Komunista Frakcio (Franca Nacia Asembleo)
La Komunista Frakcio (franclingve "groupe communiste" aŭ "COM") estis franca parlamenta frakcio en la Nacia Asembleo, kiu ekzistis en la 3-a Respubliko ekde la deputitaj balotoj de 1924, en la 4-a Respubliko kaj en la 5-a Respubliko de la deputitaj balotoj de 1962 al la deputitaj balotoj de 2002. Ĝi konsistis precipe el la elektitoj de la Franca Komunista Partio (PCF), de la Reunia Komunista Partio (PCR), de la Gvadelupa Komunista Partio (PCG), de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj de la Konvencio por Progresisma Alternativo (CAP), same kiel de pluraj komunistaj parenciĝintoj.
Komunista Frakcio (Nacia Asembleo) | |
---|---|
Groupe communiste (Assemblée nationale) | |
parliamentary group of the French National Assembly • parliamentary group of the French National Assembly • parliamentary group of the French National Assembly | |
Lando | Francio |
Partio(j) | Franca Komunista Partio Reunia Komunista Partio Gvadelupa Komunista Partio Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio Konvencio por Progresisma Alternativo Mouvement des citoyens |
Retejo | www.groupe-communiste.assemblee-nationale.fr |
De la deputitaj balotoj de 2007, la komunismaj elektitoj sidas en la Frakcio Respublikana Kaj Demokrata Maldekstro.
En la Nacia Asembleo redakti
Historio de la frakcio redakti
1958 - 1973 redakti
Sekve de la deputitaj balotoj de 1962, kaj por la unua fojo en la 5-a Respubliko, frakcio kun komunisma ideologio estis kreita en la Nacia Asembleo.
1997 - 2002 redakti
En la 11-a parlamenta periodo, la Komunista Frakcio enhavis 36 deputitojn el kiuj 34 membroj de PCF. La du parenciĝintoj estis Ernest Moutoussamy de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj Jean-Pierre Brard de la Konvencio por Progresisma Alternativo (Francio) (CAP).
2002 - 2007 redakti
Post la deputitaj balotoj de 2002, la Komunista Frakcio estis anstataŭigita de la Komunista kaj Respublikana Frakcio (CR), konsistanta el 21 deputitoj.
Post 2007 redakti
La Komunista kaj Respublikana Frakcio cedas lokon al la Demokrata kaj Respublikana Maldekstro (Francio).
Deputitoj en la Nacia Asembleo redakti
Teritorio | Politika partio |
Metropola Francio | Franca Komunista Partio (PCF) |
Metropola Francio | Konvencio por Progresisma Alternativo (CAP) |
Metropola Francio | Movado De Civitanoj (MDC) |
Gvadelupo | Gvadelupa Komunista Partio (PCG) |
Gvadelupo | Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) |
Reunio | Reunia Komunista Partio (PCR) |
Prezidantoj de la frakcio redakti
- 1959 - 1962 : neniu frakcio
- 1962 - 1964 : Waldeck Rochet
- 1964 - 1981 : Robert Ballanger
- 1981 - 1993 : André Lajoinie
- 1993 - 2007 : Alain Bocquet