Komora lingvo

bantua lingvo parolata en Komoroj

La komora lingvo (Shikomor [Ŝikomor]; alternativa nomo Shimasiwa [Ŝimasiŭa] por "lingvo de la insuloj") estas krom la araba kaj franca lingvoj unu el la tri oficialaj lingvoj de la Komoroj kaj la gepatra lingvo de preskaŭ ĉiuj el la 800.000 loĝantoj de la arkipelago (inkluzive de Majoto).

Komora lingvo
shikomor
lingva grupo • natura lingvomoderna lingvo
Sabaki
Parolata en Komoroj, Majoto, Madagaskaro
Denaskaj parolantoj preskaŭ 800.000 (Komoroj kaj Majoto)
Skribo araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en la Komoroj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 bnt
  ISO 639-3 zdj
  SIL swb (Ŝimaore),
wlc (Ŝimŭali),
wni (Ŝindzuani),
zdj (Ŝingazidja)
  Glottolog como1260
Angla nomo Comorian
Franca nomo comorien
vdr

La komora ekde jarcentoj skribiĝas per la araba alfabeto. Dum la lastaj jardekoj ekzistas streboj interkonsenti pri unueca transskribo al la latina alfabeto.

La komora proksime parencas al la svahila lingvo kaj kompare al tiu estas multe pli forte influita de la araba lingvo. Ĉar la Komoroj tra multaj jarcentoj estis ripete vizitataj de maristoj el multaj nacioj, krome ekzistas multaj vortoj prenitaj el la persa, portugala, malagasa, angla kaj franca lingvoj.

Ĉiu insulo havas sian propran dialekton:

Granda Komoro - Ŝingadzija (Shingadzija)
Anjuano - Ŝindzuani (Shindzuani)
Mohéli - Ŝimŭali (Shimwali)
Majoto - la maorea lingvoŜimaore (Shimaore)

La komora ankaŭ estas la lingvo de la nacia himno de la Komoroj - Udzima wa ya Masiwa.