Komuna ilia arterio

La komuna ilia arterio (latine arteria iliaca communis, nomata laŭ la proksima osto ilio, en la anatomio de homo estas la ambaŭflanke disiranta ĉefa branĉo de la aorto. Ĝi komenciĝas proksime de la 4-a lumba vertebro, kaj subenfluas tra la pelvo. La arterio post tre mallonga vojo plu disiĝas al la ekstera ilia arterio (latine arteria iliaca externa) kaj la interna ilia arterio (latine arteria iliaca interna).

la aorto (ruĝe kolorigita centre) kaj la du komunaj iliaj arterioj (ruĝe kolorigitaj sube) de homo

Ĉe hundoj, katoj, ĉevaloj kaj ĉe bovoj, cervoj kaj aliaj remaĉantaj bestoj ne ekzistas komuna ilia arterio, sed la ekstera kaj interna iliaj arterioj senpere fontas el la aorto.