Komunum-apogita agrikulturo

La komunum-apogita agrikulturo estas partnereco de grupo de konsumantoj kaj partner-bienulo.

La konsumantoj donas transprenan garantion (por 6 monatoj aŭ jaro) por la agrikulturaj produktoj de la bieno kaj reciproke ricevas kontroleblecon kaj iometan influon je la produktado (plej ofte el ekologia kaj biodinamika vidpunktoj).

Tiu partnereco apogas la lokan produktadon kaj lokan vendadon - kio estis favorizita koncepto de monda sociala forumo en Porto Alegre/Brazilo.

La koncepto estiĝis en la 1960-aj jaroj en Japanio kie nun kvarono de la loĝdomoj apartenas al iu partnereco.

En Usono la unuaj komunum-apogita partnerecoj (CSA, Community Supported Agriculture) ekfunkciis en 1985, nuntempe ekzistas ĉ. 1500 grupoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Lorand, Andrew Christopher (1995) : Community Supported Agriculture

Eksteraj ligiloj redakti