Kolageno estas ĉe homoj kaj aliaj bestoj ekzistanta struktura proteino, kiu estas konstrumaterialo de fibroj en la korpo.

kolageno

En la homa korpo kolageno konsistigas la plej grandan grupon de ĉiuj proteinoj kaj pli ol 30 procentojn el la suma pezo de ili. Kolageno estas la organika parto de ostoj kaj dentoj, kaj la esenca konstruero de kartilagoj, tendineoj, ligamentoj, fascioj kaj la haŭto. Kolagenaj fibroj estas tre firmaj kaj ne streĉeblas, sed tamen kruce interplektitaj retoj el tiaj fibroj kreas grandan elastecon, kiu bezonatas interalie en muskolaj fascioj.