Komunista Partio de Alberto

La Komunista Partio de Alberto (angle Communist Party of Alberta) estas la komunista partio de la kanada provinco Alberto.

Komunista Partio de Alberto
partio
Komenco 1930 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Edmontono
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estis kreita ĉirkaŭ la jaro 1930. Ĝi restis ekde tiam tre malgrava elemento de la tradicie konservativa politiko de Alberto. Ĝi tamen plurfoje atingis duan rangon en balotoj de la 1940-aj jaroj. Ĝi tiam nomiĝis Labour-Progressive Party pro tio, ke la nomo "Komunista" estis malpermesita de la federacia registaro.