Konĉerto por orkestro (Bartók)

Konĉerto por orkestro (Szőllősy-verklisto 116) estas unu el la plej konataj pecoj de Béla Bartók kaj apartenas samtempe al liaj plej ŝatataj kaj alireblaj komponaĵoj.

En ĉi tiu verko kunfandiĝas la plej variaj komponteknikoj, kaj temas je pri unu el la plej brile instrumentitaj muzikpecoj de ĉiuj epokoj.

La verko de Bartók estas verŝajne la plej konata el serio de pecoj kun la komence kontraŭdira aperanta titolo Konĉerto por orkestro. Bartók nomis laŭ propra eldiro la pecon konĉerto kaj ne simfonio pro tio, ĉar la unuopaj instrumentoj ludas pli soloe kaj virtuoze.

Instrumentado redakti

Biografia klasifikado redakti

La Konĉerton por orkestro Bartók verkis en 1943 havante 62 jarojn, mallonge post sia fuĝo de la Dua Mondmilito el Hungarujo en Usonon. Temis pri mendoverko por la fondaĵo de dirigento Sergej Aleksandroviĉ Kusevickij. Sen ĉi tiu mendo Bartók rezignus la komponadon eble jam post la 6-a arĉkvarteto (1939). Tiel tamen sekvatempe ekestis ankoraŭ pluaj verkoj, ekz. sonato por soloviolono kaj 3-a pianokonĉerto.

Sur la partituro estas notita la tempospaco inter 15-a de aŭgusto ĝis 8-a de oktobro. La unua prezentado fare de Bostona Simfonia Orkestro la 1-an de decembro 1944 en la Bostona Simphonihalo sub Kusevickij estis treege sukcesa. Nuntempe la peco apartenas sur simfonia kampo al la normrepertuaro.

Februaron 1945, sep monatojn antaŭ lia morto, Bartók priverkis denove la komponaĵon. La plej grava ŝanĝo koncernas la lastan movimenton, por kiu la komponisto verkis pli longan finaĵon. Ambaŭ versioj estis publikataj kaj gis nun prezentataj.

Movimentoj redakti

  1. Introduzione: - Solena, mistera enkonduko transiras en rapidan alegro-parton kun multaj fugitaj pasaĵoj.
  2. Giuoco delle coppie („Ludo de la paroj“) (vidu tamen malsupre): Ĉi tiu tre ritme stampita movimento komencas per "balbuta" ludo de la tambureto, kiu ankaŭ je la fino denove sin prezentas per esenca ritmo. Unu post la alia unue komencas paroj de lignaj blovinstrumentoj, kiuj ludas inerrilatitajn, mallongajn temojn, pokaze transmetita per alia intervalo: Je la fagotoj estas eta sesto, la hobojoj ludas tritodistance, la klarnetoj en septoj, la flutoj en kvintoj kaj la trumpetoj en dutoj.
  3. Elegia: malrapida movimento, tipa por la tiel nomata "noktomuziko" de Bartók.
  4. Intermezzo interrotto („interrompita interludo“): Flua melodio kun taktŝanĝoj estas nepre ironimaniere interrompata per la banala danckanto Jetzt geh ich ins Maxim el la opereto Die lustige Witwe de Franz Lehár. Ankaŭ Dmitrij Ŝostakoviĉ citas en la marŝo de la „Leningrada“ simfonio (n-ro 7) ĉi tiun melodion. Ambaŭkaze tio estas ja komprenenda kiel parodio. Bartók deforma ĉi tiun "banalan" dancmelodion pli kaj pli: Finfine ĝi estas interrompata de "forrifuzaj" glitsonoj de la trombonoj kaj "ridaj" lignoblovistoj kaj kvazaŭ primokata.
  5. Finale: kun la temponomo presto (rapida), en kiu kirla perpetuum-mobile-ĉeftemo konkuras kun artfajraĵo de fugitaj pasaĵoj kaj popularaj melodioj.

La dua movimento: Eraro en la preseldono redakti

Dum kiam en la presitaj eldonoj la dua movimento havas la surskribon Giuoco delle coppie (eo.: „Ludo de la paroj“), ĝi nomiĝas en la manskribaĵo de Bartók Presentando le coppie (eo.: „Prezentado de la paroj“). La presitaj partituroj ankaŭ enhavas malĝustan metronomindikon por ĉi tiu movimento. Tion konstatis Georg Solti dum la preparado de sonregistraĵo de la Konĉerto por orkestro kaj de la Dancsuito. Li skribas:

Je la preparado de ĉi tiuj du verkoj por la sonregistrado mi estis firmdecidinte, realigi la tempojn ĝuste tiel kiel pensite de Bartók. Tio kondukis al kelkaj eksterordinaraj malkovroj koncerne aparte la duan movimenton de la Konĉerto por orkestro. En la presversio de la partituro staras metronomnombro de 74 kvaronnotoj po-minute. Tio estas tre malrapida, sed mi ja volis teni min strikte je la instrukcioj. Dum la proboj tio tamen tute ne plaĉis al la muzikistoj. Dum la paŭzo venis al mi la frapinstrumentisto, kiu je la komenco ludis la soloon sur la tambureto, dirante: "Majstro, en mia voĉo tamen staras 94 kvaronoj po-minute". Mi pensis pri eraro, ĉar neniu el al aliaj solvoĉoj enhavas metronomnombron.

La ununura ebleco por kontrolado konsistis en tio, enrigardi la manskribaĵon. Danke al la afabla subteno per la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono ni ricevis kopion de la koncernata paĝo, sur kiu ne nur estis indikitaj tutklare 94 kvaronoj po-minute, sed ankaŭ la tempoindiko "Allegro scherzando" (dum kiam en la presversio staras "Allegretto scherzando".) Krom tio Bartók tekstis kiel surskribo "Presentando le coppie" (eo.: "Prezentado de la paroj"), ne "Giuoco delle coppie", (eo.: "Ludo de la paroj").

Tion mi trovis interesega, ĉar per tio la peco ricevas tute alian karakteron. La programo de la unua prezentado en Bostono ankaŭ indikis la movimenton per "Allegro scherzando", kaj la administranto de la Bartók-Arĥivo kontribuis pluajn unusencajn pruvojn por tio, ke la pli rapida tempo estas la ĝusta. Sendube la peco estis prezentita jam mil fojojn, ankaŭ de mi mem, en la maĝusta tempo! [1]

Fontoj redakti

  1. El la akompankajero de London LP LDR 71036, Bartók Concerto for Orchestra and Dance Suite, Sir Georg Solti, Chicago Symphony Orchestra, sonregistrita en januaro 1980