Kolĥozo

Sovetia agrikultura kooperativo, kies anoj ricevas parton de la produktoj de la bieno proporcie al la kiomo da labortempo

Kolĥozo (ruse колхоз [kolĥoz]; mallongigo de коллективное хозяйство [kolektivnoje ĥozjajstvo] "kolektiva bieno") estis unu el ĉefaj manieroj de agrikulturado en Sovetunio (apude de sovĥozoj).

Kolektiva laboro en kolĥozo.

La kolĥozo estis agrikultura (produkta) kooperativo, laboranta sur ŝtataj agroj en la Sovetunio. La kolĥozanoj estis salajritaj laŭ la kvalito kaj kvanto de la plenumita laboro.

Historio redakti

Ĝi estiĝis amase ekde 1929 per amasa perforta kolektivigo de la kamparanoj. La ŝtata potenco aperis tra la desupre nomumita kolĥoza prezidanto. Alia ŝtata metodo estis por la kontrolo la funkciigo de la maŝinluaj stacioj (traktoroj, kombajnoj) ĝis 1958, kiujn povis lui la kolĥozoj kontraŭ naturproduktaj kompensoj. La kamparanoj povis ricevi agreton post 1935 por ĉedoma kultivado (tia ĉedoma produktado donadis ĝis 90% de produktado de multaj specoj de legomoj).

Ekde 1949, oni kuntiris kolĥozojn al pli grandaj. Ekde 1958 oni ĉesigis la ŝtatan fukciigon de la maŝinluaj stacioj, tiel la kooperativoj mem devis organizi la ekipadon per agrikulturaj maŝinoj. Pligrandigitaj kolĥozoj povis havi proprajn maŝinojn.

En 1961, oni fiksis la produktajn kvotojn, kiun la ŝtato aĉetis en fiksa prezo. La plusproduktojn oni povis vendi sur la merkato.

Post kolapso de la Sovetunio kaj soveta ŝtata sistemo (1990–91), komenciĝis privatigo de la kolĥozoj. Tamen kolĥozoj kaj sovĥozoj plu ekzistas en moderna Rusio.

Tipaj nomoj redakti

Populara en Sovetunio estis la nomo Kolĥozo je la nomo al Lenin, ekzemple:

Aleksandro Lukaŝenko en la jaroj 1985-1987 estis sekretario de partio en kolĥozo je la nomo al Lenin en Mahilova regiono. En Belorusio ekzistas 10 kolĥozoj je la nomo al Lenin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti