Komandoro
La termino komandoro, antaŭ ol esti rango en honora ordeno por distingo aŭ premio, estis stato en kavaliraj ordenoj kaj en hospitalreligiaj ordenoj, tio estis ofico kape de komandorlando.
Religiaj ordenoj redakti
Ordeno de Johanitoj redakti
Oni nomis komandoro kavaliron de la Ordeno de Johanitoj kape de komandorlando.
La granda komandoro de la ordeno de Johanitoj estas la dua rango post la granda mastro.
Ordeno de la Templanoj redakti
En la ordeno de la Templanoj, la ofico de komandoro, aŭ « praeceptor » (guvernisto) estas kun malsamaj karakterizoj depende de orienta aŭ okcidenta loko de la kavaliro.
Aliaj religiaj ordenoj redakti
La superuloj de la Triunuanoj kaj la religiuloj de Mercy havis la titolon komandoro.
Honoraj ordenoj redakti
La komandoro estas rango supera al tiu de oficiro.
Honora Legio redakti
En la ordeno de la Honora Legio, la titolo "komandoro" estas por la tria rango, kiu estas super tiu de oficiro.