Konuseto

(Alidirektita el Konĉelo)

Konusetoj, aŭ konusaj ĉeloj, estas lumkaptaj ĉeloj de la retino de la okulo, kiuj responsas pri la kolorvido; ili pli bone funkcias sub relative brila lumo, male al la bastonetoj, kiuj plibone funkcias sub milda lumo. Konusetoj estas dense arigitaj en la foveo, sed laŭgrade iĝas pli disaj je la periferio de la retino.

Skema bildo de du bastonetoj kun en la mezo konuseto

Iama citata kvanto da 6 milionoj en la homa okulo estis asertita de Osterberg en 1935.[1] Sed la lernolibro de Oyster (1999) citas verkojn de Curcio et al. (1990) indikante averaĝe kvantojn pli proksimajn al 4.5 milionoj da konusetoj kaj 90 milionoj da bastonetoj en la homa retino.[2]

Notoj redakti

  1. G. Osterberg (1935). “Topography of the layer of rods and cones in the human retina,” Acta Ophthalmol., Suppl. 13:6, pp. 1–102.
  2. (Feb 1990) “Human photoreceptor topography (Topografio de homaj fotosensiloj).”, J Comp Neurol 292 (4), p. p. 497–523. doi:10.1002/cne.902920402.