Komandklavokomanda klavo estas modifklavo sur komputilaj klavaroj destinitaj al Macintosh-komputiloj. Ĝi ebligas al uzantoj de Mac OS kaj macOS uzi klavkombinojn en grafikaj programoj, ekzemple komandklavo + C por kopii tekston. Por aliaj operaciumoj, tiun funkcion kutime plenumas la stirklavo. Kutime estas sur klavaroj du komandklavoj, unu tuj dekstre kaj unu tuj maldekstre de la spacostango.

Maldekstraj modifklavoj sur MacBook Air; la komandklavo estas inter la opciklavo kaj la spacostango

La komandklavo estas teĥnike ekvivalenta al la Windows-klavo de klavaroj destinitaj por Windows, sed tiu lasta troviĝas unu klavon pli malproksime de la spacostango; en la loko, kie estas sur Macintosh-klavaroj la komandklavo, estas sur Windows-klavaroj la Alt-klavo kaj eble AltGr-klavo.

La simbolo por la komandklavo estas la simbolo (bukla kvadrato), kiu troviĝas ne nur sur la klavo mem, sed ankaŭ uziĝas en menuoj por montri la klavkombinojn, kiuj ĝin uzas. Sur la klavo mem estas krome skribita la anglalingva vorto command (komando) aŭ ĝia mallongigo cmd. Ĝis 2007 anstataŭ tiu vorto estis sur la klavo simbolo de pomo (la simbolo de la entrepreno Apple, kiu produktas Macintosh-komputilojn), tial oni fojfoje nomas la klavon "pomklavo".