Konga lingvo

lingvo parolata de la Kongoj vivantaj en Angolo kaj la du Kongoj

La konga lingvo (en propra lingvo: kikongo) estas afrika interkomunik- kaj komerclingvo parolata en suda Kongo Brazavila, sud-okcidenta Kongo Kinŝasa kaj norda Angolo de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel kikongo, kikongo ya leta, kileta, kituba kaj munukutuba. Ĝia ISO-kodo estas kg. Ekzistas Vikipedio en la konga lingvo.

konga
Kikongo
Disvastiĝo de konga lingvo
Disvastiĝo de konga lingvo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Kongo-Yaka-Sira
Parolata en  Demokratia Respubliko Kongo
 Respubliko Kongo
 Angolo
Parolantoj 5 016 500
Denaskaj parolantoj 8 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantik-konga lingvaro
Benuekonga
Bantuida
Suda Bantuida
Bantua
Zono H
Kikongo (H. 10)
Konga
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa), Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), Angolo
Lingva statuso nacia lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kg
  ISO 639-2 kon
  ISO 639-3 kon
  SIL KON
  Glottolog core1256
Angla nomo Kongo
Franca nomo kikongo
Vikipedio
vdr
Kristana preĝo en la konga lingvo

Deveno redakti

Origine la konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj kongoj, kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn, ekzemple kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe kaj ĉivili. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de Matadi ĝis Kinŝaso (1890-1898) kaj de Pŭantenŭaro ĝis Brazavilo (1924-1934), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.

Al la kreo de la konga interlingvo ankaŭ kontribuis la koloniistoj. Al ili estis malfacile lerni la multajn parencajn lingvojn, tiel ili kreis novan lingvon el la kikonga, nomita kikonga de la ŝtato.[1]

Disvastiĝo redakti

La konga lingvo havas oficialan statuson en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Angolo, kie ĝi estas nacia lingvo.

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 13: Lingvo kaj politika povo verkita de Zandandu Ntomono Zola.

Eksteraj ligiloj redakti