En psikologio, antropologio kaj biologio, konduto estas la agoj aŭ reagoj de objektoorganismo rilate al la medio kaj al ties stimuloj. Laŭ PIV, konduto estas maniero, laŭ kiu oni kondutas kaj konduti estas agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj.[1] Konduto povas esti konscia aŭ senkonscia, malkaŝa aŭ kaŝa, publika aŭ privata, libervola aŭ nelibervola.[2]

Konduto
reguleco
vdr
Geinfanoj en bazlernejo en Japanio. Diversaj agantoj (geinfanoj, instruistoj kaj patrinoj) en sama medio kondutas diverse.

La scienco kiu studas la konduton kaj la animalan kondutaron aŭ kutimaron estas la etologio kaj la scienco kiu studas la konduton el la vidpunkto de la evoluo estas la kondutekologio. Se temas pri la homa konduto, oni parolas precipe pri la agoj aŭ reagoj de individuo rilate al alia aŭ al la socio.

Difinoj redakti

 
Ido de Dominika mevo frapas la ruĝan makuleton en la patra beko por stimuli vomadon.

La konduto de la specioj estas studata de la etologio kiu formas parton kaj de la biologio kaj de la eksperimenta psikologio. En psikologio, la termino aplikiĝas nur rilate al animaloj kun kogna sistemo sufiĉe kompleksa.

En sociaj sciencoj la konduto inkludas krom psikologiajn aspektojn, ankaŭ genetikajn, kulturajn, sociologiajn kaj ekonomiajn aspektojn.

En popola parolmaniero, ne en scienca parolmaniero, la termino "konduto" havas difinan konotacion. Personon, inklude socian grupon, kiel sumo de personoj, oni difinas kaj klasigas laŭ ties kondutojn, eble pli ol laŭ ties ideoj, kaj tio jam utilas por fiksi la esperojn tiurilate.

Ĉi-sube, kelkaj difinoj de la koncepto de «konduto», elprenitaj de la nuntempa scienca literaturo:

  •  
     La konduto estas aro de fenomenoj observeblaj de ekstere. 
    (Gallo A. en Bloch paĝo153)
  •  
     Maniero esti kaj agi de animaloj kaj homoj, objektivaj montroj de ila ĝenerala aktiveco. 
    (Piéron H. en Bloch 1994 paĝo153)
  •  
     La konduto estas la aro de reagoj objektive observeblaj kiujn organismo kiu ĝenerale disponas de nerva sistemo plenumas responde al stimuloj de la medio, ili mem objektive observeblaj. 
    (Watson J.B. en Bloch 1994 paĝo153)
  •  
     La konduto estas realo perceptebla sub la formo de unuoj de observado, la agoj, kies ofteco kaj seriigo estas modifeblaj; ĝi tradukas al agado la bildo de la situacio tia kia ĝi estis prilaborita, per propraj iloj, fare de la estaĵo studata: la konduto esprimas manieron de reprezentado kaj de konstruado de partikulara mondo ("Umwelt" aŭ sensa medio). 
    (Gallo A. en Bloch 1994 paĝo154)

Oni observu, ke tiuj diversaj difinoj ne referencas entute la saman aferon, verŝajne ĉar ili estis difinitaj el ekstera sinteno rilate al la studata objekto, kaj ke iliaj aŭtoroj devenas el diferencaj sciencaj fakoj.

Centra problemaro de la koncepto redakti

 
Birdaro de sturnoj. Kiel kaj kial ili flugas are? La organizita movado evitas la morton.

La unua etapo de la kreado de difino estas identigi kaj karakterizi tion kio faras necesa la kreadon de tiu difino.

Tre grava karaktero de kelkaj organismoj estas la movkapablo, kiu permesas interagadi aktive kun la medio. Grava aspekto de tiu movkapablo estas ke la movado ne estas hazarda efiko (kiel la movado de branĉo pro la vento), sed la rezulto de specifa organizado fare de la organismo.

La ĉefaj faktoroj de vivulo kiuj estas rekte rilataaj kun tiu movkapablo estas: la organizado, la movado, la limo kaj la organismo. La organizado estas ĉefa kaj fundamenta faktoro de vivulo: ĉiu vivulo estas strukturo tre organizita. La misorganizado okazigas la morton. La organizita movado evitas la morton. La movado estas alia fundamenta faktoro de vivulo: preskaŭ ĉiuj elementoj de viva strukturo estas en konstanta movado. La movoĉeso okazigas la morton. La limo same estas fundamenta faktoro de vivulo: ĉiuj vivuloj havas eksterajn limojn kaj ofte nombrajn internajn limojn. La nuligo de limoj okazigas la morton. La organismo estas vivanta strukturo nur per la ekzisto de limoj kaj de organizitaj movadoj.

Modeloj redakti

Biologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kondutekologio.

Kvankam estas iome da malkonsento pri kiel precize difini konduton en biologia kunteksto, ofta interpretado bazita sur meta-analizo de scienca literaturo asertas, ke "konduto estas la interne kunordigitaj respondoj (agoj aŭ neagoj) de ĉiuj vivantaj organismoj (individuoj aŭ grupoj) al internaj kaj/aŭ eksteraj stimuloj".[3]

Pli larĝa difino de konduto, aplikebla al plantoj kaj al aliaj organismoj, estas simila al la koncepto de "fenotipa plastikeco". Ĝi priskribas konduton kiel respondo al evento aŭ mediŝanĝo dum la daŭro de la vivo de individuo, diference el aliaj fiziologiaj aŭ biokemiaj ŝanĝoj kiuj okazas pli rapide, kaj ekskludante ŝanĝojn kiuj estas rezulto de disvolvigo (ontogenezo).[4][5]

Kondutoj povas esti denaskaj aŭ lernitaj el la medio.

Kondutoj povas esti rigarditaj kiel ajna agado de organismo kiu ŝanĝas sian rilaton kun sia medio. Konduto havigas produktojn el la organismo al la medio.[6]

Homa konduto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa konduto.
 
Infanaj ludoj, 1560, Pieter Bruegel la pliaĝa. Homoj povas konduti tre diversmaniere.

Oni kredas, ke la homa konduto estas influita de la endokrina sistemo kaj de la nerva sistemo. Plej ofte oni kredas, ke la komplekseco en la konduto de organismo estas rilata al la komplekseco de ties nerva sistemo. Ĝenerale, organismoj kun pli kompleksaj nervaj sistemoj havas pli grandan kapablon por lerno novajn respondojn kaj tiel alĝustigi ties konduton.[7]

Adapta konduto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Adapta konduto.

Adapta konduto estas konduto kiu ebligas personon (kutime uzata en la kunteksto de infanoj) vivi en sia socia ĉirkaŭaĵo kun plej granda sukceso kaj laŭeble malmultaj konfliktoj kun aliaj. La termino uzatas en la areoj de psikologio kaj edukado. Adapta konduto rilatas al ĉiutagaj kapabloj aŭ taskoj kiujn la "averaĝa" persono kapablas plenumi.

Kontraste, maladapta konduto estas speco de konduto, kiu estas ofte uzata por redukti sian anksion, sed la rezulto estas malfunkcia kaj neproduktiva. Ekzemple, eviti situaciojn ĉar iu persono havas nerealismajn timojn povas komence redukti la anksion de la persono, sed ĝi ne helpas mildigi la realan problemon longtempe. Maladapta konduto estas ofte utiligita kiel indikilo de mensa malsano aŭ misfunkcio, ĉar ĝia taksado estas relative libera de subjektiveco. Tamen, multaj kondutoj konsiderataj moralaj povas esti maladaptaj.

Animala konduto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etologio.

Etologio estas la scienca kaj objektiva studo de animala konduto, kutime fokuse al konduto sub naturaj kondiĉoj, kaj rigarde al konduto kiel evolucia adaptotrajto.[8] Kondutismo estas termino kiu priskribas ankaŭ la sciencan kaj objektivan studon de animala konduto, kutime referenca al mezuritaj respondoj por stimuli aŭ trejni kondutajn respondojn en kunteksto de laboratorio, sen partikulara emfazo al evolucia adaptebleco.[9]

Konduto ĉe vivularoj redakti

Inter la ses regnoj aktuale agnoskitaj (animaloj, fungoj, vegetaloj, protistoj, arkeoj, bakterioj), oni observas kondutojn esence ĉe animaloj, kaj, pli limigite, ĉe protistoj. Tamen, kelkaj kazoj de movoj specife organizitaj por agi en la ekstero de la organismo povas esti observataj ankaŭ en la aliaj regnoj.

Konduto ĉe plantoj redakti

 
Kaptila konduto: stimulo kaj reago.

La vegetala konduto estas fenomeno tre limigita. La vegetala movado dependas esence el la hidrodinamika meĥanismo de la turgeco. «Variado de turgeco de ĉeloj tre lokigitaj de nombraj plantojn produktas movon de organoj, kiel la fermado de petaloj de floroj (lilio) aŭ de folioloj (diversaj papilionaceoj, aŭ, pli spektakle, la sensitivo), aŭ la movoj de la stamenoj (ordinara berberiso), aŭ la movado de la tentakul-kaptiloj de folioj de murdoplantoj ktp.» (Dauta J. 1999).

Ĉe vegetaloj, la tipa ekzemplo de movoj specife organizaj kun funkcio rilata al la medio estas la movoj por fermo de la kaptiloj de la karnovoraj plantoj (dioneoj, drozeroj ktp.). Ĉe la Muŝkaptulo (Dionaea muscipula), tiu meĥanismo funkcias pere de tri malgrandaj haroj kiuj troviĝas sur la ventra parto de la folio. Kiam insekto venas sur la ventra surfaco de la muŝkapta dioneo kaj tuŝas unu de tiuj malgrandaj haretoj, elektra signalo estas sendita, kio okazigas la fermon de la planto en malpli ol unu sekundo. La agitado de la insekto helpas la kompletan fermadon de la planto kaj la sekrecion de la digestenzimoj kiuj permesos mortigi kaj digesti la insekton[10]. Detala klarigo kaj animacia prezentaĵo de la strukturoj kaj de la funkciantaj meĥanismoj en tiu konduto de predado estas disponeblaj sur la retejo www.carnibase.com. Ĉe la Rondfolia drozero (Drosera rotundifolia), la bordo kaj supra flanko de la folioj estas komponitaj de ruĝecaj haretoj kiuj estas trempitaj je viskoza, gluiĝema substanco nomita "mucilago". Tiu sekrecio altiras la insektojn kaj kiam ili ekripozis sur la folioj, tiuj estas kaptitaj de la gluiĝema substanco. La agitado de la insekto kiel barakto por liberiĝi okazigas la fermon de la folio, pro la movado de la haretoj kiuj direktas sin al la insekto[10].

Inter aliaj faktoroj kiuj helpas la movadon de la folioj, estas konsiderindaj tiuj de la plantoj kiuj reagas al tuŝado. Ĉe la Sensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas rapide post tuŝa stimulado[10]. Ĵusaj esploroj pruvis, ke la moviĝemo de la Muŝkaptulo (Dionaea muscipula) povas esti nuligita pere de anestezo, same kiel okazas ĉe bestoj.[11]

La reago de la plantoj fronte al sona stimulado redakti

 
Sunfloroj reagas al suno; sed kontraŭ populara kredo ne rekte al ĝi; en la foto ili frontas orienten, for el la vespera suno. Dum tiu movoreago estas konata jam delonge, la sonstimulado estas ankoraŭ studata.

Pluraj sciencistoj interesiĝas pri la demando ĉu kelkaj specioj de plantoj povus reagi al la sono kaj pri kiuj estus la efikoj rezultintaj. Inter la studitaj plantoj estas troveblaj Chrysanthemum callus, nome specio de krizantemo. Ĉe tiu specio, la sciencistoj povis observi pliiĝon de la ĉela aktiviteco pro la efiko de sono. Tio supozigas pliigon de la enirado de jonoj H+ en la ĉeloj[12]. Tiu aktiveco ludas multnombrajn rolojn kiel la kresko kaj la reago al la mediaj stimuloj[13]. Kontraste, kiam oni direktas la sonon rekte sur la pumpiloj (suĉiloj) kiuj permesas la eniradon de jonoj H+, oni povis noti, ke la ĉela aktiveco malpliiĝas. Oni povas tial kompreni, ke la ĉela aktiveco rilatas al serio de biokemiaj ragoj, ofte helpitaj de jonoj Ca2+[12]. Krome, oni pruvis, ke la ĉela aktiveco estas tre sensiva al la koncentrado de jonoj Ca2+ kaj ke tiu koncentrigo pliiĝas pro la efiko de sono. Tial, je pli granda estas la koncentrado en jonoj Ca2+, des pli granda estas la enirado de la jonoj H+ en la ĉeloj[14]. Tial, oni povas kompreni ke, ĉe Chrysanthemum callus, la sono stimulas la pliigo de la jonoj Ca2+, kio helpas la pliigon de la ĉela aktiveco de la planto.

Tiu reago estis observata ĉe aliaj tipoj de plantoj, kiel ĉe Desmodium gyrans. Ĉe tiu planto, ĝia ĉela aktiveco okazigas pliigon de la eniro de akvo en la ĉeloj[15], kio helpas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj[16]. Tial, oni povas kompreni, ke ĉe tiu plantospecio, la sono permesas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj pro la fakto ke la ĉela aktiveco, pliiĝanta pro sona stimulo, helpas la eniron de akvo en la ĉeloj kaj ke tiu eniro permesas la movadon de la folioj.

 
Eble la movoj de la Sensitivo estas kelkaj el la plej studitaj.

La tialoj kiuj klarigas la movadon de la folioj fronte al la sonstimuloj ĉe kelkaj plantoj restas ankoraŭ ne komplete solvitaj ĝis nuntempe. Kelkaj sciencistoj studas tiun demandon por klopodi trovi respondon. Pluraj hipotezoj estis disvastigitaj por klarigi tiun fenomenon. Inter ili unu el la plej oftaj asertas, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo kontraŭ la herbovorulo. Ĉe la sensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas kiam ili estas tuŝataj kaj tio malpliigas la surfacon de la folio, kio faras tiun malpli manĝinda por la herbovoruloj[10]. Ĉe la diversaj specioj de poploj, la folioj moviĝas je la plej malgranda brizo. Tio helpus la forigon de la herbovoraj insektoj kiuj manĝas la foliojn de la planto kaj faligus ilin surgrunden. Eĉ se ili ne falas, la movado de la folioj povus interrompi la manĝadon fare de la insektoj. Krome, la ripeta movado de la folioj povus malkuraĝigi la herbovorajn insektojn veni sur la folioj[17]. Tial, oni povas kompreni per tiuj supraj ekzemploj ke la movado de la folioj estas bona rimedo por protekti sin fronte al la herbovorado. Tial, ne estas malfidinda hipotezo kredi, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo fronte al la herbovorado. Por ekzemplo, la bruo de la flugiloj de insekto okazigus la movadon de la folioj de la planto, evitanta tiel ties veno. Tamen, la sciencistoj devas pluigi siajn esplorojn por determini la precizan tialon de la movado de la folioj fronte al sonstimuloj.

Konduto en psikologio redakti

Teknike, en psikologio, la konduto difiniĝas laŭ du manieroj:

  1. Ĉio kion organismo faras antaŭ la medio kaj etoso.
  2. Iu ajn interagado inter organismo kaj ties etoso.

La konduto en homa estaĵo individua (kaj ĉe aliaj organismoj kaj eĉ meĥanismoj) enkadriĝas ene de klaso, el kiu kelkaj konduteroj estas oftaj, dum kelkaj maloftaj.

 
Violento en teatraĵo.

La ĝeneralaj teorioj kiuj klopodas klarigi pri la deveno de la konduto agresema/violenta en la homa estaĵo, povas aplikiĝi por klopodi komprenigi la violentan kondutaron de la geknaboj en la lernejo. Ĉiuj tiuj alproksimiĝoj grupiĝas en du grandaj linioj teoriaj: la teorioj aktivaj aŭ denaskaj kaj teorioj reaktivaj aŭ mediaj. La teorioj aktivaj aŭ denaskaj konsideras, ke la agresemo estas organika aŭ denaska komponanto de la individuo, elementa por ties procezo por adaptiĝo; ekde tiu perspektivo oni konsideras, ke la agresemo havas pozitivan funkcion kaj ke la laboro de edukado konsistas fundamente en la kanaligo de la esprimeco al kondutoj socie pli akcepteblaj. Aliflanke, la teorioj reaktivaj aŭ mediaj elstarigas la rolon de la medio kaj la gravon de la procezoj de lernado en la violenta konduto de la homa estaĵo.

Kutimaro redakti

La konduto de biologia specimeno estas formata de modeloj de stabila kondutaro, perita de la evolucio, ŝirmita kaj pluigita de la genetiko. Tiu konduto manifestiĝas tra ties adaptaj kvalitoj, ene de kunteksto aŭ komunumo. Ĝi estas fizika observebla indikilo de la internaj procezoj de la individuo.

Psikosociaj aspektoj redakti

La socia akceptado de konduto estas taksita de la sociaj normoj kaj regulita de variaj rimedoj de socia kontrolo. La konduto de la personoj estas studata de variaj fakoj, inklude la psikologion, la sociologion kaj la antropologion en la kazo de la homa konduto, kaj la etologion kiu ampleksigas ties studadon al la tuta animala regno.

Konduta aplikanalizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konduta aplikanalizo.

Konduta aplikanalizo aŭ aplikata kondutanalizo estas la uzado de la principoj de la psikologio de lernado, fundamente de la funkcia lernado, por la modifo de gravaj kondutoj. La analizistoj de la konduto centriĝas en la rilato observebla inter la konduto kaj la medio. Pritaksante la rilatojn inter difinita konduto kaj la medio, la metodoj de kondutanalizo povas helpi ŝanĝi la konduton. Ĝi estas tre forte ligita al la kampoj de kondutomodifado kaj de kondutinĝenierado.

Konduta genetiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konduta genetiko.

Konduta genetiko studas la rolon de mediaj kaj genetikaj influoj sur la konduto, kun subfakoj specializitaj en la fokuso al la konduta genetiko ĉu de homoj ĉu de animaloj. Krom uzado de metodologioj por kompreni la naturon kaj devenon de la individuaj diferencoj de la konduto, la fako de la konduta genetiko estas tre interfaka kaj al ĝi kontribuas sciaro de biologio, neŭroscienco, genetiko, epigenetiko, etologio, psikologio kaj statistiko. Krome, la konduta genetiko estas asociata kun la debato inter "naturo kaj eduko".

Konduto de la sociaj sistemoj redakti

 
Familio el Basankusu, Demokrata Respubliko Kongo, antaŭ tipa brika domo, kun tegmento de palmoj. Familio estas baza ekzemplo de socia sistemo.

La socia strukturo estas la modelo de rilatoj, sintenoj kaj nombro de personoj kiuj formas la socian organizadon de loĝantaro, ĉu de malgranda grupo ĉu de tuta socio. La rilatoj okazas ĉiam kiam la personoj implikiĝas en modeloj de interagado kontinua relative stabilaj. La sintenoj (socia statuso) konsistas en lokoj rekonataj en la reto de sociaj rilatoj kiuj kunportas esperojn de konduto, nomataj roloj. Normoj kaj reguloj estas metitaj por garantii, ke oni vivu laŭ la alto de la esperoj de la socia rolo, kaj oni aplikas kaj pozitivajn kaj negativajn punojn por sekurigi ke tiuj estu plenumataj. La normoj kaj reguloj estas la esprimo observebla de la valoroj de socia sistemo partikulara. La roloj, normoj kaj valoroj devas integriĝi en sistemo por ke tiu estu komplete funkciema.

Grupiĝoj kaj socioj redakti

Ene de la majoritato de la grupoj de animaloj, estas diversaj specoj kies unika celo, estas kuniĝi aŭ akiri partnerojn kun la celo reproduktiĝi, dum aliaj formas grupojn relative stabilajn. Tiuj kungregoj estas simple provizoraj unioj por atingi celon ĉu ĝenerale aŭ per permanentaj algrupiĝoj ene de kiuj disvolviĝis ĉiuj aktivecoj, kiaj translokiĝi, serĉi manĝaĵojn, reproduktiĝi, inter aliaj aferoj. La gregemaj specioj estas tiuj en kiuj la individuoj formas nekonsistantajn grupiĝojn ene de kiuj ekzistas la eblo resti aŭ ne, depende el ties interesoj, kiuj siavice dependas strikte el la rilato inter kostoj kaj profitoj kiujn okazigas la fakto esti en la grupo. En la sociemaj specioj la individuoj rilatiĝas inter ili laŭ maniero pli preciza kaj kontinua, kaj ofte la grupoj estas konstituitaj ĉefe de parencoj.

Edward Wilson publikigis sian faman libron Sociobiologio, en kiu defendis la neceson apliki la biologiajn metodojn al studado de la sociaj kondutaroj en ĉiuj specioj, inklude la homan [18]. Tiu verko vekis grandan polemikon ĉefe pro la lasta ĉapitro kiu estis dediĉita al la homa specio, la aŭtoro estis kritikita ĉar tiu ĉapitro disvastigis ideologion kiu defendis rasismon, maĉismon, la sociajn diferencojn, la genocidon, la perforton ktp. Post tri jardekoj de kontraŭstaro, la historio decidis jenon: la sociobiologio estis venkinta. La sociobiologoj ege progresis ne nur en la klarigo de la sociaj kondutaroj de multaj specioj, sed ankaŭ malkovrante grandan varion de strategioj kaj kondutoj kiuj kondukas al la kuna agado de individuoj organizitaj en grupoj kiuj ne estis antaŭviditaj. Klara ekzemplo troviĝas ene de la konduto de la mikroorganismoj ĉar tiu manifestiĝas laŭ kompleksa maniero, ĉar ĝi ne nur inkludas la kunlaboradon inter individuoj, sed ankaŭ kompleksajn retojn de komunikado inter ili kiam temas pri realigi aktivecojn kiel estas la serĉado de manĝaĵoj, reproduktado.

Kostoj kaj profitoj de vivo en grupo redakti

La ĉefaj kostoj kaj profitoj asociaj al la vivo en grupo estas rekonataj pere de la profitoj, kaj en aliaj pere de la kostoj, sed plej normale estas ke en ĉiu ajn specio la gregemo estas la rezulto evolucia de la rilato inter la kostoj kaj profitoj. Foje ili grupigas individuojn kiuj apartenas al diversaj specioj kaj tiuj miksaj grupoj ofte ĝuas el la avantaĝoj kiuj kunportas la diversajn kapablojn de ĉiu el la specioj.

La adaptoj al la vivo en grupo redakti

 
Grego de gnuoj.

Ĉar vivi kune kaj grupe okazigas grandajn kostojn, oni povus antaŭdiri ke dum la evoluo de la soleca vivo al la kolonia vivo oni disvolvigos aranĝojn kiuj plifaciligos tiun transiron kaj kiuj kontribuos al ties elteno. Por klarigi kelkajn el tiuj adaptoj oni devas rigardi detale unu el la kostoj plej ĝeneraligitaj kiuj devas subteni la individuojn kiuj vivas en grupo: nome pli granda risko de transmito de malsanoj kaj parazitoj. Ties rezultado montriĝis en multaj specioj, kaj ne nur je priskriba nivelo, sed ankaŭ je eksperimenta nivelo. En studo realigita de la aŭtoro José Luis Tella, de la Biologia Stacio de Doñana (Sevilo) oni komparis la kvanton kaj la varion de sangaj parazitoj inter partneroj de proksime loĝantaj birdoj, la majoritato el sama genro), el kiuj unu estas solema kaj la alia estas gregema. Oni atingis rezultojn kiuj pruvis ke la gregemaj specioj suferis pli grandajn riskojn de transmitado de sangaj parazitoj kaj same suferis la atakojn de pl grandan varion el ili. Kiam oni komparas parojn de proksimaj specioj, oni povas elpreni la konkludon ke la evolua transiro el la solema vivo al la vivo en grupo kunportas altan riskon de infektado pere de sangaj parazitoj...[19] La selekta premo kiun trudas la parazitoj sur ties gastigantoj estas tiom grava ke ne estas rara ke la antaŭvido antaŭe menciita estis konstatita ankaŭ en multaj specioj. Se en tiuj gregemaj aŭ koloniaj specioj la risko de infekto estas tiom grava ke devigas la investadon multe al plibonigado de la imuna sistemo, kio okazos se la sociaj specioj vivas en grandaj aglomeraĵoj kaj en fermitaj loĝejoj? Certe ili vivas en la plej bonaj medikondiĉoj por favori la transmitadon de parazitoj, sed certas ankaŭ ke en tiuj socioj de insektoj kiuj evoluis antaŭ multaj milionoj de jaroj oni povus antaŭdiri ke eble disvolviĝis specialaj karakteroj kiuj malpliigas la kostojn el la vivado en tiuj amaskondiĉoj. Krome oni konstatis, ke ĉe sociaj insektoj oni okazigas rilaton inter denseco kaj loĝantarkvanto kaj transmitado de parazitoj inverse al tiuj de aliaj specioj.

Socia konduto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socia konduto.

Socia konduto estas konduto inter du aŭ pliaj organismoj ene de la sama specio, kaj enhavas ajnan konduton en kiu unu membro efikas sur alia. Tio okazas pro interagado inter tiuj membroj.[20][21] Socia konduto povas esti komprenata simila al interŝanĝo de varoj, je la espero ke se oni donas, oni same ricevos.[22] Tiu konduto povas esti efikigita per la kvalitoj kaj de la individuo kaj de la medio (situaciaj faktoroj). Tiele, la socia konduto staras kiel rezulto de interagado inter ambaŭ —nome la organismo kaj ties medio. Tio signifas, ke rilate al homoj, la socia konduto povas esti determinita kaj de la individuaj karakteroj de la persono, kaj de la situacio en kiu ili estas.[23]

Konsuma konduto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kondutekonomiko.

Konsumanta konduto redakti

 
Reĝa Galerio Sankta Huberto, Bruselo, Belgio. Konsumkonduto, en sia plej larĝa senco, rilatas al kiel konsumantoj elektas, decidas kaj uzas varojn kaj servojn.

Konsumanta konduto referencas al la procezoj kiujn konsumantoj trapasas, kaj al reagoj kiujn ili havas al produktoj aŭ servoj.[24] Ĝi rilatas al la konsumado, kaj al la procezoj kiujn la konsumantoj trapasas por aĉetado kaj konsumado de veroj kaj servoj[25] Konsumantoj rekonas necesojn kaj dezirojn, kaj trairas procezojn por kontentigi tiujn necesojn. Konsumanta konduto estas la procezo kiun ili trairas kiel konsumantoj, kio inkludas tipojn de produktoj aĉetitaj, monkvanton elspezitan, oftecon de aĉetado kaj la influojn kiuj rezultas en la aĉetdecido.

Estas nombraj aferoj kiuj influas super la konsumanta konduto, kiel kontribuoj kaj el internaj kaj eksteraj faktoroj.[25] Internaj faktoroj estas sintenoj, necesoj, tialoj, preferoj kaj perceptaj procezoj, dum eksteraj faktoroj estas merkatadaj aktivecoj, sociaj kaj ekonomiaj faktoroj, kaj kulturaj aspektoj.[25] Doktoro Lars Perner de la Universitato de Suda Kalifornio postulas, ke estas ankaŭ fizikaj faktoroj kiuj influas super la konsumanta konduto, por ekzemplo se konsumanto estas malsata, ĉar tiu fizika sento de malsato povas influi ilin por ke ili iru kaj aĉetu sandviĉon por kontentigi la malsatanton kaj finigi la malsaton.[26]

Konsumanta decidfarado redakti

 
Konsumantoj inspektas la kvaliton de freŝaj produktoj (oranĝoj) en merkato en Jerusalemo.

Estas modelo priskribita de Lars Perner kiu klarigas la procezon por decidfarado rilate al la konsumkonduto. Ĝi startas per la rekono de problemo, la konsumanto rekonas neceson aŭ deziron kiu ne estis kontentigita. Tio kondukas la konsumanton serĉe de informado: se temas pri malgrava produkto la serĉado estos interna, identigante alternativojn pure el la memoro. Se temas pri grava produkto la serĉado estos pli laborema, kiel per legado de revizioj aŭ informoj aŭ demandado al amikoj.

La konsumanto tiuokaze pritaksos siajn alternativojn, komparos prezojn, kvalitojn, farante elektojn inter produktoj kaj mallarĝigante la elekteblojn nuligante la malplej altirajn produktojn ĝis restos neniu el ili. Post tio estis identigita, la konsumanto aĉetos la produkton.

Finfine la konsumanto pritaksos sian aĉetdecidon, kaj la aĉetitan produkton, konsiderante faktorojn kiel valoro pri mono, kvalito de la varoj kaj aĉetspertoj.[26] Tamen, tiu logika procezo ne ĉiam funkcias tiel: personoj estas emociaj kaj ofte neraciaj kreitaĵoj. Personoj faras decidojn neemocie kaj poste justigas ilin per logiko laŭ la doktoro pri psikologio Robert Caladini.

Kiel la Po-kvaropo influas super la konsumanta konduto redakti

 
Prezentado de famili-grandaj kukoj, nome planita aĉetaĵo, dum la individuaj proponoj estas tre verŝajne neplanitaj aĉetaĵoj.

La merkatada Po-kvaropo estas merkatilo, kiu temas pri Prezo, Promocio, Produkto kaj Prezentado.

Ĉar la konsumanta konduto estas ege influita per la negocoj al konsum-merkatado, la Po-kvaropo havas efikon sur la konsumanta konduto. La prezo de varoservo estas ege determinita de la merkato, ĉar la entreprenoj markas siajn prezojn simile al tiuj de aliaj entreprenoj por resti konkurencaj dum ili faras profiton. Kiam merkatprezoj por produkto estas altaj, tio okazigos, ke la konsumantoj aĉetos malpli kaj uzas aĉetitajn varojn dum pli longaj tempoperiodoj, kio rezultas en la fakto, ke ili aĉetos la produkton malplej ofte. Alternative, kiam la merkatprezoj por produkto estas malaltaj, konsumantoj plej verŝajne aĉetos plie la produkton, kaj pli ofte.

La maniero kiel la promocio influas super la konsumanta konduto ŝanĝis laŭ la tempopaso. En la pasinteco, grandaj promociaj kampanjoj kaj forta reklamado rezultis en vendoj por negoco, sed nuntempe negocoj povas havi sukceson per produktoj kun malmulta aŭ nenioma reklamado. Tio rilatas al la uzado de Interreto, kaj partikulare al la sociaj retoj. Oni fidas el parolo de konsumantoj uzantaj sociajn rimedojn, kaj se la produktoj tendencas rete, la vendoj pliiĝas kaj la produktoj efektive promocias sin mem. Tiel, promocio fare de la entreprenoj ne necese rezultas en tendenco de konsumanta konduto al aĉetado de produktoj.

La maniero kiel produkto influas super la konsumanta konduto okazas tra la preteco de la konsumanto pagi, kaj super la preferoj de la konsumanto. Tio signifas, ke eĉ se la kompanio havis longan historion de produktoj en la merkato, la konsumantoj prenos pli malmultekostan produkton anstataŭ la produkton de la koncerna entrepreno se tio signifas, ke ili pagos malplej por io kiu estas tre simila. Tio rilatas al la preteco de la konsumanto pagi, aŭ al la preteco de la konsumanto senigi sin el sia mono, kiun ili estis enspezantaj. Produkto influas super la konsumanta konduto ankaŭ pere de la konsumantaj preferoj. Por ekzemplo, oni rigardu la kazon de Pepsi kontraŭ Coca-Cola, Pepsi-trinkulo estas malplej preta aĉeti Coca-Cola, eĉ se ĝi estas pli malmultekosta kaj pli konvena. Tio okazas pro la prefero de la konsumanto, kaj ne gravas kiel forte la kontraŭa entrepreno klopodas, ke la konsumanto ŝanĝu sian opinion.

La prezentado de produkto en la moderna epoko havas pli malmultan influon super la konsumanta konduto, pro la disponeblo de varoj rete. Se konsumanto povas aĉeti varon el la komforto de sia hejmo anstataŭ aĉeti en vendejo, tiam la prezentado de produktoj ne influos ties aĉetdecidon.[27]

Kondutekologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kondutekologio.

La kondutekologio estas la plej nova branĉo de la evoluciesplorado, ĝi esploras en la plej vasta senco la reciprokajn efikojn inter konduto kaj medifaktoroj. Kerno de ĉiuj kondutekologiaj esplorelirpunktoj estas la certeco, ke ekologiaj faktoroj nepre havas efikojn en la konduto de la bestoj (kaj sekve de tio en la genoj), ĉar nur tiel la postvivo de la individuoj kaj de ties genersukceso estas klarigebla.

Sankonduto redakti

 
Korpekzercado kiel parto de la trejnado de soldato de Usono kaj taŭga konduto, 2005.

Sankonduto referencas al la personaj kredoj kaj agadoj rilate al ties sano kaj bonfarto. Sankondutoj estas komponitaj el rektaj faktoroj por subteni sanan vivostilon. Sankondutoj estas influitaj de la sociaj, kulturaj kaj fizikaj medioj en kiuj oni loĝas kaj laboras. Ili estas formitaj de individuaj elektoj kaj eksteraj limigoj. Pozitivaj kondutoj helpas sanon kaj preventas malsanojn, dum la malo estas vero por riskaj kondutoj.[28] Sankondutoj estas fruaj indikiloj de loĝantara sano. Pro la tempoprokrasto kiu ofte okazas inter kelkaj kondutoj kaj la disvolvigo de malsanoj, tiuj indikiloj povas antaŭvidi la futurajn ŝarĝojn kaj profitojn de san-riskaj kaj san-helpaj kondutoj. Sankondutoj ne okazas en izoleco — ili estas influitaj kaj premitaj de sociaj kaj kulturaj normoj.

Trajtoj redakti

Vario de studoj estis ekzamenintaj la rilaton inter sankondutoj kaj sanproduktoj [29] kaj estis pruvante ties rolon kaj en morbeco kaj en mortindico. Tiuj studoj estis identigintaj sep trajtojn de vivostilo kiuj estis asociaj kun pli malalta morbeco kaj pli alta sekve longdaŭran survivadon [30]:

  • Ne fumadi,
  • Moderigi alkoholan konsumon,
  • Dormi 7–8 horojn por nokto,
  • Ekzercadi regule,
  • Elteni dezireblan korpopezon,
  • Eviti intermanĝaĵojn, kaj
  • Matenmanĝi regule

Sankondutoj efikis super individuaj vivkvalitoj, per prokrastigo de la apero de kronikaj malsanoj kaj etendo de aktiva vivodaŭro. Fumado, alkohola konsumado, maltaŭga dieto, rompoj en unuarangaj sanservoj estas ĉiuj gravaj determinantoj de malbona sano, kaj ŝanĝi tiajn kutimojn kondukus al plibonigita sano. Por ekzemplo, en Usono, Healthy People 2000, nome ŝtataj oficejoj de la usona departemento de Sano kaj Homaj Servoj (USDHHS) listigas pliigitan fizikan aktivecon, ŝanĝojn en nutrado kaj malpliigojn en tabako, alkoholaĵoj kaj droguzado kiel gravaj faktoroj por sanhelpo kaj preventado de malsanoj.

Referencoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 4an de Februaro 2021.
  2. Elizabeth A. Minton, Lynn R. Khale. (2014) Belief Systems, Religion, and Behavioral Economics. Nov-Jorko: Business Expert Press LLC. ISBN 978-1-60649-704-3.
  3. (Junio 2009) “Behavioural biologists do not agree on what constitutes behaviour”, Animal Behaviour 78 (1), p. 103–10. doi:10.1016/j.anbehav.2009.03.018. 
  4. Karban, R. (2008). Plant behaviour and communication. Ecology Letters 11 (7): 727–739, [1] Arkivigite je 2015-10-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Karban, R. (2015). Plant Behavior and Communication. In: Plant Sensing and Communication. Chicago and London: The University of Chicago Press, pp. 1-8, [2].
  6. Dusenbery, David B. (2009). Living at Micro Scale, p. 124. Harvard University Press, Cambridge, Massachusetts (ISBN 978-0-674-03116-6).
  7. Gregory, Alan. (2015) Book of Alan: A Universal Order. ISBN 978-1-5144-2053-9.
  8. "Definition of ethology". Merriam-Webster. Alirita la 5an de Februaro 2021.
  9. "Definition of behaviorism". Merriam-Webster. Alirita la 5an de Februaro 2021.
    "Behaviourism". Arkivigite je 2021-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Oxford Dictionaries. Alirita la 5an de Februaro 2021.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Braam, J., «In touch: plant responses to mechanical stimuli», New Phytologist 165,‎ 2005, p. 373-389
  11. Manuel Peinado Lorca, Catedrático de universidad. Departamento de Ciencias de la Vida e investigador del Instituto Franklin de Estudios Norteamericanos, Universidad de Alcalá, kaj uis Monje, Biólogo. Profesor de fotografía científica, Universidad de Alcalá Las plantas también sienten la anestesia, pero no sabemos por qué, Público Alirita la 7an de Februaro 2021.
  12. 12,0 12,1 Wang, B., Zhao, H., Wang, X., Duan, C., Wang, D. et Sakanishi, A., «Influence of sound stimulation on plasma membrane H+ ATPase activity», Colloids and Surface B: Biointerfaces. 25,‎ 2002, p. 183-188
  13. Hanada, K., Zou, C., Lethi-Shiu, M.D., Shinozaki, K. kaj Shiu, S.-H., «Importance of lineage-specifix expansion of plant tandem duplicates in the adaptive responses to environmental stimuli.», Plant physiology, vol. 148, No. 2,‎ 2008, p. 993-1003
  14. Jia, Y., Wang, B., Wang, X., Duan, C. kaj Yang, X., «Effect of sound stimulation on roots growth and plasmalemma H+ ATPase activity of chrysanthemum (Gebera jamesonii)», Colloids and Surface B: Biointerfaces 27,‎ 2003, p. 65-69
  15. Vanden Driessche, T., «Nutations in Shoots and in Desmodium Lateral Leaflet, Nyctinastism and Seismonastism in Mimosa pudica. Comparison and Evolution of Morphology and Mechanism», Biological Rhythm Research 31,‎ 2000, p. 451-468
  16. Idrish Miah, M. kaj Johnsson, A., «Effects of light on Ultradian Rythms in the Lateral Leaflets of Desmodium gyrans», Journal of Plant Biology 50,‎ 2007, p. 480-483
  17. Yamazaki, K., «Gone with the wind: trembling leaves may deter herbivory», Biological Journal of the Linnean Society 104,‎ 2011, p. 738-747
  18. (Wilson, 1975)
  19. (Tella, 2002)
  20. . The Laboratory Rat – 2nd Edition (angle). Alirita 2018-11-18.
  21. . Handbook of Biologically Active Peptides – 2nd Edition (angle). Alirita 2018-11-18.
  22. (1958) “Social Behavior as Exchange”, American Journal of Sociology 63 (6), p. 597–606. doi:10.1086/222355. 
  23. (1985) “Personality and social behavior”, Handbook of Social Psychology (English), p. 883–948. 
  24. Dowhan, David (1a de Junio 2013). “Hitting Your Target”, Marketing Insights. Alirita 2016-03-30.. [rompita ligilo]
  25. 25,0 25,1 25,2 .Szwacka-Mokrzycka, Joanna (2015). “Trends in Consumer Behavior Changes. Overview of Concepts”, Acta Scientiarum Polonorum. Oeconomia. Alirita 2016-03-30.. [rompita ligilo]
  26. 26,0 26,1 . Consumer Behaviour (2008). Alirita 2016-03-30.
  27. (2008) “How Information Changes Consumer Behavior and How Consumer Behavior Determines Corporate Strategy”, Journal of Management Information Systems 25 (2), p. 13–40. doi:10.2753/MIS0742-1222250202.  [rompita ligilo]
  28. [3]
  29. (ekz., Blaxter 1990)
  30. (Belloc kaj Breslow 1972)

Literaturo redakti

  • Alcock, J. (1993): Animal behaviour: An evolutionary approach. Sinahuer Associates, Sunderland.
  • Bateson, P. (2017) behavior, Development and Evolution. Open Book Publishers, Cambridge. ISBN 978-1-78374-250-9.
  • Bloch Henriette: Grand dictionnaire de la psychologie. Larousse 1994
  • Cao, L. (2014). Behavior Informatics: A New Perspective. IEEE Intelligent Systems (Trends and Controversies), 29(4): 62–80.
  • Clemons, E. K. (2008). "How Information Changes Consumer Behavior and How Consumer Behavior Determines Corporate Strategy". Journal of Management Information Systems. 25 (2): 13–40. doi:10.2753/mis0742-1222250202. S2CID 16370526.
  • Davies, N.B. (1992): Dunnock Behaviour and social evolution. Oxford University Press, Oxford.
  • Dockery, M kaj Reiss,M. (1999): Behaviour. Cambridge University Press, Cambridge.
  • Dowhan, D (2013). "Hitting Your Target". Marketing Insights. 35 (2): 32–38.
  • Flint, Jonathan; Greenspan, Ralph J.; Kendler, Kenneth S. (28a de Januaro 2010). How Genes Influence Behavior. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-955990-9. Lay summary (20a de Novembro 2013). [4] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • W. Köhler, Gestalt Psychology, 1929. Traduko al franca La psychologie de la forme, Gallimard, Paris, 1964..
  • Krebs, J.R. kaj Davies, N. B. (1993): An introduction to behaviorual ecology. Black-well Scientific Publications, Oxford.
  • Krebs, J. R. kaj N. B. Davies: Einführung in die Verhaltensökologie. Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin/Wien 1996, ISBN 3-826-33046-3
  • Lamprecht, Jürg, Langlet, Jürgen kaj Eckhart Schröder: Verhaltensbiologie im Unterricht: Verhaltensökologie. Aulis Verlag Deubner, 2002, ISBN 3-761-42452-3
  • Perner, L. (2008), Consumer behavior. University of Southern California, Marshall School of Business. Elirita el [5]
  • Plomin, Robert; DeFries, John C.; Knopik, Valerie S.; Neiderhiser, Jenae M. (24a de Septembro 2012). Behavioral Genetics. Shaun Purcell (Appendix: Statistical Methods in Behavioral Genetics). Worth Publishers. ISBN 978-1-4292-4215-8. [6] Alirita la 10an de Januaro 2016. Lay summary (4a de Septembro 2013).
  • Ramos, J. (2007) Violencia escolar. Un análisis exploratorio. Programa de doctorado desigualdades e intervención social. Universidad Pablo de Olavide. Sevilla. Tria eldono.
  • Shiffmany, Kanuk. Introducción al comportamiento del consumidor.
  • Szwacka-Mokrzycka, J (2015). "TRENDS IN CONSUMER behavior CHANGES. OVERVIEW OF CONCEPTS". Acta Scientiarum Polonorum. Oeconomia. 14 (3): 149–156.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti