Koncentrejo Mauthausen-Gusen

muzeo en Aŭstrio

Mauthausen (ekde la jaro 1940 konata kiel Mauthausen-Gusen) estis granda grupo de naziaj koncentrejoj, kiuj estis konstruitaj en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝoj Mauthausen kaj Gusen en Supra Aŭstrio, proksimume 20 km oriente de Linz. Signifa loko de ekstermado de la pola intelektularo kadre de tiel nomata Intelligenzaktion.

Enviciga spaco de Mauthausen - vido direkte al ĉefpordego

Kvankam ĝi unue konsistis el unusola tendaro apud Mauthausen, iom post iom ĝi pli ampleksiĝis kaj ĝi fariĝis unu el la plej grandaj kompleksoj de labortendaroj en fare de Germanio kontrolata Eŭropo[1][2]. Krom kvar ĉefaj subtendaroj, kiuj nomiĝis filioj, apud Mauthausen kaj proksime de Gusen estis en Aŭstrio kaj suda Germanio pli ol 50 pluaj subkoncentrejoj, kie arestitoj estis eluzataj kiel sklavoj. Al subordigitaj tendaroj de la komplekso de Mauthausen apartenis ankaŭ ŝtonminejoj, municiaj fabrikoj, minejoj, armilfabrikoj kaj fabrikoj por fabriki ĉasaviadilojn de tipo Me 262.

En januaro de 1945 laboris jam en la tendaroj gviditaj el la centralo en Mauthausen proksimume 85 000 arestitoj.[3] Eĉ kiam precizaj perdoj je vivoj en la tuta komplekso restas nekonataj, plimulto da fontoj indikas ilin en dislimiĝo 122 766 ĝis 320 000. La tendaroj ekkreis unu el unuaj grandaj kompleksoj de koncentrejoj en nazia Germanio kaj ili estis unu el la lastaj, kiujn okupis la aliancanaj soldataroj. Ambaŭ ĉefaj tendaroj, Mauthausen kaj Gusen I, estis unusolaj tendaroj en Eŭropo, kiuj estis envicigitaj en la 3-an kategorion, kio signifis, ke ili devis esti la plej severaj tendaroj por "nereedukeblaj politikaj kontraŭuloj de Tria Regno"[1] Diference de aliaj koncentrejoj destinitaj por ĉiuj kategorioj de arestitoj, Mauthausen estis en plimulto de kazoj eluzata por ekstermo per laboro de inteligentularo: kleruloj kaj anoj de pli superaj sociaj tavoloj en landoj subjugitaj al Germanio dum la dua mondmilito[4]

Historio redakti

KZ Mauthausen redakti

La 8-an de aŭgusto 1938 estis ĝis Mauthausen apud Linz senditaj arestitoj el koncentrejo Dachau, por ke ili omencu konstrui novan tendaron. La loko ne estis elektita nur pro ties proksimeco al Linz - trafiknodo, sed ankaŭ tial, ĉar tiu ĉi regiono estis nur tre maldense priloĝata[3]. Kvankam la tendaro estis de komence priregata de la germana ŝtato, fondis ĝin privata kompanio kiel ekonomian entreprenon. Proprumanto de ŝtonminejo Wiener-Graben,, kiu ne estis nur en Mauthausen, sed ankaŭ en ties proksimeco, estis entrepreno DEST; mallongigo por Deutsche Erd- und Steinwerke GmbH. La kompanio gvidita de Oswald Pohl, kiu estis ankaŭ alte postenigita funkciulo de SS, aĉetis la ŝtonminejon de urbo Vieno kaj komencis kun la konstruado de la unua tendaro en Gusen. Granito, minita en la ŝtonminejo, antaŭe estis uzata por pavimado de vienaj stratoj, sed la naziaj reprezentantoj supozis ties eluzon por kompleta rekonstruo de ĉefaj germanaj lokoj en harmonio de planoj de Albert Speer kaj aliaj arkitektoj de la nazia arkitekturo[5], kiuj postulis grandan kvanton de la granito.

Financaj rimedoj por la konstruo de la koncentrejo en Mauthausen devenis el diversaj fontoj, inkluzive de komercaj kontoj el Dresdner Bank, en Prago situanta Böhmische Escompte-Bank, la t.n. fonduso de Reinhardt (t.e. el la monoj, kiuj estis ŝtelitaj al la arestitoj de la koncentrejoj) kaj el Germana Ruĝa kruco[3][6].

Mauthausen devene servis kiel severe gvidita arestejo por ordinaraj krimuloj, prostituitinoj [7] kaj aliaj "neplibonigeblaj rompantoj de leĝo"[8]. La 8-an de majo 1939 la tendaro ŝanĝiĝis en labortendaron kaj oni komencis uzi ĝin plej ofte por malliberigo de politikaj arestitoj[9].

KL Gusen redakti

 
Elaviadila vido al tendaroj Gusen I kaj Gusen II

Fine de la jaro 1939 la tendaro en Mauthausen estis jam kun la ŝtonminejo Wiener-Graben troplenigita de la arestitoj. Ilia nombro grimpiĝis el 1 080 fine de la jaro 1938 al pli ol 3 000 je unu jaro plia malfrue. Proksimume tiutempe komencis en proksime 4,5 km malproksima Gusen konstruado de nova tendaro. Tiu ĉi tendaro (pli malfrue nomita Gusen I) kaj ties kastenhofena ŝtonminejo estis finitaj en majo de 1940. La unuaj arestitoj estis lokigitaj la 17-a de aprilo 1940 en la unuaj du barakoj (n-roj 7 kaj 8), dume la unua transporto de la arestitoj, ĉefe el la tendaroj Dachau kaj Sachsenhausen alvenis la 25-an de majo de la sama jaro[3].

Simile kiel la proksima Mauthausen, ankaŭ Gusen eluzis siajn arestitojn por sklava laboro en granitaj ŝtonminejoj. Krom tio ĝi ankaŭ luigis ilin al diversaj lokaj entreprenistoj. En oktobro de 1941 kelke da barakoj apartiĝis de la gusena filio per pikdrato kaj ĝi ŝanĝiĝis en memstaran militkaptitan labortendaron (Kriegsgefangenenarbeitslager). En tiu ĉi tendaro estis arestita granda nombro de militkaptitoj, plimulte de sovetaj oficiroj. En la paso de la jaro 1942 la fabrikkapacito de ambaŭ tendaroj - Mauthausen kaj Gusen - kulminis. Gusen disvastiĝis je centra deponejo de SS, kie estis apartigata kaj plu en Germanion sendata diversa varo ŝtelita en la okupitaj teritorioj[10]. La lokaj ŝtonminejoj kaj entreprenoj senĉese bezonis novan laborforton, ĉar senĉese pli da germanoj estis rekrutigitaj en Wehrmacht-on.

En marto de 1944 estis la eksa deponejo de SS alikonstruita al nova filio, kiu ricevis nomon Gusen II. Ĝis la fino de la milito ĝi servis kiel improvizita koncentrejo. En la tendaro estis proksimume 12 000 ĝis 17 000 arestitoj, kiuj havis eĉ ne bazan ekipaĵaron[1]. En decembro de 1944 estis malfermita plua parto en proksima Lungitz. Ĉi tie estis alifarita parto de fabrika infrastrukturo al la tria filio - Gusen III[1]. Kresto de la nombro de filioj ne kapablis egaliĝi al la kresko de arestitoj, kio kaŭzis troplenigitecon de la barakoj en ĉiuj filioj Mauthausen-Gusen. Ekde fino de la jaro 1940 ĝis la jaro 1944 la nombro de arestitoj, kiuj havis unu liton, pligrandiĝis el 2 je 4[1].

Sistemo de tendaroj de Mauthausen-Gusen redakti

 
Mapo kun markigo de la plej signifaj la subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de subkoncentrejoj de Mauthausen.

Simile kiel senĉese plialtiĝis produkto de la komplekso de tendaroj de Mauthausen-Gusen, tiel plialtiĝis nombro de arestitoj samkiel la subkoncentrejoj mem. Eĉ kiam la tendaroj Dusen kaj Mauthausen devene servis al la lokaj ŝtonminejoj, en la jaro 1942 kaj pli poste ili estis envicigitaj en la germanan militan maŝinaron. Por akcepti plialtiĝantan nombron de la devigitaj laboristoj komenciĝis konstruado de subkoncentrejoj de Mauthausen (Außenlager) en ĉiuj partoj de Aŭstrio. Fine de la milito enhavis ties listo 101 subkoncetrejoj (inkluzive de 49 ĉefaj subkoncentrejoj[11]), kiuj kovris plimulton de la moderna Aŭstrio ekde Vieno kaj ekde Passau sur limo kun Jugoslavio. La subkoncentrejoj estis apartigitaj laŭ ilia ĉeftasko en kelkajn kategoriojn:

  • Produktionslager – por fabrikaj laboristoj,
  • Baulager – por konstruado,
  • Aufräumlager – por purigado de ruinoj en far de aliancanoj bombarditaj urboj kaj
  • Kleinlager – (malgrandaj tendaroj), kie laboris arestitoj eksplicite por SS.

Mauthausen-Gusen kiel entrepreno redakti

En la produktado samkiel ankaŭ en la profito Mauthausen-Gusen atingis la plej bonajn rezultojn el ĉiuj grandaj sklavaj laborcentrejoj inkluzive de koncentrejo Aŭŝvico, Flossenbürg, Gross-Rosen, Marburg kaj Natzweiler-Struthof[12]. Listo de entreprenoj eluzantaj devigaj laboroj de tendaro Mauthausen-Gusen estis longa kaj ĝi ensumigis grandajn naciajn korporaciojn samkiel ankaŭ malgrandajn lokajn firmaojn kaj komunumojn. Parton de ŝtonminejo ili reguligis por muntiga uzino por aŭtomatajn armilojn Mauser. En la jaro 1943 estis en Gusen konstruita subtera fabriko de entrepreno Steyr-Daimler-Puch. Similan entreprenon por fabrikado de ĉasaviadiloj Messerschmitt ili malfermis proksime de Sankt Georgen an der Gusen. Proksimume 45 pli grandaj entreprenoj komune partoprenis en tio, ke koncentrejo Mauthausen-Gusen atingis en la jaro 1944 mem profiton pli ol 11 000 000 regnaj markoj (RM)[13]. Estis inter ili[12]:

Nombro de arestitoj en subkoncentrejo
fine de 1944 – komence de 1945[3][14]
Gusen (I, II kaj III komune) 26 311
Ebensee 18 437
Gunskirchen 15 000
Melk 10 314
Linz 6 690
Amstetten 2 966
Wiener-Neudorf 2 954
Schwechat 2 568
Steyr-Münichholz 1 971
Schlier-Redl-Zipf 1 488

Oni luis la arestitojn kiel sklavoj. Oni eluzis ilin ekzemple por laboro en la lokaj fabrikoj, dum konstruado de ŝoseoj, dum firmigado kaj riparado de bordoj de Danubo, por konstrui grandajn loĝkvartalojn en Sankt Georgen, kaj ili devigis ilin labori ankaŭ en arkeologiaj elfosaĵoj en Spielberg.

Post komenco de strategia bombardado kontraŭ la germana milita industrio far de la aliancanaj soldataroj la germanaj planistoj decidiĝis transŝovi la produktadon en la subterejon, kiu estis nealirebla por la malamika aera bombardado. La arestitoj ricevis ordonon ekkonstrui en Gusen I kelke da grandaj tuneloj sub montetoj, kiuj ĉirkaŭigis la tendaron (kaŝnomo Kellerbau. Fine de la dua mondmilito la arestitoj elfosis spacojn kun areo preskaŭ 29 400 m² por fabriko por malgrandaj armiloj. En januaro de 1944 la arestitoj el la subkoncentrejo Gusen II ekkonstruis similajn tunelojn sub vilaĝo Sankt Georgen (kaŝnomo Bergkristall. Pro elfosado de proksimume 50 000 m² ili ebligis al firmao Messerschmitt, por ke ĝi ekkonstruu muntad-uzinon por fabrikado de Messerschmitt Me 262 kaj raketoj V2. Krom aviadiloj proksimume 7 000 m² da tuneloj en Gusen II servis por fabrikoj, kiuj fabrikis diversajn militmaterialon[16]. Fine de la jaro 1944 laboris en la subterejo proksimume 11 000 da arestitoj de Gusen I kaj II[17]. Pluaj 6 500 laboris en disvastigo de la subtera reto de la tuneloj kaj ĉambregoj. Post ties finigo en la jaro 1945, la fabriko Me 262 estis kapabla ĉiumonate kunmunti 1 250 da aviadiloj. Tio estis la dua plej granda germana fabriko por produktado de aviadiloj post ankaŭ subtera koncentrejo Mittelbau-Dora[17].

Ekstermo per laboro redakti

Krom la ekonomia tasko la tendaro havis ankaŭ politikan signifon. Minimume ĝis la jaro 1942 la tendaro estis destinita por arestigado kaj murdado de veraj kaj elpensitaj politikaj kaj ideologiaj malamikoj de Germanio[2][18]. La tendaro servis al la germana milita maŝinaro kaj ĝi plenumis ankaŭ por ekstermigado per laboro. Kiam la arestitoj estis tute elĉerpintaj post 12-a hora laboro en la ŝtonminejo aŭ kiam ili estis tro malsanaj aŭ tro malfortaj, por ke ili povu labori, ili transŝovis ilin en la t.n. barakon por malsanuloj (Krankenrevier) aŭ en alian lokon por ekstermigo. De komence la tendaro ne havis propran gaskameron kaj la t.n. muzulmanojn, la arestitoj tro malsanaj por tio, por ke ili laboru post tio, kiam ili estis torturitaj, subnutritaj aŭ plene elĉerpintaj, ili transportis en aliajn koncentrejojn por ekstermigo (plej ofte en nefaman kastelon Hartheim[19], kiu estis malproksima 40,7 km) aŭ mortigitaj per mortiga injekto kaj cindrigo en loka krematorio. Kun la plialtiganta nombro de arestitoj tiu ĉi sistemo fariĝis tro multekosta kaj ekde la jaro 1940 Mauthausen fariĝis unu el malmultaj okcidentaj tendaroj, kiu uzis gaskameron regule. De komence ĝi uzis nur improvizitan mobilan gaskameron - liveraŭton kun ellastuba tubo alimuntita internen - kiu moviĝadis inter Mauthausen kaj Gusen. La 29-an de septembro 1941 komenciĝis amasa poduonhora ekstermo de malliberuloj, sub duŝoj kun malvarmega akvo kaj granda akvopremo - ĝis januaro 1942 germanoj murdis 2000 personojn, inkluzive de la granda nombro de pola intelektularo kadre de t.n. Intelektul-kampanjo. Decembro 1941 ili finis daŭran gaskameron, kiu povis mortigi en unu fojo proksimume ĝis 120 da arestitoj[20][21].

Arestitoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de signifaj arestitoj de Mauthausen-Gusen.

Ĝis la jaro 1940 kreis la plej grandajn grupojn de arestitoj la germanaj, la aŭstriaj kaj la ĉeĥoslovakaj socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, samseksemuloj kaj ciganoj. Pluaj grupoj de la persekutitoj eksplicite pro religiaj sintenoj estis Sektistoj (tiel nomigis ilin la nazia reĝimo) - esplorantoj de Biblio kaj atestantoj de Jehovo. La kaŭzo de ilia arestigo estis la plena rifuzo de ĵuro de sindoneco al Hitler kaj ilia absoluta rifuzo de aniĝo en kian ajn militan servon[9].

Komence de la jaro 1940 estis transŝovigita en la komplekson de Mauthausen-Gusen granda nombro de poloj. La unuaj grupoj konsistis el artistoj, sciencistoj, skoltistoj, instruistoj kaj universitataj profesoroj[3][22] arestitaj dum agado AB (Außerordentliche Befriedungsaktion).

Unue ĉiuj novaj alvenintoj estis kategorio "nedezirataj", sed kleruloj kaj politikaj arestitoj kreis ĝis la fino de la milito la plej nombran grupon. Dum la dua mondmilito venis ĝis Mauthausen kaj ties subkoncentrejoj grandaj grupoj de hispanaj respublikanoj. Plimulte temis pri la eksaj respublikanaj soldatoj aŭ aktivistoj, fuĝintaj el Francio post la venko de Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito, kaj militkaptitaj far de la germana armeo en la jaro 1940 dum franca malvenko aŭ transdonitaj al germanoj far de reprezentantoj de vichisma reĝimo. La plej granda el tiuj ĉi grupoj venis ĝis Gusen en januaro de 1941[23]. Komence de la jaro 1941 preskaŭ ĉiuj poloj kaj hispanoj, krom malgrandaj grupoj de specialistoj laborantaj en la ŝtonminejo, estis transŝovigitaj el Mauthausen ĝis Gusen[24]. La tendaroj komencis post la komenco de soveta-germana milito en la jaro 1941 akcepti grandan kvanton de sovetaj militkaptitoj. Plimulto da ili estis lokigita en barakoj apartigitaj de la resto de tendaro. La unuaj grupoj destinitaj por novaj gaskameroj, konstruitaj komence de la jaro 1942, konsistis ĉefe el la sovetaj militkaptitoj. En la jaro 1944 estis alveturigita en la tendaron granda grupo de hungaraj kaj nederlandaj judoj[25]. Simile kiel okaze de pluaj grandaj grupoj de arestitoj lokigitaj en Mauthausen-Gusen plimulto da ili mortis pro sekvoj de penega laboro, malbonaj kondiĉoj aŭ post ĵetigo el muro de la mauthausena ŝtonminejo, kromnomata de inspektistoj de SS kaj kapuloj kiel paraŝutista muro. La inspektistoj markis tiujn ĉi arestitojn kiel paraŝutistoj sen paraŝuto.

La tendaroj Mauthausen-Gusen akceptis dum la dua mondmilito ĉiutage pli malgrandajn transportojn de arestitoj; plimulte el ceteraj koncentrejoj el la far de Germanio okupata Eŭropo. Plimulto de arestitoj en subkoncentrejoj de Mauthausen estis transŝovonte en ties fina destinejo tenita en diversaj aliaj lokoj. La plej signifa el tiuj ĉi centrejoj por Mauthausen-Gusen estis nefame konataj koncentrejoj Dachau kaj koncentrejo Aŭŝvico. La unuaj transportoj el Aŭŝvico venis en februaro de 1942. La dua transporto en junio de la sama jaro estis kun proksimume 1 200 da arestitoj multe pli granda. Similaj grupoj estis senditaj el Aŭŝvico ĝis Gusen kaj Mauthausen en aprilo kaj novembro de 1943, kaj pliposte en januaro kaj februaro de 1944. Fine, en majo de la sama jaro post vizito de Adolf Eichmann en Mauthausen, Mauthausen-Gusen akceptis la unuan grupon el 8 000 hungaraj judoj el Aŭŝvico; la unuan grupon, kiu estis evakuita el tendaro antaŭ la soveta antaŭenmarŝo. Dekomence la grupoj evakuitaj el Aŭŝvico konsistis el kvalifikitaj laboristoj por la kreskanta industrio de la komplekso Mauthausen-Gusen, sed kiel la evakuado dauris, ili transportis ĝis Mauthausen, Gusen, VienoMelk ankaŭ aliajn kategoriojn de homoj.

 
Registro de Jerzy Kaźmirkiewicz, pola politika arestito n-ro 382

Iom post iom, Aŭŝvico preskaŭ ĉesis akcepti novajn arestitojn kaj plimulto estis alidirektata anstataŭ tio ĝis Mauthausen. Lastan grupon - proksimume 10 000 arestitoj - ili evakuis en lasta ondo en januaro de 1945, nur kelke da semajnoj antaŭ la soveta okupo de la komplekso Aŭŝvico-Birkenau[26]. Estis inter ili ankaŭ granda grupo de civiluloj arestita far de germanoj post malsukcesa ribelo de Varsovio[27], sed el kiuj supervivis la liberigon malpli ol 500[28]. Komune venis en la komplekson el aliaj koncentrejoj en lastaj monatoj preskaŭ 23 364 arestitoj[28]. Sed multe pli da ili mortis dum marŝo de morto pro sekvoj de la plena elĉeriĝo aŭ en fervojaj vagonoj, kie ili estis tenitaj kelke da tagoj antaŭ ilia alveno sen sufiĉo da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj dum temperaturoj sub punkto de frosto. La transportoj de arestitoj estis konsiderataj kiel malpli signifaj ol aliaj gravaj servoj.

Multaj el tiuj, kiuj supervivis la vojaĝon, mortis ankoraŭ antaŭ registrado, dum aliaj ricevis numerojn de la jam mortigitaj arestitoj[28]. Multaj el ili estis loĝigitaj en la tendaro aŭ en novaranĝitaj tendoj (Zeltlager en senpera proksimeco de la subkoncentrejo Mauthausen, kie ili devigis proksimume 2 000 homojn esti en tendoj destinitaj nur por 800 arestitoj kaj poste lasi malsatigi[29].

Simile kiel ankaŭ en aliaj naziaj koncentrejoj ĉiuj arestitoj ne estis egalaj reciproke. Ili traktis kun ili depende de ilia kategorio, iliaj nacieco kaj rango. La t.n. kapuloj aŭ arestitoj persvaditaj far de iliaj forportintoj por gardado, ricevis pli da manĝaĵo kaj pli altan salajron en formo de kuponoj, kiuj povis esti en kantino aŭ en memstara ĉambro troviĝanta en plimulto da barakoj interŝanĝitaj je cigaredoj. Plie, laŭ la ordono de Himmler el junio de 1941, estis por ili en la jaro 1942 malfermita bordelo en la tendaroj Mauthausen kaj Gusen I[30]. La kapuloj kreis la plej grandan parton de la t.n. "gravuloj" (Prominenz), arestitoj, kun kiuj oni traktis pli bone ol kun normalaj arestitoj.

 
Unu el mauthausenaj barakoj kun ŝtonoj postlasitaj de judaj vizitantoj por memoro de la pasinteco.

Virinoj kaj infanoj en Mauthausen-Gusen redakti

Kvankam la komplekso Mauthausen-Gusen estis labortendaro por viroj, kun la unua virina transporto el Aŭŝvico en septembro de 1944 estis malfermita en Mauthausen ankaŭ tendaro por virinoj. Pluaj virinoj kaj infanoj venis ĝis Mauthausen el Ravensbrück, Bergen-Belsen, Gross Rosen kaj Buchenwald. Komune kun ili venis ankaŭ virinaj gardistinoj - pri dudek estas konate, ke ili deĵoris en Mauthausena tendaro, sesdek en la tuta komplekso de la tendaro, en subkoncetrejoj Hirtenberg, Lenzing (ĉefa virina subkoncentrejo en Aŭstrio) kaj St. Lambrecht. Ĉefaj gardistinoj en Mauthausen estis unue Margarete Freinberger kaj poste Jane Bernigau. Preskaŭ ĉiuj gardistinoj deĵorantaj en Mauthausen estis rekrutigitaj en aŭstriaj urboj inter septembro kaj novembro de 1944. Komence de aprilo de 1945 venis almenaŭ pluaj 2 500 virinaj arestitinoj el virinaj subkoncentrejoj en Amstetten, St. Lambrecht, Hirtenberg kaj subkoncentrejo en Freiberg Saxony de koncentrejo Flossenbürg. Oni parolas, ke en Mauthausena koncentrejo deĵoris ankaŭ Hildegard Lächert[31].

 
Arestitoj el Ebensee, unu el subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen, post la liberigo far de la 80-a usona infanteria divizio

Alirebla statistiko pri mauthausenaj arestitoj[32] el printempo de 1943 indikas 2 400 arestitojn pli junaj ol 20 jaroj, kio estis 12,8 % el la suma nombro de 18 655. Ĝis fino de marto de 1945 la nombro plialtiĝis al 15 048, kio estis 19,1 % el la suma nombro de 78 547 arestitoj. La nombro de neplenkreskuloj dum tiu ĉi tempa intervalo plialtiĝis 6,2 oble, dume la nombro de plenkreskaj arestitoj ekkreskis en la sama tempo nur kvaroble. Tiuj ĉi numeroj repuŝis kun daŭrigo de la milito plialtigita nombro de pola, ĉeĥa, rusa kaj balkana junularoj devigite laborantaj[33]. Senpere liberigonte la statistiko notas la jenan konsiston de la junululoj[32]: 5 809 eksterlandaj civilaj laboristoj, 5 055 politikaj arestitoj, 3 654 judoj kaj 330 rusaj militkaptitoj. Estis ĉi tie ankaŭ 23 ciganaj infanoj, 20 la t.n. "kontraŭsociaj elementoj", 6 hispanoj kaj 3 atestantoj de Jehovo.

Traktado kun la arestitoj redakti

Kvankam Mauthausen-Gusen ne estis unusola koncentrejo, kie germanoj realigis ilian ekstermo per laboro (Vernichtung durch Arbeit), la tendaro apartenis inter la plej brutalaj kaj la plej severaj. La kondiĉoj en la tendaro estis konsiderataj kiel escepte neelteneblaj, eĉ ankaŭ por koncentrejo[34][35][36]. La arestitoj ne suferis sole pro subnutrado, troloĝigitaj barakoj, senĉesa torturado kaj batado far de gardistoj kaj kapuloj[24], sed ankaŭ pro escepte penega laboro[20]. Se en Mauthausen estis tro arestitoj por tio, por ke ili laboru samtempe en la ŝtonminejo, al multaj ili donis laboron en metiejo aŭ alian penegan permanan laboron. La laboro en la ŝtonminejo estis donita al tiuj malfeliĉuloj, kiuj ial kulpiĝis. La kaŭzoj por ilia sendo al "rolo je puno" estis sensignifaj kaj ili ensumigis "krimojn" kiel ekzemple neeksalutado al preteriranta germano.

La laboro en la ŝtonminejo - ofte en neelteneblaj varmegoj aŭ dum frostoj preskaŭ −30 °C[24] - gvidis al escepte alta mortofteco[36][37]. Aldonaĵoj de manĝaĵo estis limigitaj kaj mezproksima arestito pezis en la periodo 1940-1942 proksimume 40 kilogramojn[38]. Oni taksas, ke mezproksima energetika valoro de la aldonaĵoj de manĝaĵo malaltiĝis el 1 750 kalorioj por unu tago dum la jaroj 1940 ĝis 1942 al 1 150 ĝis 1 460 en plua periodo. En la jaro 1945 la energetika valoro de la aldonaĵoj plu malaltiĝis kaj ĝi ne superis 600 ĝis 1 000 kalorioj ĉiutage; tio estas malpli ol triono de bezonata energio bezonata por mezproksima laboristo laboranta en peza industrio[1]. Tio gvidia al muzulmanigo kaj malsatigo de miloj da arestitoj.

La arestitoj en Mauthausen, Gusen I kaj Gusen II havis aliron al apartigita tendaro por malsanuloj, la t.n. Krankenlageru. Spite al tio, ke inter kuracistoj laboris proksimume 100 arestitoj[39], ili povis doni neniajn medikamentojn nur bazan unuan helpon[3][39]. Tial la tendara malsanulejo, kiel ĝi estis nomita de germanoj, estis fakte lasta haltejo antaŭ la morto por miloj da arestitoj kaj nur tre malmulte de ili havis ŝancon por resaniĝi.

 
Arestitoj de Mauthausen-Gusen mallongtempe post ilia liberigo
 
Nombroj de mortintoj

Ŝtonminejo Mauthausen estis ankaŭ hejmo de nefame konataj "ŝtonoj de morto". Ili devigis ĉi tie la arestitojn en vico unu post la alia supren sur 186 ŝtupoj, por ke ili transportu vulgare hakitajn blokojn de ŝtonoj, kiuj ofte pezis preskaŭ 50 kg. Multaj elĉerpintaj arestitoj detruiĝis kaj falis sur aliaj arestitoj irantaj malantaŭ ili, kreante teruran domenan efekton; la unua arestito falanta sur pluan kaj tiel plu ĝis tute malsupren[40].

Tiu ĉi brutaleco ne estis hazarda. La gardistoj de SS ofte devigis la elĉerpintajn arestitojn suprenporti supren sur la ŝtupoj la ŝtonajn blokojn. Tiuj, kiuj supervivis tiun ĉi suferadon, estis vicigitaj sur rando de roko konata kiel "paraŝutista muro" (Fallschirmspringerwand)[41]. Kun armilo celita kontraŭ ili la arestitoj havis du eblecojn - esti pafmortigita aŭ puŝi la arestiton antaŭ si el la roko[11]. Inter aliaj kutimaj ekstermigaj metodoj de la arestitoj, kiuj malsanis, malkapablaj de plua laboro, kaptitaj dum provo je fuĝo aŭ pere de kolektiva kulpo apartenis:

  • Batmortigo (fare de anoj de SS aŭ fare de kapuloj);
  • Glaciaj duŝoj - proksimume 3 000 da arestitoj mortis sekve de hipotermio post tio, kiam ili estis devigitaj duŝi sin per glacie malvarmega akvo kaj lasitaj ekstere ĉe malaltaj temperaturoj [42].
  • Amasekzekutoj per pafo
  • Kuracistaj eksperimentoj
    • Aribert Heim, kromnomata de la arestitoj Doktoro morto, pasigis en la tendaro 7 semajnojn, dum kiuj li faris siajn eksperimentojn[43]
    • Alia la t.n. "sciencisto", kiu faris eksperimentojn sur la arestitoj, estis Karl Gross, kiu por testi de sia eksperimenta vakcino intence kontaĝis centojn da arestitoj per ĥolero kaj tifo. Sekve de tiuj eksperimentoj estis mortigitaj inter la 5-a de februaro 1942 kaj duono de aprilo de 1944 pli ol 1500 arestitoj[44]
  • Pendumigo
  • Malsatigo
  • Injektoj de fenolo. (Grupo da 2 000 arestitoj, kiuj postulis je transŝovo en sanatorion, estis proklamita kiel anime malsana kaj ĝi estis mortigita enkadre de agado H-13 fare de D-ro Ramsauer)[42]
  • Dronigo en grandaj bareloj kun akvo (Gusen II)[45][46]
  • Batigo al morto aŭ malsatigo en blokhaŭsoj[47]
  • Ĵetigo de la arestitoj sur pikdrato sub tensio 380 V[47]
  • Aldevigo de arestitoj iri malantaŭ la limojn de tendaro kaj poste ilia pafmortigo sub preteksto de provo je fuĝo[48]

D-ro Antoni Gościński, unu el tiuj, kiuj supervivis, informis post la fino de la milito pri 62 manieroj de mortigo en tendaroj Gusen I kaj Mauthausen[42]. Hans Marsalek taksis, ke mezproksima longeco de la vivo de nova arestito en Gusen moviĝis de ses monatoj en la jaroj 1940 ĝis 1942 al malpli ol tri monatoj komence de la jaro 1945[49].

Paradokse, la kresko de industrio eluzanta la devigan laboron en diversaj subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen, gvidis al fakta plibonigo de kondiĉoj por kelkaj arestitoj. Dume potagaj aldonaĵoj de manĝaĵo estis malaltigitaj, la peza industrio bezonis lertajn specialistojn pli ol nekvalifikitaj laboristoj, kio gvidis al limigo de la brutaleco de la tendaraj anoj de SS kaj la kapuloj. Eĉ kiam ili eĉ ĉiutage batis la arestitojn kaj la muzulmanojn ili plu ekstermis, de komence de la jaro 1943 ili permesis al kelkaj fabrikaj laboristoj akcepti de siaj familioj (plej ofte poloj kaj francoj) nutraĵpakaĵetojn. Tio helpis multajn el ili ne nur eviti al malsatigo, sed ankaŭ arestitojn, kiuj havis ekster la tendaro neniajn parencojn aŭ ne estis permesite al ili akcepti la pakaĵetojn[50].

Perdoj je vivoj redakti

Perdoj je vivoj
en Gusen I, II kaj III[51]
Józef
Żmij
Stanisław
Nogaj
KZ Gusen Hans
Marsalek
[9]
Stanisław
Dobosiewicz
[51]
1940 1 784 7 214 1 430 1 389 1 762
1941 5 793 5 564 5 272 6 300
1942 6 088 7 203 5 005 7 410 9 534
1943 5 225 5 303 5 173 5 248 6 103
1944 5 921 4 790 4 691 4 091 5 488
1945 12 600 197 4 673 15 415
Sen dato 2 843
Sume 37 411 24 707 30 536 33 451 44 602

Estas neeble precize destini precizajn nombrojn de mortintoj en la komplekso Mauthausen-Gusen, ĉar plimulto de la tendaraj registroj kaj pruvoj estis neniigita far de germanoj kaj al la nove alvojaĝintaj arestitoj estis alvicigitaj numeroj de la jam mortigita arestito[20]. La situacio estas ankoraŭ pli komplika, ĉar kelkajn arestitojn el Gusen ili mortigis en Mauthausen kaj almenaŭ 3 423 el ili ili sendis en Hartheiman kastelon malproksima 40,7 km. Ankaŭ sen mencio de la precizaj nombroj ili mortigis pluajn kelkajn centojn en vetureblaj gaskameroj[52]. SS fuĝonte el la tendaro la 4-an de majo 1945 klopodis neniigi la pruvojn, allasante identigon de nur proksimume 40 000 da viktimoj. Dum la unuaj tagoj la polaj arestitoj, anoj de la mallibereja organizaĵo de rezistmovado, liberigis ĉefan tendaroficejon; spite al deziro de la ceteraj arestitoj, kiuj volis bruligi ĝin[53].

Post la milito unu el la savitaj poloj transveturigis dokumentojn de la ĉefa tendaroficejo ĝis Pollando, kiu pli poste donis ilin al Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim[54][55]. Partojn de mortoregistroj de tendaro Gusen I certigis la polaj arestitoj, kiuj post la milito transveturigis ilin ĝis Aŭstralio. En la jaro 1969 ili transdonis tiujn ĉi registrojn al spursekcio de Internacia Ruĝa Kruco[52].

La savita tendara kartoteko ensumigas personajn registrojn de 37411 murditaj arestitoj, inkluzive de 22 092 poloj, 5 024 hispanoj, 2 843 sovetaj militkaptitoj kaj 7 452 arestitoj el 24 aliaj naciecoj[56]. Parto de la savita kartoteko de la mortintoj KZ Gusen notas pluajn 30 536 da nomoj.

La ĉefa fonto de informoj pri nombro de mortintoj en la tendara komplekso estas krom la kartoteko de la subkoncentrejoj de Mauthausen:

  1. registroj de Józef Żmij, unu el la savitoj, kiu labortis en la tendaroficejo de Gusen I. Liaj registroj eliras el la propramane faritaj kopiaĵoj de jaraj sciigoj el periodo 1940 ĝis 1944 kaj tagaj sciigoj de komandantaro en periodo inter la 1-a de januaro 1945 ĝis la liberigo;
  2. devena kartoteko de la mortintoj por gusenaj subkoncentrejoj, kiujn tenas Internacia Ruĝa Kruco;
  3. personaj notoj de Stanisław Nogaj, alia arestito, kiu labortis en la gusen oficejo;
  4. kartoteko de mortoj farita fare de ĉefkuracisto de SS de mauthausena ĉefoficejo por subkoncentrejoj de Gusen (similaj registroj por mauthausenaj subkoncentrejoj estis neniigitaj).

Pro kvanto de diversaj fontoj la precizaj perdoj je vivoj de koncentrejo Mauthausen-Gusen esence diferenciĝas ekde la fonto al la fonto. Diversaj sciencistoj indikas ilin en dislimiĝo de 122 766[57] preskaŭ 320 000[42], kun alia ofte indikata numero 200 000[58] kaj "pli 150 000“[59].

Diversaj historiistoj indikas sumajn perdojn je vivoj en kvar ĉefaj tendaroj (Mauthausen, Gusen I, Gusen II kaj Gusen III) inter 55 000[20] kaj 60 000[60]. En la unuaj monatoj post la liberigo mortis en usonaj kampaj malsanulejoj pluaj 1 042 arestitoj[61].

El proksimume 320 000 da arestitoj malliberigitaj dum la milito en la diversaj subkoncentrejoj de KZ Mauthausen-Gusen supervivis proksimume nur 80 000[62], inkluzive de 20 487[61] preskaŭ 21 386[63] en Gusen I, II kaj III.

La liberigo kaj la postmilita mesaĝo redakti

Diagramo bildiganta naciecon
de tiuj arestitoj, kiuj supervivis Gusen I, II kaj III[63]
por detaloj klaku sur la bildo
 
 
Post la liberigo kelkaj korpoj estas translokigitaj fare de germanaj civiluloj por kutima sepulto en la gusena koncentrejo
 
Tankoj de la 11-a usona kirasita divizio estas enpaŝantaj en koncentrejon Mauthausen; la fotografio estis farita la 6-an de majo 1945

Dum lastaj monatoj antaŭ la liberigo de tendaro Franz Ziereis, lia komandanto, preparis ĝin por defendo antaŭ ebla soveta ofensivo. Plimulto de arestitoj de germana kaj aŭstria naciecoj "propravole" aliĝis en SS-Freiwillige Häftlingsdivision - taĉmento de SS konsistanta ĉefe el eksaj arestitoj de la koncentrejo gvidita de Oskar Dirlewanger. La restintaj arestitoj estis peligataj por konstruadi kontraŭtankan barieron oriente de Mauthausen. La arestitoj, kiuj ne estis kapablaj konsili al si kun la peza laboro kaj subnutrado, estis pogrande likvidataj, por ke ili liberigu lokon por alvenantaj novaj arestitoj el aliaj evakuitaj tendaroj inkluzive de plimulto de subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen troviĝantaj en la orienta Aŭstrio. En lastaj monatoj de la milito livero de la ĉefa fonto de kalorioj, nutraĵpakaĵoj sendataj pere de Internacia Ruĝa Kruco, haltis kaj nutraĵaldonaĵoj estis katastrofe malaltaj. La arestitoj translokigitaj en "malsanulejan subkoncentrejon" ricevis krom duonlitro da supo nur unu panon dividita por dudek arestitoj[64]. Multaj arestitoj, kiuj jam antaŭe partoprenis en diversaj formoj de rezistmovado, komencis prepari planojn por la defendo de tendaro okaze de provo de SS likvidi la restintajn arestitojn. Ne estas konate, kial la arestitoj de Gusen I kaj II ne estis malgraŭ rekta ordono de Heinrich Himmler amase ekzekutitaj; la plano de Ziereis supozis peligon de ĉiuj arestitoj en tunelojn de subtera fabriko en Kellerbaus kaj eksplodigon de ties enirejoj. Unu el polaj rezistmovadanoj, kiu eksciis pri tiu ĉi plano, ekplanis amasigon de ilaro bezonita por fosi trablovejojn.

La 28-an de aprilo estis proksimume 22 000 da arestitoj peligitaj sub preteksto de elpensita flugatako en la gusenajn tunelojn. Sed post kelke da horoj la arestitoj povis reveni en la tendaron. Stanisław Dobosiewicz, aŭtoro de monografio pri la komplekso de Mauthausen-Gusen, klarigas, ke ebla kaŭzo de la malsukceso de germana plano estis trarompo de bruligŝnuro. Zeireis mem proklamis en sia respondo el la 25-a de majo, ke malobei la ordonon konvinkis lin lia edzino[65]. Kvankam oni forlasis la planon, la arestitoj plu timis masakron de SS per aliaj rimedoj. Tial la polaj, sovetaj kaj francaj arestitoj preparis planon de atako kontraŭ barakoj de gardistaroj de SS kaj akiro de armiloj bezonataj por batalo. Similan planon ellaboris ankaŭ la hispanaj arestitoj[65].

La 3-an de majo SS kaj pluaj gardistaroj komencis preparon de evakuado de la tendaro. La sekvantan tagon alternis la mauthausenajn gardistarojn nearmitaj soldatoj de Volkssturm kaj importita taĉmento konsistanta el pli aĝaj vienaj policanoj kaj fajroestingistoj. La komandanto de polica taĉmento agnoskis "arestitan memadministradon" kiel la plej superan tendarorganon kaj Martin Gerken, en la gusena administracio ĝis tiam plej alte postenigita kapulo-arestito, kiu havis rangon de Lagerältestela plej aĝa en la tendaro, fariĝis fakte nova komandanto. Li provis krei Internacian arestitan komitaton, kiu fariĝus portempa reganta grupo de la tendaro ĝis ties liberigo fare de unu el la proksimiĝantaj armeoj. Sed post publika kulpigo pro kunlaborado kun SS lia plano malsukcesis. La devigita laboro haltis en ĉiuj subkoncentrejoj de Mauthausen kaj la arestitoj koncentriĝis por la preparo de sia liberiĝo - aŭ la defendon de tendaroj okaze de ebla atako de divizioj de SS koncentriĝintaj en la regiono[65]. La restoj de kelkaj germanaj divizioj vere atakis Mauthausenon, sed ili estis repuŝitaj fare de la arestitaj taĉmentoj, kiuj transprenis la tendaron[7]. El ĉiuj ĉefaj subkoncentrejoj de la komplekso Mauthausen-Gusen estis evakuita nur Gusen III. La 1-an de majo la arestitoj estis senditaj al marŝo de morto ĝis Sankt Georgen, sed nur post kelke da horoj de la marŝo estis ordonite al ili reveni reen en la tendaron. La operaco ripetiĝis ankaŭ la sekvantan tagon, sed ĝi estis rapide revokita. La sekvantan tagon la gardistaroj de SS dezertis lasante la arestitojn al ilia propra sorto[65].

 
La arestitoj en subkoncentrejo Ebensee, mallongtempe post ilia liberigo

La tendaroj de Mauthausen-Gusen estis lastaj, kiuj estis liberigitaj dum la dua mondmilito. La 5-an de majo 1945 venis en la tendaron Mauthausen soldatoj de la 41-a esploriga taĉmento de la 11-a usona kirasita divizio. Tiuj ĉi taĉmentoj malarmigis la policanojn kaj ili forlasis la tendaron. Plimulto de anoj de SS jam forkuris el la tendaro antaŭ ties liberigo; sed proksimume tridek, kiuj restis, estis fare de la arestitoj mortbatitaj[66]; simila nombro de mortbatitoj estis ankaŭ en Gusen II[66]. Ĝis la 6-a de majo estis escepte de 2 tenadroj en Loiblpass liberigitaj fare de usona armeo ĉiuj restantaj subkoncentrejoj de la tendarkomplekso Mauthausen-Gusen.

Inter la liberigitaj tendararestitoj estis Jack Taylor, oficiro de Office of Strategic Services (antaŭulo de CIA)[67]. Li supervivis helpe de kelkaj arestitoj kaj poste li estis ĉefatestanto en proceso de tendaro Mauthausen-Gusen antaŭ Internacia armea tribunalo en Dachau[68]. Plua el tiuj, kiuj supervivis, estis Simon Wiesenthal - inĝeniero, kiu pasigis la reston de sia vivo per ĉasado de naziaj militaj krimuloj.

Post la germana kapitulacio la komplekso Mauthausen-Gusen falis en sovetan okupacian zonon. Plej baldaŭ la sovetaj oficejoj uzis partojn de la tendaroj Mauthausen kaj Gusen I kiel kazernojn de Ruĝa Armeo. En la sama tempo la subteraj fabrikoj estis malkonstruitaj kaj senditaj kiel milita ĉasakiraĵo ĝis Sovetunio. Pli poste, inter 1946 kaj 1947, la tendaroj estis negarditaj kaj plimulto de meblaro kaj ekipaĵaro estis kaj fare de Ruĝa Armeo kaj ankaŭ fare de loka loĝantaro disprenita. En la jaro 1947 la sovetaj fortoj eksplodigis la subterajn tunelojn, transdonis la tendaron al aŭstriaj civilaj organoj kaj detiriĝis el la regiono. En la jaro 1949 la tendaro estis proklamita kiel memoriga loko. Fine, la 3-an de majo 1975, 30 jaroj post la liberigo de tendaro, kanceliero Bruno Kreisky malfermis Muzeon de Mauthausen[2]. Diference de Mauthausen estas hodiaŭ plimulto de tio, kio kreis subkoncentrejojn de Gusen I, II kaj III, loĝejzonoj konstruitaj post la milito[69].

Bibliografio redakti

  1. pole Jakub Willner. (1965) Moja droga do Mauthausen (Moja cesta do Mauthausenu). Lublin: Wydawnictwo Lubelskie.
  2. pole Grzegorz Timofiejew. (1960) Człowiek jest nagi. Łódź: Wydawnictwo Łódzkie, p. 355.
  3. germane Hans Maršálek. (1960) Mauthausen mahnt! Kampf hinter Stacheldraht Tatsachen, Dokumente und Gerüchte über das größte Hitler'sche Vernichtungslager in Österreich. (slovenský preklad: Michaela Chorvátová, Kolektúra: Oto Wagner tu Arkivigite je 2007-07-07 per la retarkivo Wayback Machine)
  4. angle Evelyn Le Chêne. (1971) Mauthausen, The History of a Death Camp. Londýn: Methuen, p. 296. ISBN 0-416-07780-3.
  5. angle Istvan Deak (1992). “In the Shadow of Death”, New York Review of Books (1992-10-08). Alirita 2006-05-16.. 
Arkivigite je 2013-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
  1. pole Jerzy Osuchowski. (1961) Gusen: przedsionek piekła (Gusen: predsieň pekla). Warsaw: Wydawnictwa MON, p. 208.
  2. germane Simon Wiesenthal. (1946) KZ Mauthausen; Bild und Wort (Concentration Camp Mauthausen: Pictures and Words). Linz-Viedeň: IBIS Verlag.
  3. germane Simon Wiesenthal. (1995) Denn sie wussten, was sie tun: Zeichnungen und Aufzeichnungen aus dem KZ Mauthausen. Deuticke, p. 107. ISBN 3-216-30114-1.
  4. france Michel Fabréguet. (1994) Mauthausen. Camp de concentration national-socialiste en Autriche rattacheé (1938-1945). Parizo: Editions du Seuil.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 pole Stanisław Dobosiewicz. (2000) Mauthausen-Gusen; w obronie życia i ludzkiej godności. Warsawa: Bellona, p. 191–202. ISBN 83-11-09048-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Günter Bischof; Anton Pelinka. (1996) Austrian Historical Memory and National Identity. Transaction Publishers, p. 185–190. ISBN 1-56000-902-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 pole Stanisław Dobosiewicz. (1977) Mauthausen/Gusen; obóz zagłady (Mauthausen/Gusen; the Camp of Doom). Warsawa: Ministry of National Defence Press, p. 449. ISBN 83-11-06368-0.
  4. pole Władysław Gębik. (1972) Z diabłami na ty (Calling the Devils by their Names). Gdańsk: Wydawnictwo Morskie, p. 332.
  5. angle Albert Speer. (1970) Inside The Third Reich. Nov-Jorko: The Macmillan Company. isbn 0-88365-924-7.
  6. Oswald Pohl ne estis nur alte postenigita ano de SS, proprumanto de DEST kaj kelkaj pluaj entreprenoj, gvidanto de administrado kaj kasisto de diversaj naziaj oganizaĵoj, sed ankaŭ ĉefdirektoro de Germana Ruĝa kruco. En la jaro 1938 li transigis 8 000 000 da regnaj markoj el membraj kontribuoj al unu el kontoj de SS (SS-Spargemeinschaft e.V.), kiu sekve en la jaro 1939 donacis ilin al DEST.
  7. 7,0 7,1 pole Tadeusz Żeromski. (1983) Międzynarodówka straceńców. Warszawa: Książka i Wiedza, p. 76+. ISBN 83-05-11175-X.
  8. Kiel Reinhard Heydrich indikas en mallonga skriba raporto el la 1-a de januaro de 1941; v: Dobosiewicz, Stanisław, op.cit., p.12
  9. 9,0 9,1 9,2 germane Hans Marsalek. (1995) Die Geschichte des Konzentrationslagers Mauthausen (Historio de koncentrejo Mauthausen). Wien-Linz: Österreichischen Lagergemeinschaft Mauthausen u. Mauthausen-Aktiv Oberösterreich.
  10. Dobosiewicz, op.cit., p.26
  11. 11,0 11,1 angle James Waller. (2002) Becoming Evil: How Ordinary People Commit Genocide and Mass Killing. Oksfordo: Oxford University Press, p. 3–5. ISBN 0-19-514868-1.
  12. 12,0 12,1 hispane diversaj aŭtoroj. (2005) “Historia de los campos de concentración: El sistema de campos de concentración nacionalsocialista, 1933–1945: un modelo europeo”, Memoriales históricos, 1933–1945.
  13. 11 000 000 RM estis ekvivalento proksimume 4 403 000 da usonaj dolaroj aŭ preskaŭ 1 000 000 da britaj pundoj en interŝanĝa kurzo el la jaro 1939; laŭ: angle Michał Derela (2005) The prices of Polish armament before 1939. The PIBWL military site. Arkivita el la originalo je 2018-02-01. Alirita 22.5.2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-01. Alirita 2007-07-14. 4 403 000 da dolaroj en 1939 estas ekvivalento de hodiaŭaj 560 370 000 da dolaroj (per uzo de relativa kvoto de MEP kiel bazo de komparo); laŭ: angle Samuel H. Williamson (2004) What is the Relative Value?. Economic History Services. Miami University. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2006-05-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-07-14.
  14. Nombro de arestitoj en la subkoncentrejoj rilatas al situacio fine de la jaro 1944 ĝis komenco de la jaro 1945 antaŭ granda reorganizado de la tendaroj kaj antaŭ alveno de granda kvanto de evakuadaj trajnoj kaj marŝoj de morto
  15. germane M.S. (2000) Linz – Eisenwerke Oberdonau. Österreichs Geschichte im Dritten Reich. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2006-04-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2007-07-14.
  16. angle Rudolf Haunschmied, Harald Faeth (1997) B8 "BERGKRISTALL" (KL Gusen II). Tunnel and Shelter Researching. Arkivita el la originalo je 1996-12-21. Alirita 26.06.2006.
  17. 17,0 17,1 Stanisław Dobosiewicz, W obronie życia…, op.cit., p.194
  18. angle Elizabeth Richardson. (1995) “United States vs. Leprich”, Administrative Law and Procedure. Thomson Delmar Learning, p. 162–164. ISBN 0-8273-7468-2.
  19. angle Marc Terrance. (1999) Concentration Camps: A Traveler's Guide to World War II Sites. Universal Publishers. ISBN 1-58112-839-8.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 angle Robert Abzug. (1987) Inside the Vicious Heart. Oksfordo: Oxford University Press, p. 106–110. ISBN 0-19-504236-0.
  21. angle Michael Shermer; Alex Grobman. (2002) “The Gas Chamber at Mauthausen”, Denying History: Who Says the Holocaust Never Happened and Why Do They Say It?. University of California Press, p. 168–175. ISBN 0-520-23469-3.
  22. pole Stanisław Nogaj. (1945) Gusen; Pamiętnik dziennikarza (Gusen: Rememoroj de ĵurnalisto). Katowice-Chorzów: Komitet byłych więźniów obozu koncentracyjnego Gusen, p. 64.
  23. pole Włodzimierz Wnuk. (1972) “Z Hiszpanami w jednym szeregu (Kun hispanoj en unu vico)”, Byłem z wami (I Were With You). Warsawa: PAX, p. 100–105.
  24. 24,0 24,1 24,2 pole Stanisław Grzesiuk. (1985) Pięć lat kacetu (Kvin jaroj en KZ). Varsovio: Książka i Wiedza, p. 392. ISBN 83-05-11108-3.
  25. Komune proksimume 8 000 homoj
  26. pole Piotr Filipkowski (2005). Auschwitz w drodze do Matchausen (Aŭŝvico sur vojo ĝis Mauthausen). Europe According to Auschwitz. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 11-a de aprilo 2006.
  27. pole Jerzy Kirchmayer. (1978) Powstanie warszawskie (Varsovia ribelo). Varšava: Książka i Wiedza, p. 576. ISBN 83-05-11080-X.
  28. 28,0 28,1 28,2 Stanisław Dobosiewicz, op.cit., pp. 365–367
  29. germane Florian Freund, Harald Greifeneder (2005). Zeltlager. Alirita 16-a de majo 2006.
  30. angle KZ Gusen Memorial Committee (1997) [https://web.archive.org/web/20061002020031/http://www.nizkor.org/hweb/camps/gusen/gu10101x.htm KZ Gusen I Concentration Camp at Langenstein]. The Nizkor Project. Nizkor. Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 10-a de aprilo 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 2007-07-15.
  31. angle Daniel Patrick Brown. (2002) The Camp Women: The Female Aŭiliaries Who Assisted the SS in Running the Nazi Concentration Camp System. Schiffer Publishing, p. 288. ISBN 0-7643-1444-0.
  32. 32,0 32,1 angle diversaj aŭtoroj; Henry Friedlander. (1981) “The Nazi Concentration Camps”, Michael D. Ryan: Human Responses to the Holocaust Perpetrators and Victims, Bystanders and Resisters. Lewiston, New York: Edwin Mellen Press, p. 33–69. ISBN 0-88946-901-6. citita en Sybil Milton (1997). Non-Jewish Children in the Camps. Annual 5 Chapter 2. Simon Wiesenthal Center. Alirita 10-a de aprilo 2006.
  33. pole Adam Myczkowski. (1947?) Poprzez Dachau do Mauthausen-Gusen (Tra Dachau ĝis Mauthausen-Gusen). Krakovo: Księgarnia Stefana Kamińskiego, p. 31.
  34. angle Simon Wiesenthal Center Selected Holocaust Glossary: Terms, Places and Personalities. Florida Holocaust Museum webpage. Florida Holocaust Museum. Arkivita el la originalo je 2006-12-08. Alirita 12. apríl 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-08. Alirita 2007-07-15.
  35. angle Donald Bloxham. Genocide on Trial: War Crimes Trials and the Formation of Holocaust History and Memory. Oksfordo: Oxford University Press, p. 210. ISBN 0-19-925904-6.
  36. 36,0 36,1 angle Michael Burleigh. (1997) Ethics and Extermination: Reflections on Nazi Genocide. Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 210–211. ISBN 0-521-58816-2.
  37. . Por la jaro 1941 ofte estas indikata, ke la mortofteco atingis 58 %; por komparo, en la sama tempo la mortofteco en Dachau estis 36 % kaj en Buchenwald 19 %. Dobosiewicz, kiu faris la plej ampleksan studadon, komparis diversajn faktorojn: liaj taksoj baziĝas je nombro de arestitoj, kiuj estis alveturigitaj kaj mortigitaj dum la jaro.
  38. angle David Wingeate Pike. (2000) Spaniards in the Holocaust. Londono: Routledge, p. 97. ISBN 0-415-22780-1.
  39. 39,0 39,1 pole Stefan Krukowski. (1966) “Pamięci lekarzy (Rememoroj de kuracistoj)”, Nad pięknym modrym Dunajem; Mauthausen (Super la bela blua Danubo; Mauthausen). Varsovio: Książka i Wiedza, p. 292–297.
  40. angle Gary Weissman. (2004) Fantasies of Witnessing: Postwar Efforts to Experience the Holocaust. Cornell University Press, p. 2–3. ISBN 0-8014-4253-2.
  41. germane Fallschirmspringerwand. Mauthausen Memorial. KZ-Gedenkstaette Mauthausen. Alirita 16-a de majo 2006.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 pole various authors; Włodzimierz Wnuk. (1961) “Śmiertelne kąpiele (Mortaj banoj)”, Oskarżamy! Materiały do historii obozu koncentracyjnego Mauthausen-Gusen (Ni kulpigas! Materialoj el la historio de koncentrejo Mauthausen-Gusen). Katowice: Klub Mauthausen-Gusen ZBoWiD, p. 20–22.
  43. angle Dale Fuchs (10 2005). “Nazi war criminal escapes Costa Brava police search”, Guardian (17. október 2005). Alirita 10. apríl 2006.. 
  44. angle Mauthausen. Holocaust Encyclopedia. United States Holocaust Memorial Museum. Alirita 10-a de aprilo 2006.
  45. Stanisław Dobosiewicz, W obronie…, op.cit. p.12
  46. Stanisław Grzesiuk rememoras, ke en la jaroj 1941 kaj 1942, ĉiuj kapuloj respondecaj pri ia bloko en Gusen devis dronigi du arestitojn ĉiutage.
  47. 47,0 47,1 angle Bruno Maida The gas chamber of Mauthausen - History and testimonies of the Italian deportees; A Brief history of the camp. National Association of Italian political deportees in the Nazi concentration camps. Fondazione Memoria della Deportazione. Arkivita el la originalo je 2006-06-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-05. Alirita 2007-07-20.
  48. angle James Schmidt. (2005) "Not These Sounds": Beethoven at Mauthausen (pdf), Boston: Boston University, p. 146–148. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-07-24. Alirita 2007-07-20.
  49. Hans Marsalek (1968) Konzentrazionslager Gusen. Vienna, p. 32; cited in: Dobosiewicz, op.cit., pp. 192–193
  50. Stanisław Grzesiuk, op.cit., pp. 252–255 and following
  51. 51,0 51,1 Kreita el pli granda tabelo publikita en: Stanisław Dobosiewicz, op.cit., p.421; la numeroj estas deŝiraĵaj kaj ili ensumigas nur tenadarojn Gusen I, II kaj III, sen ceteraj subkoncentrejoj kaj la ĉeftendaro en Mauthausen. Traduko de Stanisław Dobosiewicz ensumigas ankaŭ kategoriojn ellasitaj en ceteraj fontoj, inkluzive de proksimume 2 744 eksaj arestitoj, kiuj mortis en la tendaro kaj en usonaj kampaj malsanulejoj senpere post la liberigo, samkiel proksimumajn numerojn de judaj infanoj (420) kaj arestitoj en la tendaro de malsanuloj (1900), kiuj ne estis registritaj en oficialaj tendaraj statistikoj.
  52. 52,0 52,1 Stanisław Dobosiewicz, op.cit., pp.418-426
  53. pole Stanisław Dobosiewicz. (1980) Mauthausen/Gusen; Samoobrona i konspiracja (Mauthausen/Gusen: Memdefendo kaj konspiro). Varsovio: Wydawnictwa MON, p. 486. ISBN 83-11-06497-0.
  54. pole sm. "Pracownicy muzeum Auschwitz zeskanowali już kartotekę Mauthausen (Laboruloj de Muzeo Auschwitz skenis kartotekon de Mauthausen)", 61. rocznica wyzwolenia Auschwitz, Pola presagentejo, 3-a de aprilo 2006. Kontrolita 11. apríl 2006.
  55. angle Adam Cyra (2004). Mauthausen Concentration Camp Records in the Auschwitz Museum Archives. Auschwitz-Birkenau Memorial and Museum. Historical Research Section, Auschwitz-Birkenau Museum. Alirita 11. apríl 2006.
  56. pole Zbigniew Wlazłowski. (1974) Przez kamieniołomy i kolczasty drut (Tra ŝtonminejoj kaj pikdrato). Krakovo: Wydawnictwo Literackie, p. 7–12.
  57. Kiel priskribas unu el ŝtonaj rememorigaj tabeloj rememoriganta viktimojn, ekspoziciita post la milito far de aŭstriaj organoj.
  58. David Wingeate Pike, op.cit., p.XII
  59. pole Diversaj aŭtoroj; Marian Filip, Mikołaj Łomacki et al.. (1962) Wrogom ku przestrodze: Mauthausen 5 maja 1945. Varsovio: ZG ZBoWiD, p. 56.
  60. angle Martin Gilbert. (1987) The Holocaust : A History of the Jews of Europe During the Second World War. Owl Books, p. 976. ISBN 0-8050-0348-7. Laŭ Martin Gilbert mortis en Mauthausen kaj ties subkoncentrejoj en la unuaj kvar monatoj de 1945 proskimume 30 000 da arestitoj. Plu li indikas, ke tio estis eble duono el la sumaj perdoj je vivoj dum la tuta daŭro de la tendaro
  61. 61,0 61,1 Zbigniew Wlazłowski, op.cit., pp. 175–176
  62. ĉeĥe Stanislav Hlaváček. (2000) “Historie KTM (Historio de KMG)”, Koncentrační Tábor Mauthausen; Pamětní tisk k 55. výročí osvobození KTM (Koncentrejo Mauthausen; Rememoriga preso al la 55-a datreveno de la liberigo de koncentrejo Mauthausen-Gusen). ISBN.
  63. 63,0 63,1 Stanisław Dobosiewicz, Mauthausen/Gusen; Obóz śmierci, op.cit., p. 397; diferenco en la numeroj estas verŝajne la rezulto de tio, ke Dobosiewicz ensumigis proksimume 700 da arestitoj, kiuj estis haltigataj en Reviery en la tempo de liberigo
  64. Dobosiewicz, op.cit., pp.374–375
  65. 65,0 65,1 65,2 65,3 Stanisław Dobosiewicz, op.cit.,pp. 382–388
  66. 66,0 66,1 Stanisław Dobosiewicz, op.cit., pp.395–397
  67. angle Jack Taylor, American Agent Who Survived Mauthausen. Jewish Virtual Library (2006). Alirita 28. apríl 2006.
  68. angle Jack Taylor (3rd Quarter 2003). “OSS Archives: The Dupont Mission”, The BLAST; UDT-SEAL Association. Alirita 28. apríl 2006..  Arkivigite je 2006-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-27. Alirita 2007-07-21.
  69. Marc Terrance, op.cit., pp. 138–139

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti