Kombinaĵo de kubo kaj okedro
En geometrio, kombinaĵo de kubo kaj okedro estas figuro kiu povas esti konsiderata kiel pluredra steligo aŭ pluredra kombinaĵo.
Kombinaĵo de kubo kaj okedro | |
Plia nomo | Unua steligo de kubokedro |
Speco | Duala pluredra kombinaĵo |
Indeksoj | W43 |
Verticoj | 14 |
Lateroj | 24 |
Edroj | 8 trianguloj 6 kvadratoj |
Komponantoj | 1 okedro 1 kubo |
Kerno | Kubokedro |
Konveksa koverto | Romba dekduedro |
Geometria simetria grupo | Okedra simetrio Oh |
Ĝi havas okedran simetrion Oh kaj ĝi havas la saman situon de verticoj kiel romba dekduedro.
Kiel kombinaĵo redakti
La figuro estas pluredra kombinaĵo de okedro kaj kubo. Ĝi estas unu el kvar kombinaĵoj konstruitaj el regula pluredro kaj ĝia duala.
Kiel steligo redakti
Ĉi tiu figuro estas pluredro, la unua steligo de la kubokedro, kaj ĝi estas donita en listo de pluredroj de Wenninger kun indekso 43.
Ĝi estas kubokedro kun triangula piramido aŭ kvadrata piramido aldonita al ĉiu ĝia edro, respektive al tio ĉu la edro estas triangulo aŭ kvadrato.
Steligaj facetoj por la konstruado estas:
Referencoj redakti
- Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-09859-5.