Konjekto de Brocard

En nombroteorio, konjekto de Brocard estas konjekto ke estas minimume kvar primoj inter kvadratoj de du najbaraj primoj se la pli malgranda primo estas minimume 3. Alivorte, estas minimume kvar primoj inter (pn)2 kaj (pn+1)2, por n>1, kie pn estas la n-a primo.

Estas larĝe kredite ke ĉi tiu konjekto estas vera. Tamen, ĝi restas nepruvita kiel en 2007.

La kvantoj de primoj inter najbaraj primaj kvadratoj estas 2, 5, 6, 15, 9, 22, 11, 27, ... .

Konjekto de Legendre ke estas primo inter ĉiuj najbaraj kvadratoj de entjeroj rekte implicas ke estas minimume du primoj inter primaj kvadratoj por pn ≥ 3 pro tio ke pn+1 - pn ≥ 2.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti