Koláre, hungare Kóvár estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš.

Koláre troviĝas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 23 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1247 en formo Koar, sed pli frue en 1244 menciiĝis tie malgranda fortikaĵo en formo Haradissa Castrum. La kampoj apartenis al diversaj bienuloj. En 1910 loĝis tie 539 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 313 da homoj, (253 hungaroj, 57 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen. Nur la malgranda rivero baras la senĝenan trairadon.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

  • tie naskiĝis lingvisto, arkeologo Francisko Kubinyi en 1836
  • tie naskiĝis politikisto, verkisto, inĝeniero Paŭlo Csáky (ĉAki) en 1956