Konkistadoro (hispana: conquistador, signifante konkeranto) estas uzata en la internacia historiografio por aludi la soldatojn, esploristojn kaj aventuristojn kiuj unuafoje malkovris por eŭropanoj la terojn de Ameriko kaj Orienta Azio, kaj kiuj ilin metis sub la povo de la hispana monarkio inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj.

Pedro de Valdivia fondas Santiago de Ĉilio

Oni foje uzas la vorton ankaŭ por aliaj partoprenantoj en tiu historio, kiel verkistoj aŭ misiistoj. Plejofte la vorto aludas hispanojn, kvankam ankaŭ partoprenis homoj el aliaj nacioj; ĝenerale oni ne uzas ĝin por la portugalaj esploristoj de la sama epoko.

La unua esploristo estis Kristoforo Kolumbo, kiu alvenis en Amerikon unuafoje en 1492, kaj faris entute kvar vojaĝojn.

Listo de famaj konkerantoj kaj esploristoj redakti

Aliaj homoj kun rilato al la konkero aŭ la esploro redakti

Vidu ankaŭ redakti