Komitato pri Kosma Esplorado

organizaĵo

La Komitato pri Kosma Esplorado (KOKE) estis starigita la 3-an de oktobro, 1958, de la Internacia Konsilio por Sciencaj Unuiĝoj (IKSU). [1] Inter ĝiaj celoj estas antaŭenigi sciencan esploradon en kosma spaco je internacia nivelo, kun reliefigo pri libera interŝanĝado de rezultoj, informoj, kaj opinioj, kaj estigi forumon malfermitan al ĉiuj sciencistoj por diskutado de problemoj, kiuj povas efiki al kosmoscienca esplorado. Ĝi laboras por tiuj celoj okazigante simpoziojn, kapabligajn metiejojn, kaj eldonadon, kaj per aliaj rimedoj. KOKE kreis plurajn esplorprogramojn pri diversaj temoj, kelkfoje kunlaborante kun aliaj sciencaj unuiĝoj. La longadaŭra projekto Internacia Referenca Atmosfero de KOKE komenciĝis en 1960 kaj de tiam produktis plurajn eldonojn de sia modelo pri la supra atmosfero. La modelo de la Internacia Referenca Jonosfero de la laborgrupo IRSU-KOKE estis publikigita unuafoje en 1978 kaj estas aktualigata ĉiujare.

Komitato pri Kosma Esplorado
internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1958 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Moto Furthering research, exploration, and the peaceful use of outer space through international cooperation
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Strukturo redakti

Sciencaj Komisionoj redakti

Scienca Komisiono A: Kosmaj Esploroj pri la Supraĵo, Meteorologio, kaj Klimato de la Tero

  • Taskogrupo pri GTO
  • Subkomisiono A1 pri Atmosfero, Meteorologio kaj Klimato
  • Subkomisiono A2 pri Mara Dinamiko, Produktivo, kaj la Kriosfero
  • Subkomisiono A3 pri Surteraj Procezoj kaj Morfologio
Scienca Komisiono B
Kosmaj Esploroj pri la Ter-luna Sistemo, Planedoj, kaj Malgrandaj Astroj de la Sunsistemo
  • Subkomisiono B1 pri Malgrandaj Astroj
  • Subkomisiono B2 pri Internacia Kunordigo de Kosmaj Teknikoj de Geodezio (kuna subkomisiono kun Komisiono 1 de IGGU/IAG pri Referenckadroj)
  • Subkomisiono B3 pri la Luno
  • Subkomisiono B4 pri Terecaj Planedoj
  • Subkomisiono B5 pri Eksteraj Planedoj kaj Satelitoj
  • Subkomisiono B6/E4 pri Detekto, Karakterizo, kaj Modelado de Alisistemaj Planedoj
Scienca Komisiono C
Kosmaj Esploroj pri la Supraj Atmosferoj de la Tero kaj la Planedoj Inklude Referencajn Atmosferojn
  • Subkomisiono C1 pri la Supra Atmosfero kaj Jonosfero de la Tero
  • Subkomisiono C2 pri la Meza Atmosfero kaj Malsupra Jonosfero de la Tero
  • Subkomisiono C3 pri Planedaj Atmosferoj kaj Aeronomio
    • Taskogrupo pri Referencaj Atmosferoj de Planedoj kaj Satelitoj (RAPS) 
    • IRSU/KOKE-a Taskogrupo pri la Internacia Referenca Jonosfero (IRJO)
    • KOKE/IRSU-a Taskogrupo pri Referencaj Atmosferoj, inklude ION LG4 (IRAK)
  • Subkomisiono C5/D4 pri Teorio kaj Observoj de Aktivaj Eksperimentoj
Scienca Komisiono D
Kosmaj Plasmoj en la Sunsistemo Inklude Planedajn Magnetosferojn
  • Subkomisiono D1 pri la Heliosfero
  • Subkomisiono D2/E3 pri la Transiro inter la Suno kaj la Heliosfero
  • Subkomisiono D3 pri Magnetosferoj
  • Subkomisiono C5/D4 pri Teorio kaj Observoj de Aktivaj Eksperimentoj
Subkomisiono E
Esplorado pri Astrofiziko en Kosma Spaco
  • Subkomisiono E1 pri Ĉi-galaksia kaj Ekstergalaksia Astrofiziko
  • Subkomisiono E2 pri la Suno kiel Stelo
  • Subkomisiono D2/E3 pri la Transiro inter la Suno kaj la Heliosfero
  • Subkomisiono B6/E4 pri Detekto, Karakterizo, kaj Modelado de Alisistemaj Planedoj
Scienca Komisiono F
Biologio en Kosma Rilato
  • Subkomisiono F1 pri Gravita kaj Kosma Biologio
  • Subkomisiono F2 pri Radiada Medio, Biologio, kaj Sano
  • Subkomisiono F3 pri Astrobiologio
  • Subkomisiono F4 pri Naturaj kaj Artaj Ekosistemoj
  • Subkomisiono F5 pri Gravita Fiziologio en la Spaco
Scienca Komisiono G
Materialscienco en Kosma Spaco
Scienca Komisiono H
Fundamenta Fiziko en Kosma Spaco

Fakoj redakti

  • Teknika Fako pri Satelita Dinamiko (FSD)
  • Fako pri Teknikaj Problemoj Rilataj al Sondobalonoj (FSB)
  • Fako pri Potenciale Medidamaĝaj Agadoj en Kosma Spaco (FMDAKS)     
  • Fako pri Modelado de Radiadzonaj Medioj (FMRZM)
  • Fako pri Kosmovetero (FKV)
  • Fako pri Planedoprotekto (FPP)
  • Fako pri Kapabligo (FK)
  • Fako pri Kapabligo Stipendiprogramo kaj Eksprogramanoj (FK SP)
  • Fako pri Edukado (FE)
  • Fako pri Esplorvojaĝado (FEV)
  • Fako pri Interstela Esplorado (FIE)
  • Taskogrupo pri Starigo de Internacia Satelitaro de Malgrandaj Satelitoj Group on Establishing an international Constellation of Small Satellites (TGSMS)
    • Subgrupo pri Radiadaj Zonoj (TGSMS-SGRZ)
  • Fako pri Sociaj kaj Homaj Sciencoj (FSHS)
  • Fako pri Novigaj Solvoj (FNS)
  • Taskogrupo pri Starigo de Programo por Internaciaj Geospacaj Sistemoj (TGPIGS)

Notoj redakti

  1. "Scientists of World Set Up Space Group", de Walter Sullivan, The New York Times, 4-an de oktobro, 1958, p. 1

Eksteraj ligiloj redakti

  • Retejo (en la angla): [1]
  • Revuo eldonata de KOKE Advances in Space Research (Progresoj en Kosma Esplorado): [2]