En statistiko, konfidintervalo[1] estas intervalo, en kiu stimata parametro kuŝas je specita probablo. Tia uzo de konfidintervaloj nomiĝas intervala stimo.

Difino redakti

Supozu, ke:

  •   estas la stimota reela parametro.
  •   estas serio de   stokastaj variabloj sur komuna probablospaco  , kies valoroj estas en mezurebla spaco  . Tiuj reprezentas la datenaron de   datenpunktoj. La distribuoj de tiuj variabloj povas dependi de  .
  •   estas reelo inter 0 kaj 1, la konfidnivelo (1 estas kvazaŭplena konfidigo; 0 estas apenaŭa konfidigo).

Se ekzistas samplaj statistikoj

 
 

tiaj ke

 

por ĉiuj  , do la intervalo   estas konfidintervalo de   ĉe konfidnivelo  .

La konfidnivelo estas ofte skribita procente — ekz.   respondas al la konfidnivelo 50%.

Oftaj konfidniveloj redakti

Plej ofte, konfidnivelo 95% estas uzata por konfidintervaloj. Tamen, kelkfoje uziĝas aliaj konfidniveloj, ekz. 90% aŭ 95%.

Grafika prezento redakti

En bastonaj diagramoj, konfidintervaloj estas ofte montrata per malgranda streketo, kies longo respondas al la intervalo:

 

En tia diagramo, la konfidnivelo devas esti menciita aliloke, ĉar la streketo mem ne portas tiun informon.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti