Kongiopodedoj estas familio de Skorpenoformaj fiŝoj ene de la klaso de Aktinopterigoj, indiĝenaj de la Suda Hemisfero, komune konataj kiel porkofiŝoj, ĉevalfiŝoj aŭ similaj nomigoj.

Kongiopodedoj loĝas en la fondo de neprofundaj moderklimataj kaj ĉe-antarktaj maroj, je profundoj de ĝis 600 m. Ili ne havas skvamojn, kaj havas elstaran muzelon kun malgranda buŝo.[1]

Referencoj redakti

  1. Eschmeyer, William N.. (1998) Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press, p. 176. ISBN 0-12-547665-5.