Ordinara karpodako

(Alidirektita el Komuna karpodako)

La ordinara karpodakokarmina karpodako (Carpodacus erythrinus) aŭ eĉ pli maltaŭge Ruĝa pirolo (maltaŭge ĉar piroloj estas malproksimaj kaj malsimilaj al tiu specio) estas birdo de la familio de fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj sur kapo, brusto, pugo ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara karpodako
Ordinara karpodako
Ordinara karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. erythrinus'
Carpodacus erythrinus
(Pallas, 1770)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ino en Kullu-Manali, distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
    Ino en Kullu-Manali, distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
    Carpodacus erythrinus.
    Carpodacus erythrinus
    Carpodacus erythrinus
    Ilustraĵo

    Ĝi estas la plej disvastiĝanta kaj ofta karpodako de Eŭropo, kien ĝi etendiĝis okcidenten el Azio antaŭ jardekoj: oni konstatis ĝin reproduktanta en Anglio iam. Ordinaraj karpodakoj reproduktiĝas el la valo de la Danubo, Svedio, kaj Siberio al Beringa Maro; Kaŭkazo, norda Irano kaj Afganio, Pakistano kaj okcidenta Himalajo, Tibeto kaj Ĉinio; al Japanio inter latitudoj 25° kaj 68°. Vintre ili troviĝas el suda Irano al sudorienta Ĉinio, Barato, Birmo kaj Hindoĉinio.

    Matura masklo havas brilan rozkarminajn kapon (kun bruna traokula strizono nuance al orelareo), bruston (nuance al blankeca ventro iom punkteca supre) kaj pugon; mallongan fortikan bekon; brunan dorson kaj malhelbrunajn flugilojn kun du ne tre markitaj strioj kaj malhelbruna forkoforma vosto. Inoj kaj junaj maskloj estas pli senkoloraj kun flavecbruna supre, pli brilaj en pugo kaj pli grizaj en kapo; sablokoloraj sube.

    Ili troviĝas somere en bordoj de arbustaroj kaj arbaroj ĉe riveroj kaj vintre en ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, humidejoj laj loke en sekaj kverkarbaroj.

    La nesto situas malalte en arbusto; la ino demetas 5 malhelbluajn ovojn kun disaj malhelbrunaj punktoj.

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti