Komunumismo estas nomo de pluraj parencaj filozofioj, kiuj emfazas la gravecon kaj valoron de komunumoj en la socia vivo de la homo. Ĝi estiĝis en la malfrua 20-a jarcento en Usono kaj rilatas jen opozicie al la radikala individuismo kaj aliaj similaj filozofioj, jen kritike al kapitalismo kaj liberalismo, dum ĝi favore rilatis al fenomenoj kiel la civila socio. Kvankam ne necese antagonisma al la socia liberalismo aŭ eĉ al la socialdemokratio, la komunumismo havas iom alian emfazon, enfokusigante komunumojn kaj sociojn, kaj malpli la individuon. La demando, ĉu atribui prioritatecon al la individuo aŭ al la komunumo, ofte fundamente tuŝas la plej premajn etikajn demandojn koncerne malriĉecon, abortigon, multkulturismon kaj malama parolo. Reprezentantoj de komunumismo estas interalie Alasdair MacIntyre, Michael Walzer, Benjamin R. Barber, Charles Taylor kaj Amitai Etzioni.

En la franca lingvo la termino (communautarisme) pli ofte uziĝas kun alia signifo. Ĝin uzas kun negativaj konotacioj kontraŭuloj de kulturaj aŭ politikaj postuloj de malplimultaj grupoj.

Vidu ankaŭ redakti