Kombinaĵo de 2 grandaj dudekedroj

En geometrio, kombinaĵo de du grandaj dudekedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de 2 grandaj dudekedroj, en la sama ordigo kiel en la kombinaĵo de 2 dudekedroj.

Kombinaĵo de du grandaj dudekedroj
Plia nomo UC52
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 60
Edroj 16+24 trianguloj
Komponantoj 2 grandaj dudekedroj
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto Piritopluredra Th
vdr

La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 16 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en okedraj ebenoj, kaj la aliaj 24 kuŝas en unikaj ebenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.

Eksteraj ligiloj redakti