Komputil-generita bildaro

Komputil-generita bildaro aŭ laŭ angla nome computer-generated imagery mallongige CGI kaj en Esperanto KGB[1] estas apliko de komputila grafiko por krei aŭ kontribui al kreado de bildoj en artoj, presarto, videoludoj, filmoj, televidprogramoj, reklmado kaj ŝajnigo. La vidaj scenoj povas esti dinamikaj aŭ statikaj, kaj povas esti dudimensiaj (2D), kvankam la termino "CGI" (respektive "KGB") estas plej komune uzata por aludi al 3D komputila grafiko uzita por kreado de scenoj aŭ specialaj efikoj en filmoj kaj televido. Ili povas ankaŭ esti uzataj de provata uzanto kaj kuneldonitaj per programoj kiaj Windows Movie MakeriMovie. La termino komputila animacio aludas al dinamika KGB uzita kiel filmo. La termino virtuala mondo aludas al agent-bazaj, interagadaj medioj. Disponeblo de KGB kaj pliiĝanta komputilrapido permesis al individuaj artistoj kaj malgrandaj entreprenoj produkti profesiecajn filmojn, ludojn kaj arton pere de siaj hejmaj komputiloj. Tio kondukis al kreado de Interreta subkulturo kun propraj steluloj, kliŝoj, kaj teknika vortotrezoro.

Komputil-generita bildo

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. CGI: definition of CGI en Oxford dictionary (British & World English) Arkivigite je 2015-10-14 per la retarkivo Wayback Machine. Oxforddictionaries.com. Konsultita la 2013-10-05.

Eksteraj ligiloj redakti