Kompleksa hiperpluredro

Kompleksa hiperpluredro estas hiperpluredro kiu ekzistas en hermita spaco, kie ĉiu reela dimensio estas akompanita per imaginara dimensio.

La imaginara unuo i estas difinita kiel la kvadrata radiko de -1. Kompleksa nombro a + ib kuŝas en kompleksa ebeno, kiu povas esti prezentita kiel figuro de Argand. n-dimensia hermita spaco enhavas n ĉi tiajn kompleksajn ebenojn, ĉiuj du perpendikularaj unu al la alian.

Ekzemple kompleksa plurlatero ekzistas en la ebeno de du reelaj dimensioj x kaj y kaj du imaginaraj dimensioj ix kaj iy. Noto ke ĉe plurlateroj, la termino kompleksa plurlatero havas ankaŭ la aliajn signifojn.

En la ordinara, aŭ reela, ebeno, oni povas konstrui videblan figuron kiel la reela konjugita de iu kompleksa plurlatero. Ankaŭ en ordinara spaco, oni povas konstrui videblan figuron kiel la reela konjugita de iu kompleksa pluredro.

Referencoj redakti

  • Harold Scott MacDonald Coxeter, Regulaj Kompleksaj Hiperpluredroj, Cambridge University Press, 1974.