj kavigitaj en la klifo.

En tiu vilaĝo, vivis vidvino kaj ties fileto, kies nomo estis Kokopelli. Ili estis tre malriĉaj kaj Kokopelli helpis al la domvivo, plukante sovaĝajn fruktojn en la tute proksima arbaro.

Iam, kiam li serĉis sovaĝajn figojn en profunda arbareto en la arbaro, la juna Kokopelli estis timigita de agonia ĝemo basa kaj profunda. Singardeme, li direktiĝis al la raslo. Estis griza lupo kaptita per kaptilo. Vidante Kokopelli alproksimiĝi, la griza lupo muĝis kaj montris blankajn kaj pintajn grandajn dentojn. « Mi ne intencas malbonon al vi » diris Kokopelli alproksimiĝante singardeme al la lupo kaj per sia tuta forto, li provis malfermi la kaptilon. Ve, liaj manetoj ne estis sufiĉe fortaj.

Vidante ke la lupo estis mortanta, la knabeto ne forcedis kaj li denove provis kaj denove kaj denove. Ĝis kiam fine, helpe de bastono kaj per sia tuta forto, Kokopelli malfermis la kaptilon, kriegante. Elĉerpita, li retroiris kaj peze falis. Post liberiĝo, la griza lupo malaperis, lamante en la fundon de la arbaro.

Kun kora varmo kaj tre feliĉa pri si mem, Kokopelli reiris direkte al sia domo, forgesante ke li havos nenion por manĝi ĝis la nokto. Tamen, lia ĝojo ne daŭris. Alproksimiĝante al la vilaĝo, li konstatis ke la vilaĝanoj estis frapitaj per subita malsano. Dum lia mallonga foresto, terura plago estis frapinta unujn kaj la aliajn, inkluzive de la patrino de Kokopelli, kiu ne estis indulgita.

Tiunokte, ĉe la litkapo de sia patrino, li tenis al ŝi la manojn sed lia patrino ne plibone fartis. Konsciante sian nepovecon, Kokopelli kuris el la kaverno al la arbaretoj, kun larmoj fluetantaj sur siaj vangoj. Li kuris kaj kuris, ĝis kam li ne povis plu iri kaj eksidis, la ŝultrojn skuatajn per singultoj. Subite, li aŭdis movojn proksime en la arbedaroj kaj levis la kapon. La matena lupo rigardis lin je malpli ol ŝtonĵeta distanco!

Rigardante, la lupo ekretroiris al la arbaretoj. Instinkte, Kokopelli postiris ĝin. Tra la arbedaroj kaj sub la arboj, Kokopelli atingis senarbejon, kie li estis ĉirkaŭata de la arbarbestoj. « Via popolo ĉasis pli ol ĝi bezonis kaj ĝi ege reduktis nian nombron. La homo malobeis la leĝon inter ni kaj la naturo. La malsano estas via puno. Vi, tamen estas malsama. La griza lupo diris al ni vian kuraĝon kaj bonecon. Eble estas ankoraŭ espero por vivi harmonie kaj kune malgraŭ tio » muĝis la blanka urso.

Je granda miro de Kokopelli, la griza lupo, kiun li savis, parolis kaj diris : "Ĉiu el ni konsentos al vi talenton. Tiam vi devos vojaĝi por alporti sanon al via tuta popolo."

Aŭdante tiujn parolojn, Kokopelli sentis siajn okulojn fermiĝi kaj li eniris profundan dormon. En lia somnolo, ĉiu besto - la blanka urso (la resanigo), la blanka lupo (la inteligenteco), la rano (la kanzonkantisto) kaj la kojoto (la humuro), donis al li talenton kaj fine la plej grava el ĉiuj gardistoj, la aglo, lokis lignan fluton koloritan per la kvar koloroj de la kvar finoj de la tero - la blua (la nordo), la oranĝa (la okcidento), la purpura (la sudo), la flava (la oriento) - ĉe la flankon de Kokopelli.

Post tio, Kokopelli ne nur resanigis la pentintajn vilaĝanojn, sed li komencis sian longan vojaĝon. Liaj aventuroj nur komenciĝis...

Kokopelli kaj la virinoj de la maizo redakti

Antaŭ trelonge, la viroj de la vilaĝo foriris por ĉasi. Estis la fino de vintro kaj estis tre malmulte por manĝi en la vilaĝo. La virinoj kaj la infanoj restis pro dikaj neĝofaloj. La viroj estis foririntaj supozeble por nur tri sunsubiroj, sed pro la neĝo ili perdiĝis. Ili restis for dum pli ol 20 sunsubiroj kaj kiam ili revenis al la vilaĝo, ĉiuj infanoj eliris kurante por saluti ilin. Kiam ili eniris la vilaĝon, ili malkovris ke ĉiuj virinoj mortis ! La virinoj sin oferis por ke la infanoj vivu. Ili estis donintaj ĉiujn nutraĵojn al la infanoj.

La vilaĝa ŝamano diris al la viroj "Ni devas danci la dankodancon, danke pro esti revenintaj sanaj kaj savitaj". La viroj ekkriis "Kiel ni povas danci dankodancon post la morto de ĉiuj niaj edzinoj ?" La ŝamano simple diris "Fidu al la kreema naturo". Do, la viroj organizis dankodancon kaj tiunokte la Naturo aperis antaŭ la ŝamano. Ĝi diris al li fari neimageblaĵon. Ĝi diris al li engrundigi ĉiujn virinojn kune, en unikan tombon malmulte profundan. La postan matenon la virinoj estis enterigitaj kune. Tiunokte, la viroj kaj la infanoj dancis la dankodancon kun pezaj koroj. La naturo kovris la vilaĝon per profunda dormo kaj sendis fantastan spiriton al la vilaĝo. La spirito estis alta kaj majesta kaj flutludis. Ĝi iris al la tombo kaj komencis flutludi. Li klinis sin super la tombo kaj, ludante, ĝi ploris, ploris. Je la fino de 20 sunsubiroj, nia Kreanto diris al ĝi, "Kokopelli, vi restos ĝiba por ĉiam kiel omaĝo al la knabinoj, kiujn oni konos por ĉiam kiel la junulinoj de la Maizo. La larmoj, kiuj eliris el via koro, fariĝis vivsemoj, la maizo. La popolo neniam plu suferos pro malsato ĉar vi donis al ili la vivon. (Andy Salinas)

Beletro redakti

La Dio Kokopelli intervenas en romano de la fama usona romanverkisto Tony Hillerman, 'La tempoŝtelisto'.

En "La agla spuro", romano legebla de ĉiuj, etuloj kaj granduloj, de Frédéric Lasaygues, la legantoj povas renkonti Kokopelli.