Kolonio (Mikronezio)

Kolonio, origine Kolonia estas iama ĉefurbo kaj plej granda kaj grava urbo de Federacio de Mikronezio.

Kolonio sur la mapo
Panoramo de Kolonio

Situo redakti

Kolonio troviĝas sur insulo Pohnpei sur la marobordo. La nova ĉefurbo Palikiro situas same tiel sur la marbordo 5 km-ojn.

Historio redakti

En 1887 la nove fondita urbeto iĝis administra centro de la hispanoj. Ili konstruis ankaŭ fortikaĵon. En 1899 la germanoj, en 1914 la japanoj okupis Kolonion, kiu en 1978 pro sendependiĝo estis ĉefurbo ĝis 1989. En 1905 ventego, dum la 2-a mondmilito la bombardadoj detruis la komunumon. Nuntempe grandvendejo, vendejoj, lernejoj, hoteloj kaj flughaveno funkcias en Kolonio.

Fontoj redakti

  • itala, angla kaj hispana Vikipedioj
 
Preĝejo de Kolonio