Komunista Partio de Ĉilio

La Komunista Partio de Ĉilio (KPĈ) estas politika partio ĉilia kiu difiniĝas kiel de deveno laborista, kamparana kaj intelektula, inspirata de la pensoj de Karl Marx kaj Lenino. Inter la plej elstaraj kaj konataj militantoj de la Komunista Partio de Ĉilio troviĝas: Luis Emilio Recabarren, Elias Lafferte, Pablo Neruda, Víctor Jara, Gladys Marín, Violeta Parra, Volodia Teitelboim, Camila Vallejo, inter aliaj konataj gravuloj.

Komunista Partio de Ĉilio
Partido Comunista de Chile
Emblemo de Komunista Partio de Ĉilio
partio
Lando  Ĉilio
Estro Guillermo Teillier
Fondiĝo La 4-an de junio 1912
Ĉefa sidejo Vicuña Mackenna, 31 Santiago de Chile
Ideologio Komunismo, Socialismo, Leninismo
Ĵurnalo El Siglo
Junulara organizaĵo Juventudes Comunistas de Chile (JJCC)
Retejo http://www.pcchile.cl
vdr

En la parlamenta balotado de Ĉilio de 2009 la partio sukcesis elekti tri deputitojn, nome Hugo Gutiérrez, Guillermo Teillier kaj Lautaro Carmona, post 37 jaroj sen reprezentado en la parlamento de Ĉilio.