Komitato por Defendado de la Revolucio

La Komitatoj por Defendado de la Revolucio (hispane Comités de Defensa de la Revolución) estis fonditaj la 28-an de septembro 1960, en Havano, por la kolektiva prizorgado antaŭ la eksterlanda enmiksiĝo kaj la kontraŭrevolucia agado.

Emblemo de la KDR-oj.

La inaŭguro de la KDR-oj okazis en publika evento antaŭ la Prezidenta Palaco, nuna Muzeo de la Revolucio), gvidata de Fidel Castro.

Ĝia strukturo estas centralizita; ĉiu dombloko havas sian KDR-on, kaj la prezidentoj de ĉiu KDR kreas la KDRon de la kvartalo, la provinco kaj la nacio. Je nacia skalo la gvidaj organismoj estas: la Kongreso, la Direktorio kaj la Plenuma Sekretariato. Ĝi havas 7 600 000 anojn, civitanoj pli aĝaj ol 14 jaroj.

La kritikantoj de la komunisma sistemo opinias ke la strukturo de la KDR-oj estas regata de la ŝtato kiu celas regi sur la vivo kaj publikaj kaj privata de la personoj kaj ĉiuj najbaroj. Ili ankaŭ estis kritikataj de grupoj pledantoj de la homaj rajtoj pro la enmiksiĝo en fifamaj manifestacioj kiuj inkluzivas timigon, violenton kaj kelkfoje eĉ fizikan agreson kontraŭ la tiel nomataj "kontraŭrevolucianoj", aŭ "malamikoj de la Revolucio".[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti