Kombinaĵo de 4 triangulaj prismoj

En geometrio, kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, nememspegulsimetria simetria ordigo de 4 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de la regula okedro.

Kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj
Plia nomo UC30
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 36
Edroj 8 trianguloj,
12 kvadratoj
Komponantoj 4 triangulaj prismoj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria okedra O
Geometria simetria grupo de komponanto 3-obla duedra D3
vdr

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj paraj permutoj de

(±1, ±(1+√2), ±(1−√2))

kun para kvanto de minusoj en la '±' elektoj, kaj ankaŭ ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de minusoj en la '±' elektoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.