Kolorterapiokromoterapio, estas alternativa kurac-metodo, kiu uzas diversajn kolorajn vibradojn sur la korpo en formo de blanka lumo projektita tra diverskoloraj filmoj. La terapio baziĝas sur la ideo, ke la lumo estas speco de elektromagneta vibrado kiu influas la nematerian energikampon (aŭro). La terapeŭta valoro de infraruĝa lumo estas vaste rekonata en la ĝenerala medicino, sed ne la influo de videbla lumo.

Studo pri la efiko de la ruĝa kaj la blua koloroj redakti

Laŭ la rezultoj de studo de la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero, eldonita en la revuo Science, la blua koloro por utilus por kreivo kaj la ruĝa por la atento pri detaloj.

Por atingi tiun konkludon, Ravi Mehta kaj Rui Zhu disvolvis eksperimentaron kun pli ol sescent homoj por taksi la efikojn de ambaŭ koloroj pri la efektivigo de pluraj mensaj taskoj, kiel ekzemple solvi anagramojn, enmemorigi vortlistojn kaj evoluigi ideojn por infanaj ludiloj.

La plimulto de la provoj estis prezentitaj sur komputilaj ekranoj, kie la partoprenantoj devis solvi la taskojn per blua, ruĝa aŭ neŭtrala fono.

La rezultoj indikas ke la ruĝaj fonoj kreas grandan atentemon pri detaloj, kiuj plibonigas do interalie memoron kaj leg-komprenon. Alikaze, bluaj koloroj invitas vin esplori novajn eblojn kaj estas asociita kun kreiva pensado. La ĉielo, la oceano kaj akvo asociiĝas kun vereco, paco kaj trankvileco laŭ klarigoj de Zhu, kiu asertas ke tio provizas sekurecon esti kreiva kaj riskiĝi.

Laŭ la esploristoj, la rezultoj havas multajn aplikojn por la ĉiutaga vivo, ekzemple uzi kolorojn en edukaj lernejoj, vojaj avert-signoj, avert-etiketoj, en la laborejo aŭ por reklamaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti