Komteo

franca fromaĝo

Komteo (france comté​ [kɔ̃.te]) estas franca fromaĝo farita de nepasteŭrizita bovina lakto en Franĉkonteo. Komte havas la plej altan produktadon de ĉiuj francaj AOC fromaĝoj, proksimume 40 000 tunoj ĉiujare.[1]

Komteo
Roquefort
Deveno Francio Francio,

Franĉkonteo

Formo cilindra
Origino bovinlakto
Produkta certifikado Nomo de Regata Origino
vdr

La fromaĝo estas farita en plataj cirklaj diskoj, ĉiu inter 40 cm kaj 70 cm en diametro, kaj proksimume 10 cm en alteco. Ĉiu disko pezas ĝis 50 kg. La krusto estas kutime polvokovrit-bruna koloro, kaj la interna pasto estas pala kreme flavo. La teksturo estas relative malmola kaj fleksebla, kaj la gusto estas forta kaj iomete dolĉa.[2]

Ordigo redakti

Al ĉiu fromaĝo estas aljuĝita poentaro el 20 fare de inspektistoj, laŭ "totala aspekto" (1 marko), "kvalito de lardhaŭto" (1,5), "interna aspekto" (3,5), "teksturo" (5), kaj gusto (9). Poentado de 15 aŭ pli alta ricevas verdan kazein-etikedon kun la karakteriza bildo de verda sonorilo kaj povas esti nomita "Komte ekstraĵo", kun 12-15 estante donita brunan etikedon kaj simple nomita "Komte". Ĉiu fromaĝo gajnanta malpli ol 3 markojn por gusto, aŭ sub 12 totale, estas malpermesita ricevi la nomon "komte" kaj estas vendita kiel Gruyère en Francio.[3]

Referencoj redakti

  1. Comté. Inao.gouv.fr. Alirita 2013-09-13. france
  2. Décret de l'AOC comté [1] france
  3. Masui, Kazuko. (2005) French Cheeses. Londono: Dorling Kindersley Ltd, p. 142. ISBN 1-4053-1211-4. angle

Eksteraj ligiloj redakti