Kolbaso estas manĝaĵo farata el hakita viando kun aliaj partoj de besto, spicoj kaj aliaj enhavaĵoj. Ĉi-tiuj enhavaĵoj estas pakataj en manĝebla tegaĵo – tradicie, la intesto de besto.

Salamo: seka kolbaso.

Freŝa kolbaso estas ĉiam kuirita. Seka kolbaso estas nur sekigita aŭ fumaĵita. La kolbaso estas konservata kontraŭ putriĝo iel (fumaĵado, sekigado, kuirado, fritado kaj poste konservado en graso, aŭ simple en fridujo). Pecoj de kolbaso (sen tegaĵo) estas populara enhavaĵo en pico en multaj landoj.

Historio redakti

La vorto devenas el la rusa vorto колбаса kaj similas al la pola vorto kiełbasa.[1] Ĝi estas subtenata de la hungara kolbász[1], laŭ prononco kolbAs, kiu mem venas el slavaj vortoj. Laŭ Jurij Vinniĉuk kolbason "inventis" ukrainoj, eĉ nun kolbaso apartenas al la plej famaj specoj de la ukraina kuirarto. Kiel pruvo - en la urbeto Mundare (Alberto, Kanado) estis starigita monumento al la ukraina kolbaso.

Specoj de kolbaso redakti

 
Fumaĵigitaj ĉorizoj tipaj de Hispanio
 
Fumaĵota kolbaso

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ebbe Vilborg. Etimologia vortaro de Esperanto, volumo 3: K-M, p. 40. ISBN 91-85288-21-7.

Vidu ankaŭ redakti