Komputilizita tradukado

Ne konfuzu kun => maŝintradukado (maŝintradukado kreas aŭtomatan tradukon sen homa interveno).

Komputilizita tradukado (komputile helpata tradukado, en la angla ofte uzata pere de la mallongilo CATComputer Aided Translation) estas fako, kiu tuŝas kune tradukadon kaj komputikon. CAT-programoj ne tradukas mem, sed subtenas la homan tradukiston en sia laboro.

La ĉefa avantaĝo de ĉi tiuspecaj programoj estas la tradukmemoro, kiu aŭtomate sugestas tradukojn de vortoj kaj frazoj en la originalan tekston. La komputilizita tradukado uzas programarojn tn. tradukmemorojn (TM-oj), ĉar ili profitas el la reveno de vortoj, vortaranĝoj kaj frazoj en dokumento, por garantii terminologian kaj sintaksan koherecon en la traduko.

Unu el la ĉefaj ecoj de CAT-ilo estas, ke kiam vi jam faris tre malfacilan tradukon, vi povas reuzi ĝin sen ke vi devas malŝpari vian tempon por rekrei ĝuste tiun saman magian tradukon, kiun vi eble kreis jam en la pasinteco.

Programaro redakti

Kiam ni parolas pri tradukprogramaro, ni kutime celas ilojn por traduki komputilizite (CAT), sen konfuzi ilin kun aŭtomataj tradukiloj por maŝintradukado. Kvankam la terminoj povus aspekti similaj, CAT-iloj helpas al tradukistoj rafini siajn tradukajn procezojn, sed faras neniujn tradukojn por ili.

Koputilizitaj programoj (CAT-iloj) estas desegnitaj por pli rapide kaj efike trakuri la tradukprocezon. Kun ili, eblas konservi kaj redakti tradukojn, traduki sekcion post sekcio de projekto (konservante la formatadon), kaj finfine aldoni kroman tavolon de kvalitokontrolo (konsekvenco/akordiĝo, literumado, ekvivalenteco ktp). Ili ankaŭ faciligas terminologian mastrumadon: krei, aliri kaj uzi terminojn kaj tradukmemorojn dum oni prilaboras projektojn. Unu el la plej grandaj tradukmemoroj en la mondo (en pli ol 80 lingvoj kaj funkcianta kiel Vikipedio) estas MyMemory[1] kaj por Esperanto Tekstaro.com - La integriĝo de sugestoj venantaj de MT-motoro kiel komplemento al TM-matĉoj[2] estas motivata de lastatempaj studoj[3][4], kiuj montris ke post-redaktado de MT-sugestoj konsiderinde plibonigas la nivelon de precizeco en tradukoj.

Al la komputlizitaj tradukiloj (CAT-programaro) ne nur apartenas tradukmemoroj, sed ankaŭ lingvaj serĉiloj, terminiologiaj mastrumiloj, lingvaj serĉiloj kaj programoj pro alineado. Koncerne la komputilizitan tradukadon, homo ja tradukas, sed komputika subtenilo faciligas lian taskon.

Tradukmemoroj (TM) redakti

Ekzistas nubaj komputilhelpitaj traduko-programoj iuj funkcias eksterrete (surtabla komputilo, desktop). Al la retaj programoj apartenas ekzemple Memsource, Wordbee, XTM Cloud (ĉiuj pagendaj) kaj kelkaj liberaj, senpagaj kiel WordFast Anywhere (versio de WordFast), SmartCat kaj MateCat. Al la eksterretaj programoj apartenas ekzemple Across, Déjà Vu (programaro) kaj Trados (ĉiuj pagendaj), sed ankaŭ la liberajn programojn OmegaT kaj CafeTran Espresso (por MacOS kaj Linukso).

Fluency Now redakti

Temas pri profesia komputilizita programo kiu permesas traduki en ajnan kombinaĵon de la normaj lingvoj (ISO 639-2), inkluzie de Esperanto[5], kaj havas enkonstruitajn terminarojn por helpi traduki en tiuj lingvoj. Ĝi estas facile lernebla, memstara programo, kiu fokusiĝas individuajn tradukistojn. Integrita terminologio estas havebla en pli ol 35 lingvoj. Flueco Now permesas ankaŭ al la tradukisto importi sian propran terminologion kune kun la enkonstruita terminologio kaj aldoni novan terminologion dum tradukado.

Fluency Now integras en unu interfacon, iujn el la plej grandaj multlingvaj terminaroj en la mondo. Ĉi tiuj vastaj vortaroj disponigas rapide aldoneblajn referencojn. Ĝia WYSIWYG-interfaco tuj videbligas ŝanĝojn kontraste al la kutima interfaco de aliaj tiaj programoj. Vidu la du instrufilmetojn sub Eksteraj ligiloj. Por Esperanto eblas mem aldoni retan vortaron (ekz. VIVO) en la programo de Fluency Now.

Esperantilo redakti

La programo Esperantilo (ne-profesia kaj senpaga), ne estas pura komputilizita programo, sed ĉefe maŝintradukilo. Esperantilo enhavas multajn ilojn, kiuj helpas ĉe tradukado de tekstoj de kiu la maŝintradukado estas la plej grava. Ĝi permesas ankaŭ la jenon; ● Administradon de tradukaj projektoj ● Analizon de teksto ● Aŭtomatan provlegadon ● Interaktivan tradukadon ● Korektadon de fonta teksto ● Prilaboradon de malsimilaj formatoj ● TradukmemoronVortarojn. Pli detalaj informoj en jena PDF-dosiero.

Terminologiaj mastrumiloj redakti

Inter komputilizitaj tradukhelpiloj (CAT-iloj), ekzistas ankaŭ programaro pri terminologia mastrumado. Kelkaj profesiaj programoj estas ekzemple SDL MultiTerm, LogiTerm kaj Termex aŭ Déja Vu (programaro) kiu ankaŭ estas bona por mastrumi terminologion.

Lingvaj serĉiloj redakti

Subtena al terminologio ekzistas ankaŭ lingvaj serĉiloj kiuj serĉas en granda datumbazo de tradukmemorejoj. La celo estas trovi, en ĉi tiuj memorejoj, fragmentojn de antaŭe tradukitaj tekstoj, kiuj kongruas kun la nova teksto tradukenda. Linguee, multlingva kunteksta vortaro, aŭ Tatoeba estas tiaj. Linguee kaj Tatoeba enkorpigas serĉilon, kiu disponas pri aliro al grandaj kvantoj de du- aŭ plurlingvaj frazaj paroj.

Ĝisrandigaj programoj redakti

Programoj por ĝisrandigo[6] kaj interakordiĝo ('concordanz'| de) de tekstoj permesas al tradukisto konstrui tradukmemoron uzante la fonton kaj la destinon de la sama teksto: la programaro dividas la du tekstojn en segmentojn (segmentigo[7]) kaj provas determini, kiuj segmentoj interakordiĝas (kongrueco, agordoj). La rezulto de tio povas esti importita al tradukmemora programo por estontaj tradukoj. Jen kvar ekzemploj de ĝisrandiga programaro: Bitext2tmx, YouAlign kaj LF Aligner[8].

Maŝintradukiloj redakti

Endas ne konfuzi komputilizitan tradukado kun maŝintradukado (MT) kiel ekzemple GramTrans, kvankam ĝi ankaŭ estas komputika subtenilo kiu faciligas la taskojn de nuntempaj tradukistoj.

Malavantaĝigitaj tradukistoj redakti

Tradukistoj ne malofte ricevas taskon ne ĉar ili havas tiu aŭ alian TM-sistemon kaj malpli ĉar ili havas la tradukan kompetentecon. Tio estas precipe grava por kompetentaj sed malriĉaj tradukistoj[9], kiuj ne povas aĉeti multekostan TM-sistemon kaj - sub komparebla efikeco - uzas senpagajn sistemojn[10].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Enkonduko al CAT-iloj fare de SDL Trados Arkivigite je 2020-02-29 per la retarkivo Wayback Machine (video)

Bitext2tmx (Alineada programo)

Libera kaj senpaga tradukmemora programaro (2020): redakti

OmegaT Arkivigite je 2005-08-13 per la retarkivo Wayback Machine

CafeTran Espresso

Wordfast Anywhere

SmartCat[rompita ligilo]

MateCat[rompita ligilo]

Anaphraseus (por OpenOffice)

Pagenda programaro (2020): redakti

Fluency Now (Esperanto menciita inter la lingvaro - diversaj instrufilmetoj)

Déjà Vu X Arkivigite je 2010-02-09 per la retarkivo Wayback Machine

MemoQ Arkivigite je 2007-05-15 per la retarkivo Wayback Machine

Trados

Lingotek

SDL Passolo

Tekstaro: redakti

Tekstaro.com (en Esperanto)

La retejo Tekstoj.nl enhavas multajn utilajn ligilojn por tradukado en Esperanto.

MyMemory, la plej granda kaj libera, senpaga tradukmemorejo en la mondo.

Referencoj redakti

  1. (fr) MyMemory, le moteur de recherche pour les traductions, voit le jour, ITR News, la 21-an de septembro 2009, alirite la 27-an de februaro 2020.
  2. Matĉo en la kampo de tradukaj teknologioj signifas 'trafo' en la TM-rimedoj. Depende de la grado de simileco kun la originala segmento,  oni donas sukcesan indicon (kutime en procento) al matĉoj.
  3. (en) Spence Green; Jeffrey Heer; Christopher D Manning (2013). "The efficacy of human post-editing for language translation. In Proceedings of the SIGCHI Conference on Human Factors in Computing Systems". Dl.acm.org. pp. 439–448.
  4. n) Samuel Läubli; Mark Fishel; Gary Massey; Maureen Ehrensberger-Dow; Martin Volk (2013). "Assessing Post-Editing Efficiency in a Realistic Translation Environment. In Michel Simard Sharon O'Brien and Lucia Specia (eds.), eld, Proceedings of MT Summit XIV Workshop on Post-editing Technology and Practice Arkivigite je 2018-04-23 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF). Nice, Francio: Mt-archive.info. paĝoj 83–91.Samuel Läubli; Mark Fishel; Gary Massey; Maureen Ehrensberger-Dow; Martin Volk (2013). "Assessing Post-Editing Efficiency in a Realistic Translation Environment. In Michel Simard Sharon O'Brien and Lucia Specia (eds.), editors, Proceedings of MT Summit XIV Workshop on Post-editing Technology and Practice" (PDF). Nice, France: Mt-archive.info. pp. 83–91.e
  5. (en) Subtenitaj lingvoj en Fluency Now
  6. Ĝisrandigo (en: 'alignment') en la kampo de tradukaj teknologioj signifas la aŭtomatan kreadon de segmentaj paroj el originala teksto kaj ĝia traduko.
  7. Segmentigo en la kampo de tradukaj teknologioj, signifas la distranĉon de teksto en pli malgrandajn unuojn (segmentojn), kutime frazojn.
  8. (en) 5 cat tools that every translator should use, Cultures Connection.
  9. (angla) Action for Global Information Sharing (AGIS)
  10. (de) Sébastien Guillardeau, Freie Translation Memory Systeme für die Übersetzungspraxis: Ein kritischer Vergleich (Universitata tezo pri la komparo de tradukmemoraj sistemoj, ĉefe pri la senpagaj OmegaT kaj Anaphraseus, Wien, 2009.