La Komerca bilanco estas la registro de la importado kaj eksportado de unu lando dum difnita periodo. La rezulto estas la diferenco inter eksporto kaj importo.[1] Estas la diferenco inter la havaĵoj kiujn unu lando vendas al ekstero kaj tiuj kiujn ĝi aĉetas al aliaj landoj. Estas du tipoj: negativa, kiam la valoro de la eksportado estas malpli ol tiu de la importado, situacio kiu tipe okazas ĉe la disvolviĝantaj landoj[1] kaj pozitiva, kiam la valoro de la eksportado estas plia ol tiu de la importado. Tiu ĉi lasta estas tipa scenejo de la industriigitaj kaj disvolviĝintaj landoj inter aliaj, kiuj povas ĝui el eksterordinaraj resursofontoj, kiaj nafto, turismo ktp.

  • La importo estas la aĉetado kiun la civitanoj, entreprenoj aŭ la registaro de unu ladno faras de varoj kaj servoj produktitaj en aliaj landoj kaj kiujn oni alportas el tiuj.
  • La eksporto estas la varoj aŭ servoj produktitaj en la lando, kiuj estas venditaj kaj poste senditaj al klientoj de aliaj landoj.

La rezulto de la komerca bilanco difiniĝas kiel la diferenco kiu ekzistas inter la totalo de la eksporto malpli la totalo de la importo kiuj okazas en la lando. Tiu diferenco, depende de la kvanto de importo kaj eksporto en difinita tempo, povus esti pozitiva (kio nomiĝas komerca pluso) aŭ negativa (kio nomiĝas komerca deficito).

Estas komerca deficito kiam la kvanto de varoj kaj servoj kiujn unu lando eksportas estas malpli ol la kvanto kiun ĝi importas. Male komerca pluso okazas kiam la kvanto de varoj kaj servoj kiujn unu lando eksportad estas pli ol la importita kvanto. Se la eksportado kaj la importado estas pli malpli sama oni diras, ke la lando havas ekvilibran komercon.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Balanza comercial, relación de intercambio y tipo de cambio real en un modelo intertemporal de optimización, 1989, Monetaria, volumeno 12, numero 3, Centro de Estudios Monetarios Latinoamericanos