La koluma ŝarko (Chlamydoselachus anguineus) estas la sola specio el la familio de kolum-ŝarkedoj (Chlamydoselachidae). Laŭ ĝia anatomio kaj morfologio, ĝi estas t.n. vivanta fosilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma ŝarko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankoj Elasmobranchii
Ordo: Hexanchiformes
Familio: Chlamydoselachidae
Garman, 1884
Genro: Chlamydoselachus
Specio: C. anguineus
Chlamydoselachus anguineus
Garman, 1884
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi havas brunan, angilforman korpon kun longo ĝis 2 metroj. Male al la aliaj ŝarkoj, la buŝo staras pinte (ne sube) tiel ne formiĝas rostro. La koluma ŝarko havas flanke 6 parojn da brankofendoj (ĉe la aliaj ŝarkoj nur 5) kaj ili estas ventre kolumforme kunligitaj, tiel ankaŭ la populara nomo en Esperanto, germana, angla, hungara ktp. lingvoj.

Ĉe la koluma ŝarko mankas vera artikiĝo inter la supra makzelo kaj kranio. La kopulacia organo de la vira koluma ŝarko (Pterygopodium) estas pli simple konstruita kiel ĉe aliaj platbrankuloj (ŝarkoj kaj rajoj) kaj konsistas nur el du kolonformaj elementoj. La vosta naĝilo estas dificerka (rekta) kaj ne heterocerka (nesimetria), kiel ĉe la aliaj ŝarkoj, la Chorda dorsalis (dorsa ĥordo, notokordo) apenaŭ dismembrigita. Ĝi havas grandajn okulkavojn (Orbita) kaj spiralan inteston. La ŝarkotipaj skvamoj estas plilongigitaj ĉe la flanklinia organo.

Vivmedio redakti

La koluma ŝarko vivas en profundo ĝis 1600 m, kie ĝi nutras sin per sepioj. Oni nur malofte renkontas kelkajn ekzemplerojn. Oni kaptis la unua ekzempleron en 1870 proksime al Tokio. Same okazis komence de 2007, kiam japanoj kaptis unu malsanan beston ĉe la marbordo. Tiu besto mortis post kelkaj horoj.

Kiel aliaj ŝarkoj, ili havas internan fekundiĝon. La specio estas - kiel plimulto de la kartilagaj fiŝoj - ovovivipara, tio estas: la embrioj jam ekevoluas en la ina korpo.

Literaturo redakti

  • Erich Thenius: Lebende Fossilien - Oldtimer der Tier- und Pflanzenwelt; Zeugen der Vorzeit. München, Verlag Dr. Friedrich Pfeil, 2000.

Eksteraj ligiloj redakti