Konfeso

religia rito

En religia senco: konfeso estas sakramento por la pardono de pekoj. Ĝi estas sakramento de katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo kaj luteranismo. Se oni grave pekas post bapto, oni devas konfesi la pekon al pastro, kiu absolvas en la nomo de Jesuo Kristo kaj devigas iujn agojn de pento, kiuj difiniĝas plipropre penitenco kiu estas parto de la konfeso-sakramento

Moderna konfesejo, Nov-Zelando, 2006
Konfeso en romkatolika preĝejo en Varsovio, 2023

En nereligia senco: konfeso signifas malkaŝe deklari, ke oni faris ion mallaŭdindan, ekzemple en juro: La akuzito konfesis sian faron antaŭ la tribunalo kaj pro sia konfeso ricevis pli favoran verdikton.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri konfeso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Filo konfesis, patro forgesis. 
  •  
     Post konfeso venas forgeso. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.