Komunumaro Südtondern

La komunumaro Südtondern (aŭ "Suda Tondern") – germane Amt Südtondern – estas administra ligo de 30 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de januaro 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Bökingharde, Karrharde, Süderlügum kaj Wiedingharde, kaj el la antaŭe sendependa neurba komunumo Leck kaj la urbo Niebüll. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 40549 loĝantojn. Administra sidejo estas la urbo Niebüll.

Südtondern
Blazono
Komunumaro Südtondern (Germanio)
Komunumaro Südtondern (Germanio)
DEC

Map

Flago
Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545489
Subdivido 30 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Peter Ewaldsen
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Marktstraße 12
25899 Niebüll
Demografio
Loĝantaro 40549 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 47′ N, 8° 50′ O (mapo)54.7833333333338.8333333333333Koordinatoj: 54° 47′ N, 8° 50′ O (mapo)
Areo 594 km²
Oficiala retejo http://www.amt-suedtondern.de/
vdr

Krom la centra oficejo en Niebüll ekzistas civitanaj oficejoj en Leck, Risum-Lindholm kaj Süderlügum.

Membraj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

  1. Achtrup (1558)
  2. Aventoft (416)
  3. Bosbüll (251)
  4. Braderup (675)
  5. Bramstedtlund (211)
  6. Dagebüll (902)
  7. Ellhöft (112)
  8. Emmelsbüll-Horsbüll (884)
  9. Enge-Sande (1137)
  10. Friedrich-Wilhelm-Lübke-Koog (164)
  11. Galmsbüll (606)
  12. Holm (94)
  13. Humptrup (772)
  14. Karlum (211)
  15. Klanxbüll (1042)
  16. Klixbüll (1059)
  17. Ladelund (1455)
  18. Leck (7860)
  19. Lexgaard (54)
  20. Neukirchen (1107)
  21. Niebüll*, urbo (10192)
  22. Risum-Lindholm (3909)
  23. Rodenäs (400)
  24. Sprakebüll (262)
  25. Stadum (969)
  26. Stedesand (883)
  27. Süderlügum (2424)
  28. Tinningstedt (244)
  29. Uphusum (335)
  30. Westre (361)

Eksteraj ligiloj redakti