Kompromiso de Kaspo

La kompromiso de Kaspo, en hispana Compromiso de Caspe [kAspe], estis pakto establita en 1412 fare de reprezentantoj de la reĝlandoj Aragonio, Valencio kaj la princlando Katalunio por elekti novan reĝon pro la forpaso en 1410 de Marteno la 1-a de Aragono sen posteuloj kaj sen elektado de akceptita sukcedonto. Ĝi supozigis la entroniĝon de Fernando de Trastamaro kaj per ĝi la ĉeesto de la dinastio de Trastamaro en la Kronlando de Aragono.

"Compromiso de Caspe" de Dióscoro Teófilo Puebla Tolín (1867).