Komunumaro Herzhorn

La komunumaro Herzhorn aŭ germanlingve Amt Herzhorn estis komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn. Ĝi troviĝis en la sudo de la distrikto Steinburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 30-an de junio 2005 la komunumaro havis 6482 loĝantojn.

Horst
Komunumaro Herzhorn (Germanio)
Komunumaro Herzhorn (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Steinburg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo IZ
Subdivido 7 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Klaus Lange
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Wilhelm-Ehlers-Str. 10
25379 Herzhorn
Demografio
Loĝantaro 6482 (stato: 30-a de junio 2005)
Geografio
Geografia situo 53° 47′ N, 9° 29′ O (mapo)53.7839.483Koordinatoj: 53° 47′ N, 9° 29′ O (mapo)
Areo 93,91 km²
Oficiala retejo
vdr

Fine de decembro 2007 la komunumaro Herzhorn malfondiĝis. Ĝi kovris areon de 94 km² kaj fine havis prokimume 6500 loĝantojn en la komunumoj

  1. Blomesche Wildnis
  2. Borsfleth
  3. Engelbrechtsche Wildnis
  4. Herzhorn
  5. Kollmar
  6. Krempdorf
  7. Neuendorf apud Elmshorn

La 1-an de januaro 2008 la sep membraj komunumoj aliĝis al la komunumaro Horst, kiu sekve ŝanĝis sian nomon al komunumaro Horst-Herzhorn.