Kompanio de la Hudsona Golfo

La Kompanio de la Hudsona Golfo (france Compagnie de la Baie d'Hudson, angle Hudson's Bay Company) estis originale komerca kolonia kompanio, fondita en Londono en 1670 cele al peltkomerco ĉirkaŭ la Hudsona Golfo. Ĝi ankoraŭ ekzistas hodiaŭ, kaj estas eĉ la plej malnova firmao de Nordameriko. La kompanio havis grandan influon en la historio de Kanado.

Kompanio de la Hudsona Golfo
negoco • entrepreno vd
Dum 2-a de majo 1670 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Pierre-Esprit Radisson • Médard des Groseilliers vd
Sidejo Bramptono
Lando Kanado
Dungitoj 70 000
Posedata de NRDC Equity Partners vd
filiaj kompanioj Hudson's Bay • Puget Sound Agricultural Company • Simpsons vd
Posedataj kompanioj Hudson's Bay • Zellers • Saks Fifth Avenue • Cadboro • Columbia • Fort Chesterfield • Princess Louise • SS Colvile • SS Grahame • SS Princess Louise • Lord & Taylor • Home Outfitters vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La kompanio hodiaŭ posedas multajn butikojn (ĉirkaŭ 250 en 2020, inkluzive de etaj vendejoj kaj grandaj magazenoj.) Ĝi posedas la markojn The Bay kaj posedis Zellers antaŭ ol ĝi fermiĝis, kaj havis proksimume 30000 dungitulojn en 2020.[1]

Magazeno La Baie, ĉe la strato Sainte-Catherine en Montrealo.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2020-11-27.