Komunumaro Pellworm

La komunumaro Pellwormgermane Amt Pellworm – estas administra ligo de 4 komunumoj sur la samnoma insulo Pellworm kaj pluraj ĉirkaŭaj insuletoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Administra sidejo de la komunumaro ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la komunumo Pellworm. Ekde la 1-a de januaro 2008 la komunumaro estas administrata en la proksima malinsula urbo Husum. Tiun ŝanĝon devigis administra reformo de la lando Ŝlesvigo-Holstinio, kiu difinis ke ĉiu loka administrejo devas respondeci pri almenaŭ 8 000 loĝantoj, kaj la komunumaro Pellworm laŭ la stato fine de la jaro 2007 sume nur disponis pri 1295 loĝantoj (vidu sube) - fine de decembro 2022 la komunumaro cetere havis 1477 loĝantojn.

komunumaro Pellworm
Blazono
Komunumaro Pellworm (Germanio)
Komunumaro Pellworm (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545459
Subdivido 4 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Klaus Jensen
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Zingel 10
25813 Husum
Demografio
Loĝantaro 1477 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 31′ N, 8° 38′ O (mapo)54.5166666666678.6369444444444Koordinatoj: 54° 31′ N, 8° 38′ O (mapo)
Areo 57,31 km²
Oficiala retejo http://www.amt-pellworm.de/
vdr

Geografio redakti

La areo de la komunumaro ampleksas la insulon Pellworm kaj la haligojn Gröde, Habel, Hooge, Langeneß, Norderoog, Oland, Süderoog kaj Südfall en la Norda Maro. Ĝi estas karakterizita de la vadomaro kaj parte apartenas al la speciale naturprotektita "Nacia Parko Ŝlesvigo-Holstinia Vadomaro".

Membraj komunumoj redakti

La komunumaro Pellworm konsistas el la kvar komunumoj Gröde (11 loĝantoj), Hooge (91 loĝantoj), Langeneß (132 loĝantoj) kaj Pellworm (1243 loĝantoj). Ke ekzistas komunumoj kun tiom malmultaj loĝantoj, estas rezulto de la specialaj geografiaj ecoj de la haligoj, el kiuj plejparto estas inundita dum alta tajdo, tial ke nur malmultaj domoj havas lokon sur la haliga monto ne inundita, kaj rezulte malmultaj homoj vivas sub tiaj naturproksimaj, sed kompare malkomfortaj cirkonstancoj.

Trafiko redakti

La insulo Pellworm kaj la plej multaj haligoj nur atingeblas per ŝipo. Regulaj ŝipaj konektoj ekzistas inter Nordstrand kaj la insulo Pellworm, kaj inter Schlüttsiel, la haligoj Langeneß kaj Hooge kaj krome la insulo Amrum. Langeneß kaj Oland krome ligatas al la malinsula parto de la distrikto per digo, sur kiu vojas trajneto. Per tiu trajno rajtas transportiĝi varoj kaj per escepta permeso la loĝantoj de la koncerna haligo, sed krome ne temas pri publika transportilo.

Eksteraj ligiloj redakti