Kombinaĵo de 5 okedroj

En geometrio, kombinaĵo de kvin okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 5 okedroj en dudekedra simetrio Ih. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.

Kombinaĵo de kvin okedroj
Pliaj nomoj UC17
W23
Speco Regula pluredra kombinaĵo
Verticoj 30
Lateroj 60
Edroj 40 trianguloj
Komponantoj 5 okedroj
Kerno Dudekedro
Konveksa koverto Dudek-dekduedro
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto Piritopluredra Th
Duala Kombinaĵo de 5 kuboj
vdr

Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.

Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel la dudek-dekduedro.

Ĝi komunigas siajn laterojn kaj duonon de triangulaj edroj kun la kombinaĵo de 5 kvar-duon-sesedroj.

Ĝi povas esti konstruita kiel romba tridekedro kun rombo-bazitaj piramidoj adiciitaj al ĉiuj edroj.

Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.

Kiel steligo redakti

Ĝi povas esti ricevita ankaŭ kiel la dua steligo de dudekedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W23.

La steligaj facetoj por konstruado estas:

 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.

Eksteraj ligiloj redakti